Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Paŭso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri prunta traduko. Por informoj pri la interrompo de ago, vidula artikolonpaŭzo.

Paŭso (aŭtraduka prunto respektiveprunta traduko) estas esprimo kreita en unu lingvo per traduko de esprimo el alia lingvo, tiel ke oni tradukis la unuopajn partojn. Kiel ekzemplo, laanglalingva kunmetita vortoskyscraper ("ĉielskrapilo"), kies signifo estas "altega konstruaĵo", estas paŭsita en multajn lingvojn, inkluzive de la franca (gratte-ciel), germana (Wolkenkratzer) kajEsperanto (nubskrapulo). La esprimoprunta traduko ankaŭ estas paŭso de la germana vortoLehnübersetzung (Lehn- prunt-,Übersetzung traduko).

Paŭsado estas unu speco devortkreado en la komuna lingvo aŭ enterminologio.

Por pruvi, ke vorto aŭ vortumo estas vera paŭso, ne sufiĉas montri paralelajn esprimojn en du lingvoj, ĉar simila esprimo povas aperi en la lingvoj sendepende. Tio estas malpli probabla, kiam la pruntedona esprimo gramatike malsimilas la prunteprenan lingvon aŭ la paŭso enhavas malevidentan aŭ senlogikan metaforon.

Repruntado (el prunto aŭ preno) enlingvoscienco estas la procezo en kiu unuvorto veturas el unu lingvo al alia kaj poste reen al la origina lingvo en diferenca formo aŭ kun diferenca signifo. Tiu vojo estas indikata kiel A→B→A, kie A estas la origina lingvo, kaj povas sekvi multajn diversajn formojn.

Ekzemploj el Esperanto

  • Eldoni, paŭso de similstrukturaj vortoj en lagermanaherausgeben,polawydawać kaj larusaиздать (izdatj),издавать (izdavatj)
  • Elturni sin, paŭso de la rusaвывернуться (vivernutjsja)
  • Eltrovi, paŭso de laanglafind out kaj de lagermanaherausfinden
  • Gruntbovo, paŭso de lalatina scienca nomoBos grunniens
  • Okulvitro, esprimata paralele en kelkaj lingvoj
  • Terpomo, paŭso de lafranca nomopomme de terre
  • Papera tigro (falsa minacanto) fontas el la ĉina 紙老虎 (zhǐ lǎohǔ, papero + tigro).

Vidu ankaŭ

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Paŭso&oldid=9116510"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp