Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Palmaĥ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palmaĥ
militista unuo
armea branĉoRedakti la valoron en Wikidata
Komenco15-a de majo 1941vd
Fino1948vd
Lando(j)Brita mandato Palestinovd
Fondinto(j)Yitzhak Sadehvd
vdr
La Palmaĥ-emblemo ĉe la Harel Brigade-monumento

LaPalmaĥoPalmaĥ (hebree פלמ"ח‎, akronimo dehebree פלוגות מחץ, Plugot Maĥac, "atak-kompanioj"), estis elita militunuo integrata en laHaganah, nome la neoficialaarmeo de laJiŝuv (nome juda komunumo) dum laBrita mandato Palestino. Ĝi kreiĝis la15-an de majo 1941, kaj en 1948 ĝi jam konsistis el tri milit-brigadoj: nome aerarmea, ŝiparmea kaj de spionado. Inter la estroj de la Palmaĥ estisMoŝe Dajan, Jicĥak Sadeh, Jigal Alon kaj la estontaĈefministro de Israelo nomeJicĥak Rabin. EstiPalmaĥnik (nome membro de la Palmaĥo) estis konsiderata ne nur kiel plenumo de militistaj funkcioj, sed ankaŭ kiel vivoformo.

La Palmaĥo ege influis en la israela socio, multe pli ol sia militista kontribuo. Ties membroj formis la vertebraron de la alta stabanaro de la Armitaj Fortoj de Israelo dum multaj jaroj, kaj ili estis elstaruloj de la israelaj politiko, literaturo kaj kulturo.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Palmaĥ&oldid=8396568"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp