Pacifiko[1][2] aŭPacifika Oceano, la plej granda akvokorpo en la mondo, estasoceano, nome la plej granda dividaĵo el kvin en la mondo kaj el la tutahidrosfero, kiu okupas trionon de la supraĵo de laTero. Etendiĝante proksimume 15 500 km de laBeringa Maro en la arkta nordo ĝis la glaciaj marĝenoj de laMaro de Ross deAntarkto en la sudo aŭ laSuda Oceano (depende de la konsidero), Pacifiko atingas sian plej grandan larĝon ĉe proksimume 5 gradoj norde latitudo, kie ĝi etendiĝis proksimume 19 800 km deIndonezio ĝis la marbordo deKolombio. Ĝi estas limigita per la kontinentojAzio kajAŭstralio okcidente kajAmeriko oriente. La okcidentan limon de la oceano oni ofte metas ĉe laMalaka Markolo.
Pacifiko enhavas proksimume 25 000 insulojn (pli ol la suma nombro en la cetero de la oceanoj de la mondo kune), preskaŭ ĉiuj el kiuj troviĝas sude de laekvatoro. Pacifiko kovras areon de 179.7 milionoj da km². Tiel ĝi kovras ĉirkaŭ 46% el la akva surfaco de la Tero kaj ĉirkaŭ 32% el ties totala surfaca areo, estante pli granda ol la kombinita terareo de la Tero (148 000 000 km²).[3]
La centroj kaj de la Akva Hemisfero kaj de laOkcidenta Hemisfero estas en la Pacifika Oceano. Oceana cirkulado (okazigita pere de laKoriolisforto) subdividas ĝin en du tre grandaj sendependaj akvovolumoj, kiuj kuniĝas en la Ekvatoro: nomeNorda Pacifiko kajSuda Pacifiko.Galapagoj kajGilbertoj, kvankam tra la Ekvatoro, estas konsiderataj ene de Suda Pacifiko.[4]
Ties averaĝa profundo estas 4 000 metroj.[5] La plej malalta punkto en la Tero,Challenger-profundo en laMariana Fosego, kuŝas en okcidenta norda Pacifiko, atingante profundon de 10 928 metroj.[6] Pacifiko havas ankaŭ la plej malaltan punkton en la Suda Hemisfero, nome Horizon-profundo en laTonga Fosego, kun 10 823 metroj.[7] Ankaŭ la tria plej malalta punkto en la Tero, nome Sirena-profundo, estas en la Mariana Fosego.
Kvankam la popoloj de Azio kaj Oceanio estis veturanta tra la Pacifika Oceano ekde prahistoriaj tempoj, la orienta Pacifiko estis por la unua fojo vidata de eŭropanoj komence de la 16-a jarcento kiam la ekspedicianoj de la hispana esploristo-konkeristoVasco Núñez de Balboa trapasis la areon de laIstmo de Panamo en 1513 kaj malkovris la grandan "Sudan maron" kiun li nomis tielMar del Sur (en hispana). La nuntempa nomo de la oceano estis stampita deportugala esploristo kaj navigistoFernão de Magalhães kiam li estris la hispanan ekspedicion porĉirkaŭnavigado de la tuta mondo en 1521, kaj li trafis favorajn ventojn atingante la oceanon post la aĉa vetero de laMagelana Markolo fakte nomita laŭ li mem. Li nomis la oceanonMar Pacífico, kiu kaj enportugala kaj enhispana signifas "paca maro", "pacema" kaj evidente estis tre dankema ke dum 100 tagoj de vojaĝo la vetero estis trankvila, paca.[8] En 1756 la franca geografoPhilippe Buache nomis ĝin “granda” pro sia amplekso.
La oceana fundo de la centra pacifika baseno estas relative unueca, kun averaĝa profundo de proksimume 4 270 m. La ĉefaj neregulecoj en la regiono estas la treege krutflankaj, ebensupraj submaraj pintoj konataj kielmarmontoj. La okcidenta parto de la fundo konsistas el montaj arkoj, kiuj leviĝas super la maron kiel insulaj grupoj, kiel ekzemple laSalomonoj kajNov-Zelando, kaj profundaj tranĉeoj, kiel ekzemple laMariana Fosego, laFilipina Fosego, kaj laTonga Fosego. La plejparto de la profundaj tranĉeoj kuŝas apud la eksteraj marĝenoj de la larĝa okcidenta pacifika kontinenta breto.
Laŭ la orienta marĝeno de la pacifika baseno estas laOrienta Pacifika Altaĵeto, kiu estas parto de la tutmonda mezoceana kresto. Proksimume 3 000 km transa, la altaĵeto staras proksimume 3 km super la apuda oceana fundo. Pro tio, ke relative malgranda terareo drenas Pacifikon, kaj pro la enorma grando de la oceano, la plejmulto de la sedimentoj estas aŭtigenaj aŭpelagaj laŭ origino. Aŭtigenajsedimentoj inkluzivasmontmoriloniton kajfilipsiton. Pelagaj sedimentoj devenantaj de marakvo inkluzivas pelagajn ruĝajnargilojn kaj la skeletajn restaĵojn de marvivo. Terigenaj sedimentoj estas limigitaj al mallarĝaj marĝenaj bendoj apud la tero.
La volumo de Pacifika Oceano, reprezentanta ĉirkaŭ 50.1 procenton de la oceana akvo de la tuta mondo, estis ĉirkaŭkalkulita je 714 milionoj da kubaj kilometroj.[9]Akvaj temperaturoj en Pacifiko varias de frostaj (−1.4 °C por marakvo) en la apudpolusaj regionoj ĝis proksimume 29-30 gradoj C apud la Ekvatoro.[10] Ankaŭsaleco varias laŭ latitudo. Akvo apud la Ekvatoro estas malpli sala ol tiu, kiu troviĝas en la mezaj latitudoj pro la abunda pluvofalo dum la tuta jaro. Apudpoluse de la mezvarmaj latitudoj la saleco estas ankaŭ malalta, ĉar okazas malmulte da vaporiĝo de marakvo en ĉi tiuj regionoj.[11]
La supraĵa rondiro de la pacifikaj akvoj estas ĝenerale dekstruma en la Norda Hemisfero kaj maldekstruma en la Suda Hemisfero. LaNorda Ekvatora Fluo, pelita okcidenten laŭ latitudo 15 gradoj norde fare de la kursaj ventoj, turnas sin norden apud la Filipinoj kaj fariĝas la varmaKuroŝia, aŭ Japana, Fluo. Turniĝante orienten ĉe proksimume 45 gradoj norde, Kuroŝio branĉiĝas kaj kelkaj akvoj moviĝas norden kiel laAleuta Fluo, dum la cetero turniĝas suden por realiĝi al la Norda Ekvatora Fluo.[12] La Aleuta Fluo branĉiĝas kiam ĝi alproksimiĝas al Nord-Ameriko kaj formas la bazon de maldekstruma fluado en la Beringa Maro. Ĝia suda branĉo fariĝas la malrapida, sudenfluantaKalifornia Fluo.[13]
LaSuda Ekvatora Fluo, fluanta okcidenten laŭ la Ekvatoro, svingiĝas suden oriente de Nov-Gvineo, turniĝas orienten ĉe proksimume 50 gradoj sude latitudo, kaj kuniĝas kun la ĉefa elokcidenta fluo de Suda Pacifiko, kiu inkluzivas la ter-rondirantanAntarktan Ĉirkaŭpolusan Fluon. Kiam ĝi alproksimiĝas al la ĉilia marbordo, la Suda Ekvatora Fluo dividiĝas; unu branĉo fluas preterHorna Kabo kaj la alia turniĝas norden por formi la Peruan Fluon, aŭ laFluon de Humboldt.[14]
Nur la internoj de la grandaj landamasoj Aŭstralio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando evitas la trapenetran klimatan influon de Pacifiko. Ene de la areo de Pacifiko, ekzistas kvin klare malsamaj klimataj regionoj: la mez-latitudaj elokcidentaj regionoj, la kursaj regionoj, la musona regiono, la tajfuna regiono kaj la senventaj regionoj.
Lamusona regiono kuŝas en fore okcidenta Pacifiko inter Japanio kaj Aŭstralio. Karakterizo de ĉi tiu klimata regiono estas ventoj kiuj blovas de la kontinenta interno al la oceano dum vintro kaj al la mala direkto dum somero.[15] Konsekvence, signita sezoneco de nubeco kaj pluvofalo okazas.Tajfunoj ofte kaŭzas ampleksan difekton en okcidenta kaj sudokcidenta Pacifiko. La plej granda tajfuna ofteco ekzistas en Novembro[16] kaj ene de la triangulo de suda Japanio ĝis la centraj Filipinoj ĝis orientaMikronezio. Kvankam malpli bone difinitaj ol la aliaj klimataj regionoj, du gravaj senventaj regionoj kuŝas en la oceano, unu troviĝas apud la okcidentaj marbordoj de Centra Ameriko kaj la alia ene de la ekvatoraj akvoj de okcidenta Pacifiko. Ambaŭ regionoj estas notitaj pro sia alta humideco, konsiderinda nubeco, malpezaj fluktuantaj ventoj, kaj oftajserenoj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEl Niño.
LaAndesita Linio estas la plej signifa regiona distingo en Pacifiko. Ĝi apartigas la pli profundan, bazan magman rokon de la Centra Pacifika Baseno disde la parte submara kontinentaj zonoj de acida magma roko ĉe siaj marĝenoj.[17] La Andesita Linio sekvas la okcidentan randon de la insuloj apudKalifornio (kontraŭhorloĝe kaj el Usono) kaj pasas sude de laaleuta arko, laŭ la orienta rando de la duoninsuloKamĉatko, laKuriloj, Japanio, laMarianaj Insuloj, laSalomonoj, kaj la Norda Insulo deNov-Zelando.[18][19] La malsimileco daŭras nordorienten laŭ la okcidenta rando de laAndoj laŭ Sud-Ameriko ĝis Meksiko, revenante tiam al la insuloj apud Kalifornio.Indonezio, laFilipinoj,Japanio,Nov-Gvineo, kajNov-Zelando; ĉiuj orientaj etendaĵoj de la kontinentaj blokoj de Aŭstralio kaj Azio kuŝas ekster laAndesita Linio.
Ene de la fermita maŝo de la Andesita Linio estas la plejmulto de la profundaj kavoj, submaraj vulkanaj montoj, kaj oceanaj vulkanaj insuloj, kiuj karakterizas la Centran Pacifikan Basenon. Estas ĉi tie, kie bazaltaj lafoj leĝere fluas el fendoj por konstrui enormajn kupolsimilajn vulkanajn montojn, kies eroziiĝintaj suproj formas insulajn arkojn, ĉenojn kaj amasojn. Ekster la Andesita Linio, vulkanado estas eksplodema, kaj la tiel nomataPacifika fajra rondo estas la ĉefa zono de eksplodema vulkanado en la mondo.[20]
Insuloj en Pacifiko havas tri bazajn tipojn: kontinentaj insuloj,altaj insuloj,malaltaj insuloj kaj superlevitaj koralaj kajoj. Kontinentaj insuloj kuŝas ekster la Andesita Linio kaj inkluzivas Nov-Gvineon, la insulojn de Nov-Zelando, kaj la Filipinojn. Ĉi tiuj insuloj estas strukture asociitaj kun la apudaj kontinentoj. Altaj insuloj estas vulkandevenaj, kaj povas enhavi aktivajn vulkanojn. Inter ĉi tiuj estasBugenvilo, Havajo, kaj laSalomonoj.[26]
La tria kaj kvara tipoj de insuloj ambaŭ estas la rezulto de koralenhava insula konstruo. Koralaj rifoj estas malalte kuŝantaj strukturoj, kiu superkonstruiĝis sur bazaltaj lafofluoj sub la oceana supraĵo. Unu el la plej spektaklaj estas laGranda Bariera Rifo apud nordorienta Aŭstralio. Dua insula tipo elkoralo estas la superlevita korala kajo, kiu kutime estas iomete pli granda ol la malaltaj koralaj insuloj. Ekzemploj inkluzivasBanabon (ekse Oceana Insulo) kajMakateon en laTuamotua grupo deFranca Polinezio.[27][28]
La ekspansio de la Aŭstroneziaj popoloj (ĉ. 3000-1500 a.K.) ŝajne startis el insuloTajvano kie oni inventis la unuajn marnavigajn teknologiojn (rimarkinde kanuoj,katamaranoj, boatoj, kaj unusolavelo).[29]
La unuaj esploroj estis faritaj de portugaloj kaj de hispanoj, kiuj kontrolis la alvenon de alilandaj ŝipoj fermante la Magelanan Markolon. Dum la17-a jarcento la nederlandanoj, navigante preter suda Afriko, superregis la malkovron kaj komercon;Abel Tasman malkovris en1642Tasmanion kajNov-Zelandon.[36] La18-a jarcento signis amason da esplorado fare de la rusoj enAlasko kaj laAleŭtoj ekzemple fare deVitus Bering, la francoj en Polinezio, kaj la britoj dum la tri vojaĝoj deJames Cook - al Suda Pacifiko kaj Aŭstralio, Havajo, kaj la Nord-Amerika Pacifika Nordokcidento.
LaPacifikinsula Forumo aŭ enanglaPacific Islands Forum estasinter-registara organizo kiu celas plibonigi la kunlaboradon inter la sendependajlandoj de laPacifika Oceano. Ĝi estis fondita en 1971 kielSouth Pacific Forum (Sudpacifika Forumo). En 1999, oni ŝanĝis la nomon; laPacifikinsula Forumo estas plej inkluda el la Oceaniaj Forumoj delandinsuloj kaj de norda kaj de suda Pacifiko, inklude Aŭstralio. Ĝi estas neoficiala observanto ĉeUnuiĝintaj Nacioj.
Japanio estas la plej granda fiŝkapta potenco en la Pacifiko kaj unu el plej grandaj en la tuta mondo. Tranĉado de frostigitatinuso per segilo en laFiŝbazarego de Tsukiji.
La utiligo de la minerala riĉeco de Pacifiko estas malhelpata de la granda profundo de la oceano. En malprofundaj akvoj apud la marbordoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, oni eltirasnafton kaj naturan gason, kaj oni rikoltasperlojn laŭ la marbordoj deAŭstralio,Japanio,Papuo-Nov-Gvineo,Nikaragvo,Panamo, kaj laFilipinoj, kvankam en tre malkreskanta kvanto.[42]
La plej grava posedaĵo de Pacifiko estas ĝiajfiŝoj. La ĉestrandaj akvoj de la kontinentoj kaj la pli mezvarmaj insuloj havigasharingon,salmon,sardinon,spadfiŝon, kajtinuson, kaj ankaŭkonkulojn.[43]Troa fiŝkaptado iĝis grava problemo en kelkaj areoj. Por ekzemplo, fiŝkaptoj en la riĉaj fiŝkaptejoj de laOĥotska Maro ĉe la orienta marbordo de Rusio estis malpliiĝintaj je almenaŭ duono ekde la 1990-aj jaroj kiel rezulto de trofiŝkaptado.[44]
El 1946 ĝis 1958,Marŝaloj utilis por la Pacifikaj Testejoj por Usono kaj estis la loko de 67nukleaj testoj sur variaj atoloj.[46][47] Kelkajnukleaj armiloj estis perditaj en la Pacifika Oceano,[48] kiel unu-megatona bombo perdita dum la incidento A-4 en1965 en laFilipina maro.[49]
En2021, la disŝarĝo deradioaktiva akvo devena el laAtomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi en la Pacifikan Oceanon dum daŭro de 30 jaroj estis finfine aprobita de la Japana Registaro, spite multajn protestojn. Tiu registaro asertis, ke la radioaktiva akvo estos dissolvita ĝis drinkebla nivelo.[50] Krom disŝarĝo,likado detricio de la radioaktiva akvo el la Atomkatastrofo estis ĉirkaŭkalkulita inter 20 kaj 40 mil bilionoj daBq-oj el 2011 ĝis 2013, laŭ la Fukuŝima atomcentralo.[51]
La kvanto de malgrandaj plasteroj flosantaj en nordorienta Pacifika Oceano pliiĝis centoble inter 1972 kaj 2012.[53] La ĉiam kreskiĝantaPacifika rubovortico inter Kalifornio kaj Japanio estas trifoje tiom granda kiom Francio.[54] Ĉirkaŭkalkulitaj 80 000 metraj tunoj deplasto loĝas en tiu vortico, totale al 1.8 mil bilionoj da pecoj.[55]
Marpoluado estas ĝenerala terminego por la damaĝa enirado en la oceano de kemiaĵoj aŭ partikloj. La ĉefaj kulpuloj estas tiuj kiuj uzas la riverojn por liberigi sin el sia rubo.[56] La riveroj poste malplenigas tion ĉion en la oceanoj, ofte alportante ankaŭ kemiaĵojn uzitajn kielsterko en netradicia agrikulturo. La troigo de oksigen-elĉerpaj kemiaĵoj en la akvo kondukas alhipoksio kaj al la kreado de "morta zono".[57]
