The page has not been checked
| Palaco Bridewell | |||
|---|---|---|---|
| Bridewell Palace | |||
| palaco | |||
| Lando | Unuiĝinta Reĝlando | ||
| Situo | |||
| Geografia situo | 51° 30′ 42″ N,0° 6′ 21″ U(mapo)51.511794444444-0.10575833333334Koordinatoj:51° 30′ 42″ N,0° 6′ 21″ U(mapo) | ||
| |||

Lapalaco Bridewell (anglalingveBridewell Palace), enLondono, estis origine loĝejo de laangla reĝoHenriko la 8-a, kaj poste fariĝis malriĉulejo kajmalliberejo. Ĝia nomo fariĝis sinonimo por policejo aŭ malliberejo traAnglio kajIrlando.
La palaco estis konstruita por Henriko la 8-a inter1515 kaj1523, ĉe la bordoj de larivero Fleet.Eduardo la 6-a donis la palacon al laCity de Londono en1553, por ke ĝi gastigu senhejmajn infanojn aŭ/kaj punu "malordemajn virinojn". La municipo de la City aliformigis la palacon en malliberejon,malsanulejon kajlernejon. La nomo "Bridewell" estis poste elektita de aliaj malliberejoj en Londono, ekzempleClerkenwell Bridewell kajTothill Fields Bridewell enWestminster.
Plejparto de la palaco estis detruita de lagranda incendio de Londono en1666, post kio ĝi estis rekonstruita. En1700, ĝi fariĝis la unua malliberejo, kiu dungiskuraciston. La prizono fermis en1855, kaj la konstruaĵoj estis detruitaj en1863-1864.
La eksa loko de la palaco estas hodiaŭ okupita de la konstruaĵoUnilever, konstruita en1931. La lernejo transloĝiĝis al alia loko enSurrey, kaj alinomiĝis kielKing Edward's School.