| Pál Kardos (literaturhistoriisto) | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 24-an de februaro1900 (1900-02-24) en Debrecen |
| Morto | 2-an de julio1971 (1971-07-02) (71-jaraĝa) en Debrecen |
| Tombo | Debreceni köztemető(mul) |
| Lingvoj | germana • franca • hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato de Parizo (1924–) Universitato de Debrecen (1919–1922) Universitato Eötvös Loránd (1918–1919) Marxism–Leninism Evening University(en) |
| Familio | |
| Patro | Albert Kardos |
| Okupo | |
| Okupo | literatura tradukisto literaturhistoriisto universitata instruisto |
Pál Kardos [kardoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordoKardos Pál estishungara literaturhistoriisto, mezlerneja kaj altlernejainstruisto,tradukisto. Liapatro estisAlbert Kardos, liafrato estisLászló Kardos.
Pál Kardos[1][2] naskiĝis la 24-an de februaro 1900 (nun1900-02-24) enDebrecen, li mortis la2-an de julio 1971 en Debrecen.
Pál Kardos devenis eljuda familio. Li maturiĝis en kalvinanagimnazio en sia naskiĝurbo en 1917, poste li studis enScienca Universitato de Budapeŝto, inter 1919–1922 enScienca Universitato István Tisza, en 1924 enSorbonne, fine li akiris pedagogian diplomon enScienca Universitato Péter Pázmány en1926. Post la diplomo li instruis en juda gimnazio en Debrecen ĝis la nazia erao, tiam en 1944 li estis trudlaboristo, poste li instruis 2 jarojn en gimnazioj en Debrecen, pli poste enScienca Universitato Lajos Kossuth (kieldocento (1952–1962), posteprofesoro ĝis la emeritiĝo en 1965). Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1957 antaŭ laHungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis verkistoj deNyugat. Li edziĝis pro vidviĝo dufoje, la unua edzino naskis filon en 1932. Li ricevis solanpremion en 1965.