Marrubo, konata ankaŭ kiel maraj rubaĵoj, estas hom-generitarubo kiu finfinas flosante en lago, maro, oceano aŭ ajna akvejo. Estas en Pacifiko du faktoroj kiuj pliakrigas tiu fenomenon: unuflanke la tiom longaj marbordoj kaj ĉefe de tre loĝataj landoj kaj mondoregionoj kiaj Ĉinio, Japanio, Koreio, Filipinoj, Vietnamio, Indonezio, Usono, Meksiko, Centrameriko, Kolombio, Peruo ktp., faras, ke la volumo de forĵetaĵoj kaj aliaj poluaĵoj devenaj de tiu areoj estas multnombra. Duaflanke la martrafiko en tiu areo estas enorma, ĉefe inter Azio (ĉefe Ĉinio) kaj Ameriko, kio rezultas en granda forĵetado el grandaj ŝipoj en malferma maro de internaciaj akvoj, normale sen kontrolado. Oceana rubo tendencas akumuliĝi en la centro de flukirloj kaj ĉe marbordoj, ofte venante surgrunden kie ĝi estas konata kiel "strandorubo".[56]
LaterminegoPacifikaj insuloj povas esti komprenata diversmaniere. Foje ĝi aludas nur al tiuj insuloj kovritaj de la geopolitika koncepto de Oceanio.[58][59] Laŭ kelkaj oftaj uzoj, laterminegoPacifikaj insuloj referencas al la insuloj de la Pacifika Oceano iam koloniigitaj de Britio, Francio, Nederlando, Usono kaj Japanio, kiaj laPitkarna insularo,Tajvano, kajBorneo.[60] Laŭ aliaj uzoj ĝi povas referenci al insuloj kun aŭstronezia heredo kiel Tajvano,Indonezio,Mikronezio,Polinezio, insuloj deBirmo, kiu trovis siajn genezojn en la kulturoj de Neolitiko de la insulo Tajvano.[61] Estas multaj aliaj insuloj loke ene de la limoj de la Pacifika Oceano kiuj foje ne estas konsiderataj parto deOceanio. Tiuj insuloj estas laGalapagoj deEkvadoro; laAleutaj Insuloj enAlasko,Usono; laVankuvera Insulo enKanado; la insuloj deRusio nomeSaĥalino kajKuriloj; la insula ŝtatoTajvano kaj aliaj insuloj de tiu ŝtato; laFilipinoj; insuloj en laSudĉina Maro, kio inkludas la disputatajn Sudĉinajn Marinsulojn; plej el la insuloj deIndonezio; kaj la insula ŝtatoJapanio, kio enhavas laJapanan insularon.
↑International Hydrographic Organization (1953)."Limits of Oceans and Seas" (PDF). Nature (3a eld.). 172 (4376): 484. Bibcode:1953Natur.172R.484.. doi:10.1038/172484b0. S2CID 36029611. Arkivita el la originalo (PDF) en 8a de Oktobro 2011. Alirita la 11an de Januaro 2022.
↑Administration, US Department of Commerce, National Oceanic and Atmospheric."How big is the Pacific Ocean?". oceanexplorer.noaa.gov. Alirita la 11an de Januaro 2022.
↑Glossary of Meteorology (2009).Monsoon.[rompita ligilo] Arkivita la 22an de Marto 2008 ĉe Wayback Machine,American Meteorological Society. Alirita la 16an de Januaro 2009.
↑"Nauru", Charting the Pacific. Alirita la 13an de Januaro 2022.
↑Meacham, Steve (11a de Decembro 2008)."Austronesians were first to sail the seas". The Sydney Morning Herald. Arkivita el la originalo la 26an de Julio 2020. Alirita la 13an de Januaro 2022.
↑Pawley A (2002). "The Austronesian dispersal: languages, technologies and people". En Bellwood PS, Renfrew C (eld.).Examining the farming/language dispersal hypothesis. McDonald Institute for Archaeological Research, University of Cambridge. pp. 251–273.ISBN 978-1902937205.
↑Rapaport, Moshe. (April 2013)The Pacific Islands: Environment and Society, Revised Edition. University of Hawai'i Press.ISBN 978-0-8248-6584-9. “"This is the only contemporary text on the Pacific Islands that covers both environment and sociocultural issues and will thus be indispensable for any serious student of the region. Unlike other reviews, it treats the entirety of Oceania (with the exception of Australia) and is well illustrated with numerous photos and maps, including a regional atlas."”. Postulita subskribo pare de JSTOR
↑ (Julio 1942) “Pacific Islands”,Geographical Review32 (3),p. 481–486.doi:10.2307/210391. Alirita 14a de Decembro 2014..Postulita subskribo pare de JSTOR