Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ovidio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ovidio
Busto de Ovidio fare de anonima skulptisto, Galerio Uffizi de Florenco
Busto de Ovidio fare de anonima skulptisto, GalerioUffizi deFlorenco
Persona informo
Publius Ovidius Naso
Naskiĝo20-a de marto43 a. K.
enSulmona,Italio
Morto17
enTomoi, nuna Konstanco,Rumanio
Lingvojlatinavd
LoĝlokoKonstancovd
ŜtatanecoRoma regnoRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopoeto
mitologo
verkisto
elegiistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Verkado
VerkojMetamorfozoj ❦
Heroinoj ❦
Ibiso ❦
Volgarized Ovid (Crusca Ms. 110) ❦
Halieutica ❦
De medicamine faciei femineae ❦
Ars Amatoria ❦
Pri la Romia Kalendaro ❦
Leteroj el Ponto ❦
Remedia amoris ❦
Malĝojoj ❦
Amorojvd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Ovidio (naskiĝis en-43, mortis en17,latinePublius Ovidius Naso) estisromiapoeto, unu el la ĉefaj poetoj deLatino, la aŭtoro deMetamorfozoj kajArs Amatoria, inter aliaj. Multaj de postaj kaj nuntempaj rakontoj pri la grekaj kaj romajdioj kajherooj devenas de Ovidio.

Majstro de rakonto kaj verso, liaj vortoj ĉe la fino deMetamorfozojlatine

Quaque patet domitis Romana potentia terris,
Ore legar populi, perque omnia saecula fama,
Siquid habent veri vatum praesagia, vivam. (Met. 15.877-879)

ne estis vantaj: liajlibroj ja daŭris tra la epokoj. Aliflanke, kvankam li verkis precipe pri amo, dioj kaj herooj, liaj versoj ofte estas pli lertaj kaj glataj ol vere profundaj en sento aŭ penso. Spite de tio, lia influo sur laarton de laOkcidento estas granda.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Naskiĝo, frua vivo kaj geedziĝo

[redakti |redakti fonton]
Statuo de Ovidio fare deEttore Ferrari sur la Placo 20a de Septembro,Sulmona, Italio.

Ovidio venis deSulmona (tiamSulmo), en la valo deApeninoj, urbo je 140 km oriente deRomo, trans la montaro. Lia familio estis riĉa, de alta nobela klaso, la 20an de marto de la jaro 43 a.K. kaj lia patro sendis lin kaj lian fraton al Romo por studiretorikon kajjuron.[1]

Lia patro deziris, ke li studuretorikon kiel trejnadon al la jurpraktikado. LaŭSeneko la pli aĝa, Ovidio kliniĝis al la emociema, ne al la argumentema poluso de retoriko. Post la morto de lia frato 20-jaraĝa, Ovidio rezignis pri juro kaj komencis veturi alAteno,Malgranda Azio kajSicilio (tiam ĉiuj greklingvaj landoj).[2] Li tenis malgrandajn postenojn, nome fariĝis administranto kaj, poste,juĝisto, nometresviri capitales,[3] kiel membro de la Centvira Kortego[4] kaj kiel unu el ladecemviri litibus iudicandis,[5] sed rezignis por dediĉi sin al poezio probable ĉirkaŭ 29–25 a.K., decido kiun ŝajne lia patro malaprobis.[6] Li eble, post tempo, estus fariĝonta ano de laSenato, sed anstataŭe Ovidio sekvis la veran pasion de sia koro kaj fariĝis poeto.

Lia unua deklamado datiĝas el ĉirkaŭ 25 a.K., kiam Ovidio estis ankoraŭ nur dekokjaraĝa.[7] Li estis parto de la etoso centrita ĉirkaŭ la patrono Marko Valerio Mesala Korvino kaj ŝajne estis amiko de poetoj de la etoso de Kajo Mecenas. EnTrist. 4.10.41–54, Ovidio mencias amikecojn kun Emilio Macer,Seksto Propercio,Horaco, Pontiko kaj Baso (li nur apenaŭ renkontiĝis kunVirgilio kaj Tibulo, nome membro de la cirklo de Mesala kieselegiojn li ege miris).

Ovidio estis tre populara je la epoko de siaj komencaj verkoj, sed perdis ĉion pro la ekzilo laŭ ordono de Aŭgusto. Li edziĝis tri fojojn kaj divorcis dufoje kiam li estis 30-jaraĝa. Li havis unu filinon, kiu poste havigis genepojn.[8] Lia lasta edzino estis konektita iel kun la influa familiogens Fabia kaj tio helpus lin dum lia ekzilo en Tomis.[9]

Metamorphoses, 1518.

Literatura sukceso

[redakti |redakti fonton]

La unuajn 25 jarojn de sia literatura kariero Ovidio pasigis ĉefe skribante poezion en elegiametriko kun erotikaj temoj.[10] La kronologio de tiuj junulaj laboroj ne estas certa; provaj datoj, aliflanke, estis establitaj fare de akademiuloj. Lia plej frua pluekzistanta laboro supozeble estas laHeroides, leteroj de mitologiaj heroinoj al iliaj forestantaj amantoj, kiuj eble estis publikigitaj en 19 a.K., kvankam la dato estas necerta ĉar ĝi dependas de noto enAm. 2.18.19-26 kiu ŝajnas priskribi la kolekton kiel frue publikigita laboro.[11]

La aŭtenteco de kelkaj el tiuj poemoj estis defiita, sed tiu unua eldono verŝajne enhavis la unuajn 14 poemojn de la kolekto. La unua kvin-libra kolekto de laAmoroj (Amores), serio de erotikaj poemoj direktitaj al amanto, Corinna, supozeble estis publikigita en 16-15 a.K.; la pluviva versio, redaktita laŭ tri libroj laŭepigramo prefiksita al la unua libro, supozeble estis publikigita ĉ. 8-3 a.K. Inter la publikaĵoj de la du eldonoj de laAmoroj povas esti datita la premiero de lia tragedioMedea, kiu estis admirita en antikvo sed jam ne estas pluekzistanta.

La venonta poemo de Ovidio, laMedicamina Faciei, fragmenta laboro sur virinbelecaj terapioj, antaŭis al laArs Amatoria, nome laAmarto, aŭparodio de tendenca poezio kaj tri-libra manlibro pri delogo kaj intrigo, kiu estis datita al la jaro 2 (Libroj 1-2 irus reen al 1 a.K.[12]). Ovidio povas identigi tiun laboron ene de sia ekzilpoezio kiel lacarmen, aŭkanto, kiu estis unu kialo de lia estonta elpelo. LaArs Amatoria estis sekvita de laRemedia Amoris en la sama jaro. Tiu korpuso de elegia, erotika poezio havigis al Ovidio lokon inter la ĉefaj romiaj elegiistoj Galo,Tibulo kaj Propertio, de kiuj li vidis sin kiel la kvara membro.[11]

Ĉirkaŭ la jaro 8, li kompletigis sian plej ambician laboron, laMetamorfozojn,heksametranepopeon en 15 libroj kiu enciklopedie katalogas transformojn en la greka kaj romiamitologio de la apero de la kosmo ĝis la diigo deJulio Cezaro. La rakontoj sekvas unu la alian en la rakontado de homoj ŝanĝitaj al novaj korpoj: arboj, ŝtonoj, bestoj, floroj,konstelacioj ktp. Ĉirkaŭ la sama tempo, li laboris pri laFasti, ses-libra poemo enelegiaj distikoj kiuj prenis kiel temon lakalendaron de romiaj festivaloj kajastronomio. La kunmetaĵo de tiu poemo estis interrompita de laekzilo de Ovidio kaj supozeble Ovidio prirezignis la laboron en la peco en Tomis. Ĝi estas verŝajne en tiu periodo, se ili estas efektive de Ovidio, kiam la duoblaj leteroj (16-21) en laHeroides estis verkitaj.

Ekzilo

[redakti |redakti fonton]
Ovidio forpelita el Romo, pentrita deJ. M. W. Turner, en1838.

