Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Paderborn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paderborn
Blazono
Paderborn (Germanio)
Paderborn (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • urbego • large district town • Hansa urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio
 
Ĝemelurboj
Le MansBolton • Belleville • PamplonoPrzemyślDebrecenĈingdaŭoProvinco MantovaNaharijavd
Administrado
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
DistriktaroDistriktaro Detmold
DistriktoDistrikto Paderborn
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo05251, 05252, 05254, 05293
Poŝtkodo33041 - 33106
Malnova poŝtkodo de antaŭ 19934790
Aŭtomobila kodoPB
Oficiala Municipokodo05774032
Subdividourbokerno kaj sep pliaj urbodistriktoj (Stadtbezirke)
Politiko
KomunumestroMichael Dreier
Partio de komunumestroCDU
Adreso de la administrejoAm Abdinghof 11
33098 Paderborn
Demografio
Loĝantaro154755 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo51° 43′ N,8° 46′ O(mapo)51.7166666666678.7666666666667Koordinatoj:51° 43′ N,8° 46′ O(mapo)
Alto super lamarnivelo94 - 347 m
Areo180 km²
Oficiala retejohttps://www.paderborn.de/
vdr

Paderborn (en Esperanto ankaŭPaderborno) estas urbo en la nord-oriento de lafederacia landoNordrejn-Vestfalio enGermanio. Ĝi estas la administra centro de samnomadistrikto Paderborn. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 154 755 loĝantojn. Paderborn situas sud-okcidente de la montaroTeutoburger Wald kaj estas tradiciauniversitata urbo.

Dum lamezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligoHanso.

la suda flanko de la urba katedralo

Etimologio de la nomo

[redakti |redakti fonton]

En la 11-a jarcento Patrisbrunna, Parthelbrunne, Patherbrunn, "-brunn" aŭ "born" signifanta "fonto" aŭ "fontano", kaj "Pater", "Pader" laŭdire estanta vira nomo. Tamen ankaŭ la mallonga rivero, kies fonto situas en la urbocentra parko hodiaŭ nomiĝas "Pader".

Religio

[redakti |redakti fonton]

Paderborno havas la reputacion de tradiciakatolikeco. Tio reiras al rekatolikigo fare de lajezuitoj ek de1580; episkopoDietrich igis fermi la preĝejonMarktkirche, kelkajn jarojn antaŭe protestantigitan, tiel ke ne plu eblis protestantaj diservoj en la urbo. Ĝis1802 Paderborno restis ekskluzive katolika.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Paderborno situas ĉe lagermana aŭtovojo A33, nord-suda, kiu ligas ĝin al la aŭtovojaj kruciĝojBielefeld kajWünnenberg-Haaren. Fervojaj ligoj estas al ĉiuj direktoj; haltas IC- kaj ICE-trajnoj de la linioDüsseldorfKassel, kiuj parte iras alBerlino. Regiona flughaveno, komuna kunLippstadt, situas 15 km sud-okcidente de la urbo; ĝi servas precipe al la enlanda trafiko, sed ankaŭ por flugoj al kaj deAnglio kaj por feriaj (ĉartitaj) flugoj.

la renesancostila kasteloSchloss Neuhaus

Partneraj urboj

[redakti |redakti fonton]

Partneraj urboj de Paderborno estas:

Elstaruloj kun rilatoj al Paderborn

[redakti |redakti fonton]

Esperanto en Paderborn

[redakti |redakti fonton]

Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, Paderborn ene de Germanio estis esperanta nodopunkto, ĉar la urba "Esperanto-Centro Paderborn" estis la plej granda landa esperantlingva libroservo kaj priesperanta inform-centro. El inter la movadaj eventoj en la urbo krome ekzemple menciiĝu, ke inter la27-a de decembro1974 kaj la3-a de januaro1975 la 11-aInternacia Seminario deGermana Esperanto-Junularo okazis en Paderborn kaj pritraktis la temon "Natursciencoj - ĉu nur por fakuloj?". Tre proksime de Paderborn, en la kasteloWewelsburg, ankaŭ okazis la jubilea 50-aInternacia Seminario inter la27-a de decembro2006 kaj la3-a de januaro2007 sub la mem-reflekta temo "50 jaroj da IS - Ĉu ankoraŭ juna?". En la universitato de Paderborn aparte la profesoroHelmar Frank kaj la docentinoVěra Barandovská-Frank informas pri Esperanto kaj pri interlingvistiko.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Paderborn&oldid=8968092"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp