Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ovolado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ovolado estas kreviĝo de la maturiĝinta Graaf-folikulino, post kiam la maturiĝinta ovoĉelo (ovum) liberiĝas el la ovario. la ovolado estas antaŭkondiĉo porfekundiĝo. En kelkaj bestoj (seksa, ovolada ciklo), tio okazas nur unufoje en jaro, ĉe aliaj bestoj senregule, aŭ regule plurfoje. Ĉevertebruloj ovolado okazas dum la periodo deseksardo.[1]

Ĉe la homo

[redakti |redakti fonton]

Ĉe la homo la ovolado okazas inter du menstruoj meze, po 28 tagoj.

Kiam lafolikulino maturiĝos, ĝi eligos sufiĉe daoestradiolo por ekstarti akutan liberigadon de luteiga hormono (LH). En la 28-taga ciklo tiu ĉi LH ondo komenciĝas ĉirkaŭ la 12-a tago de la ciklo kaj ĝi povas daŭri 48 horojn. Per la liberigo de LH laovolo maturiĝos kaj ĝi malplifortigos la murojn de folikulino en laovario. Tiu ĉi procezo kondukas al la ovolado: per la liberigado de nun jam la maturiĝinta ovolo, kio estas la plej grandaĉelo de la korpo (mezproksime 0,5mm). Kiu el la duovarioj – ĉu la maldekstra aŭ la dekstra – ovoladas, ŝajnas esti hazarda; estas nenia dekstra-maldekstra koordino. Laovodukto bezonas kroĉi la ovolon kaj doni spacon al fekundigo. Karakterize klara kaj filamena mukozaĵo montranta elastecon evoluos en lacerviko kaj ĝi estas preparita akceptispermojn elseksa kuniĝo. Kelkaj virinoj havas dum la ovolado karakterizan doloron nomata "doloro en la mezo", kiu daŭras kelke da horoj. Multe da virinoj perceptasvaginajn ŝanĝojn kaj ŝanĝojn de cervika filameno dum la ovolado, precipe se ili kontrolas sin pro signoj de fekundeco. La nefekundigita ovolo dismetiĝos.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. estre | enciclopedia.cat [Konsulto: la 31-an de majo 2023].
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ovolado&oldid=8395882"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp