Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Palaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de la hungaraj reĝoj enVisegrád

Palaco estas granda luksa domego dereĝo, regnestro,nobelo, riĉulo aŭ grava administracio.

La palaco estis en lamezepoko loĝa parto kaj reprezentejo defortikaĵo.

Palaceto estas konsiderinde granda kaj impona urba domo de nobelo aŭ riĉulo.

EnFrancio (17a-19a jc) tia urba, vasta kaj luksa domo, posedata de riĉaburĝo aŭ nobelo nomiĝas (privata) "hotelo".

EnItalio populariĝis el urboj de finamezepoko la tipaj palacoj nomitapalazzo kiu vorto poste populariĝis ankaŭ internacie.

Borsa Palaco de Budapeŝto en 1905

Terminoj

[redakti |redakti fonton]

La uzo de la vorto "palaco" por priskribi la reĝan loĝejon venas de unu el la sep montetoj enRomo,Palatine monteto, kie la primara reganta potencocentro de laRomia Imperio sidis en siaj fruaj tagoj.

PIV ne faras grandan diferencon inter kastelo kaj palaco. En moderna sencokastelo estas luksa konstruaĵo enkamparo aŭ enparko. En tiu okazo la kastelo aspektas iomete historieca.

La simila konstruaĵopalaco dum la historio estis luksa domego (konstruaĵo) ĉefe por lareĝo. Laŭ pli moderna senco ĝi estas ornama impona konstruaĵo enurbo.

LaŭFrancisko Azorínpalaco estasGranda, luksa edifico; loĝloko de altrangulo, de riĉulo.[1] Li indikasetimologion elPalateno, propra nomo de unu el la 7 romaj montoj, kie Aŭgusto starigis sian loĝejon kaj de tie la latinapalatium.[2]

Proverbo

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas 3proverboj pri palaco en laProverbaro Esperanta deL. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo. 
  • Citaĵo
     Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco. 
  • Citaĵo
     Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco. 

Palacoj

[redakti |redakti fonton]
Faiz Mahal, Panĝabo, Pakistano
Palaco Udaipur, Barato
Toskana palaco en Prago
Foira palaco en Prago

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 155.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu. Arkivita ella originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-05 .
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Palaco&oldid=9155962"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp