Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Ekzemplo je akiro de palmovino enKololi,Gambio. Dekstre oni povas ekkoni 2 pendigitajn botelojn.
Palmovino signifas fermentitanpalmosukon, alkoholantrinkaĵon faritan el diversaj palmoj en latropikaj landoj. Ĝi aparte popularas enBarato kaj marbordaAfriko.
La produktado de palmovino elArenga saccharifera [arenga sakariFEra] okazas el la vira florospadikoj ĉe unua apero de frukto, kiun oni vipas per bastoneto dum tri tagoj kaj poste oni detranĉas de la bazo. La elfluanta sukerriĉasuko (Toddy [todi]) gustas kiel freŝamosto kaj ĝi baldaŭ iomete fermentiĝas, pro naturaj, enaerajmikroorganismoj. Jam du horojn freŝa suko entenas ĝis 4 % daalkoholo. Per pli longa fermentado, ĝis unu tago, la palmovino akiras malpli dolĉan kaj pli fortan-acidan guston, kia plaĉas al kelkaj trinkantoj. Per eĉ pli daŭra fermentado la vino fariĝasvinagro. Palmovinon oni trinkas sufiĉe baldaŭ post produktado, ĉar ĉi trinkaĵo ne bone stokeblas.
Ankaŭ la florospadikoj deCocos nucifera [kokos nukiFEra] donas agrable gustan sukon, kiu rapide fermentiĝas. Oni povas produkti per distilado 25 galjonojn da arko el 100galjonoj da palmovino.
La palmoCocos butyracea [kokos butiRAkea] donas same altvaloran vinon; oni dehakas kaj faras kaveton ĉe la loko de floroj, folioj. En la formita kavo kolektiĝas la palmovino dum 18 ĝis 20 tagoj. La lastaj fermentiĝas plej bone, tiel ili estas malpli dolĉaj. Simile donas palmovinon la palmojPhoenix sylvestris [FOJniks silVESTRis],Elaels gulnecnsis,Attalea Cohune [- koHUne] kajMauritia vinifera [maŭRItia viniFEra].