Li fariĝis fama, sed en 8 p.K. imperiestroAŭgusto Cezaro ekzilis lin. La kaŭzo ne estas klara. LaArs Amatoria pri amoro ja eble ofendis Aŭguston, laŭ kelkaj, sed tio ne estas sole per si mem kaŭzo sufiĉa. Ŝajne Ovidio sciis ian malluman sekreton pri Aŭgusto aŭ ties filinoJulia. Ovidio estis ekzilita al la marbordo dePontuso (laNigra Maro), kie li loĝis ĝis sia morto. Iuj kleruloj argumentis ke la tuta ekzilhistorio estas mistifikado de Ovidio mem.[13]

Ovidio estis ekzilita alTomis, ĉe laNigra Maro (en teritorio de la nuntempa Rumanio), pro rekta interveno de la imperiestroAŭgusto, sen partopreno de laSenato aŭ de ajnaRoma juĝisto.[14] Tiu afero kondiĉigis ĉiun lian tutan poezion. Ovidio verkis, ke la tialo por lia ekzilo estiscarmen et error – "poemo kaj eraro",[15] kaj asertis, ke lia krimo estis pli malbona olmurdo,[16] plo damaĝa ol poezio.[17]

Ankaŭ la nepino de la imperiestro, nome Julia la plej Juna kaj ŝia filoAgripo Postumo (poste adoptita de la imperiestro), estis same ekzilitaj ĉirkaŭ la sama tempo. La edzo de Julia, nome konsulo Lucio Emilio Paŭlo estis kondamnito almortopuno prokonspiro kontraŭAŭgusto, konspiro pri kiu Ovidio eble iom konis.[18]

LaLex Julia, nome Julia leĝo pri geedzeco de la jaro 18 a-K., kiu promociismonogamian geedzecon por pliigi lanaskindicon de la loĝantaro, estis freŝa en la romia menso. La verkado de Ovidro enArs Amatoria temis pri la serioza krimo deadulto. Li eble estis ekzilita pro tiu verko, kiu ŝajnis renversema kontraŭ la morala leĝaro de la imperiestro. Tamen, konsiderante la longan tempon kiu pasis inter la publikigo de tiu verko (1 a.K.) kaj la ekzilo (8 p.K.), kelkaj fakuloj sugestas, keAŭgusto uzis la poemon kiel simplan justigon por iu afero pli persona.[19]

Aŭgusto Cezaro decidis la ekzilon de Ovidio.

En ekzilo, Ovidio verkis du poezikolektojn, nomeTristia kajEpistulae ex Ponto, kiuj bildigis siajn tristecon kaj senesperon. Estante for de Romo, li ne havis aliron al bibliotekoj, kaj tial li devis rezigni pri siaFasti, nome poemo pri laromia kalendaro, el kiu nur la unuaj ses libroj ekzistis – Januaro ĝis Junio.

La kvin libroj de la elegiajTristia, nome serio de poemoj esprimantaj la malesperon de la poeto en ekzilo kaj postulantaj lian revenon al Romo, estas datita en la jaroj 9–12 p.K. AnkaŭIbis, elegia malbena poemo atakanta malamikon kiu estis en Romo, eble datiĝis el tiu periodo. La verkoEpistulae ex Ponto estis serio de leteroj adresitaj al amikoj en Romo petanta al ili fari demarŝojn por ebligi lian revenon, kaj oni supozas, ke estis liaj lastaj komponaĵoj, el kiuj la tri unuaj libroj estis publikigitaj en la jaro 13 p.K. kaj la kvara libro inter la jaroj 14 kaj 16 p.K. La ekzila poezio estas speciale emociplena kaj personeca. En laEpistulae li asertas havi amikecon kun la lokanoj de Tomis (dum enTristia ili estas ankoraŭ timigaj barbaroj (greksence fremduloj)) kaj esti verkinta poemon en ilia lingvo (Ex P. 4.13.19–20).

Ĉiuokaze mankis al li Romo – kaj lia tria edzino, kaj li adresis al ŝi multajn poemojn. Kelkaj aliaj estas adresitaj ankaŭ al la imperiestro Aŭgusto, kaj aliaj al si mem, al amikoj en Romo, kaj foje al la poemoj mem, esprimante solecon kaj esperon esti realvokita el la malpermeso aŭ ekzilo.[20]

La malklaraj tialoj de la ekzilo de Ovidio rezultigis senfinajn klarigojn fare de fakuloj. La mezepokaj tekstoj kiuj mencias la ekzilon proponas nekredeblajn klarigojn: iliaj asertoj ŝajnas neĝustaj interpretoj elprenitaj el la propraj verkoj de Ovidio.[21] Ovidio mem verkis multaj referencojn al sia krimo, sed havigante malklarajn aŭ kontraŭdirajn ŝlosilojn.[22]

En 1923, la fakulo J. J. Hartman proponis teorion kiu estis malmulte konsiderata inter la tiutempaj fakuloj de la Latina civilizacio: nome ke Ovidio neniam estis ekzilita el Romo kaj ke ĉiuj el liaj ekzilverkoj estas rezulto de lia fekunda imagopovo. Tiu teorio estis kaj subtenita kaj malakceptita en la 1930-aj jaroj, speciale fare denederlandaj fakuloj.[23] En 1985, esplorartikolo de Fitton Brown havigis novajn argumentojn en subteno de la teorio de Hartman.[24] La artikolo de Brown estis sekvita de serio kaj de apogoj kaj de refutoj en la mallonga spaco de kvin jaroj.[25] Inter la apogaj tialoj kiujn Brown prezentas estas la jenaj: La ekzilo de Ovidio estas menciita nur en liaj propraj verkoj, escepte en "dubindaj" fragmentoj dePlinio la Maljuna[26] kajStacio,[27] sed neniu alia aŭtoro ĝis la 4-a jarcento;[28] ke la aŭtoro deHeroides kapablis disigi la poezian "Mi" de sia propra kaj reala vivo; kaj ke la informaro pri la geografio de Tomis estis jam konata deVirgilio, deHerodoto kaj de Ovidio mem en siajMetamorphoses.[29]

Ortodoksaj fakuloj, tamen, kontraŭas tiujn hipotezojn.[30] Unu el la ĉefaj argumentoj de tiuj fakuloj estas ke Ovidio ne estus lasinta siajnFasti nefinitaj, ĉefe ĉar tiu poemo estus lia konsekro kiel imperia poeto.[31] Ovidio mortis en Tomis en la jaro 17 aŭ 18 p.K.[32] Oni supozas, ke laFasti, kion li reviziis dum ioma tempo, estis publikigitaj postmorte.[33]

Akcepto

[redakti |redakti fonton]

Ovidio pruvis sin dum la paso de la jaroj kaj tra diversaj periodoj kiel poeto kun granda influo kaj kiel la plej diversa poeto laŭ la specoj de verkado en la temo de antikva Romo. Liaj verkoj influis kaj inspiris la Okcidenton, ekde antikveco de sia propra tempo, ĝis la nuntempo. Liaj verkoj influas multajn areojn de kulturo; Krome al literaturo, poezio kaj bildarto, lia influo ankaŭ etendiĝis al la sferoj de romanoj, teatraĵoj kaj filmoj[34].

Memakcepto

[redakti |redakti fonton]

Liaj poemoj en ekzilo kaj siaj propraj atestaĵoj al liaj fruaj poemoj de romiaj tempoj, estas la komenco por ĉiu akceptstudo pri Ovidio. Li estas la unua doni interpretojn kaj vastiĝojn al siaj propraj verkoj. En Tristaĵoj (Tristia) kaj Epistoloj el Pontuso (Epistulae ex Ponto) ne estas reproduktado de liaj verkoj, sed ankaŭ provo kontroli la akcepton de liaj verkoj kaj krei specon de "Ovidianismo", ago per kiu Ovidio esperis igi Aŭguston penti kaj revenigi lin al Romo el ekzilo. En ekzilo Ovidio pripensis sian karieron kiel poeto, skribis kaj reformulis kelkajn el siaj verkoj, ŝanĝis siajn fruaj verkoj, kaj diskutis pri la temo de la manko de kompreno de la Arto de amoro (Ars Amatoria) kiu ŝajne helpis lian ekzilon. Ovidio provis prizorgi la akcepton de siaj fruaj verkoj, precipe la Arto de amoro, same kiel facile formi akceptbildon de siaj malfruaj verkoj.

Estas tri aspektoj trakteblaj en la memakcepto de Ovidio: La unua estas la deziro de Ovidio en ekzilo kaŭzi relegadon de liaj fruaj verkoj, ŝanĝi ilian akcepton kaj interpreton kaj tiel eble helpi lin reveni al Romo. Ovidio provis fari tion rediskutante siajn fruajn erotikajn verkojn, protektante ilin kaj provante formi novan legantaron kaj novan perspektivon ĉe tiuj legantoj. La dua aspekto estas la deziro de Ovidio instigi legantojn legi sian historion tra sia nova poezio por rekonsideri siajn fruaj verkoj, en lumo de sia nova situacio en ekzilo. La tria estas la provo defendi sin, lian pasintan karieron, kaj liajn literaturajn elektojn kaj kompari sin kun aliaj poetoj kaj iliaj fiaskoj[35].

Malfrua Antikvo

[redakti |redakti fonton]

Ĝuste la poemoj de Ovidio en ekzilo akiris popularecon en lamalfrua antikveco, same kiel la figuro de la poeto en ekzilo kielarketipo. Ju pli lapolitika potenco translokiĝis pli kaj pli for de Romo en malfrua antikveco, kaj la malnova strukturo de la Romia Imperio komencis diseriĝi, legantoj kaj verkistoj de latina literaturo trovis sin en malsamaj geografiaj lokoj kaj malproksimaj de Romo.Venantius Fortunatus kajAŭsonio estas du malfru-latinaj verkintoj de la malfrua antikvo kiuj utiligis ĉeftemojn de la ovidia ekzilo por priskribi sian apartigon de amikoj kaj familio laborante en la kortego de siaj patronoj. Aliaj poetoj uzis la ekzilon de Ovidio por priskribi la senton de sopiro ne nur en disiĝo de siaj amatoj, sed ankaŭ de Romo mem.

Bona ekzemplo de la uzo de la motivoj de Ovidio lige kun disiĝo kaj sopiro al Romo mem troviĝas en la poetoRutilius Claudius Namatianus en sia eseoDe Reditu ; En ĉi tiu poemo Rutilius rakontas sian vojaĝon de Romo al la familia bieno en Gaŭlio en 417 p.K. Rutilius moviĝas foren de laheksametro kaj uzas la elegian metrikon identigitan kun Ovidio. Rotilius prezentas sian vojaĝon al Gaŭlio kiel ekzilon de Romo, same kiel Ovidio prezentas sian ekzilon al Tomis. Komence de la poemo Rutilius laŭdas la bonŝancon de tiuj, kiuj povas aserti, ke Romo estas ilia hejmo, per vortoj kiuj estas preskaŭ kopio de linioj el la Tristaĵoj de Ovidio[36][37].

Mezepoke

[redakti |redakti fonton]

En diversaj periodoj en la Mezepoko la verkaĵoj de Ovidio estis uzataj ĉefe kiel studmaterialo en la diversaj fakoj; Filozofio, Poezio kaj Studoj de Mitologio. Multaj tekstoj estis verkitaj kaj inspiritaj de la verkaĵoj de Ovidio; de resumoj kaj abstraktaĵoj de prozo, ĝis komentoj ligitaj al la filologia flanko de liaj poemoj kaj alegoriaj klarigoj. La verkaĵoj spertis tekstan prilaboradon por esti utiligitaj kiel pedagogiaj tekstoj por mezepokaj legantoj. Multaj specoj de komentoj estis trovitaj; Tiuj skribitaj en la linioj de la teksto, tiuj skribitaj en la marĝenoj de la teksto kaj eĉ tiuj kiuj anstataŭigis la tekston mem kaj prenis propran literaturan vivon.

Grava ekzemplo de teksto, per kiu oni povas lerni la akcepton de laMetamorfozoj de Ovidio, estas la eseo de labenediktinamonaĥoPierre Bersuire, kiu enhavas grandan nombron da volumoj de "Reductorium Morale", la 15-a volumo dediĉita al Ovidio: "Ovidius Moralizatus". Ĝi unue estis skribita enAvignon ĉirkaŭ 1340, kaj estis publikigita enParizo antaŭ 1362. Ĉiuj volumoj de Bersuire traktas la refaradon de antikvaj paganaj verkaĵoj kaj kulturo al siatempe morala. Volumo 15 traktas la moralecon de laMetamorfozoj de Ovidio, kaj li ekzamenas libron de ĉi tiu antikva verko por klarigi ĝin morale kaj kristane. Tiu volumo estis publikigita ĉie en Eŭropo de tiu tempo, kaj iĝis speco de kristana mezepoka interpreto de la verkaĵoj de Ovidio[38].

Frua Moderna Epoko

[redakti |redakti fonton]
Botticelli, "Primavera", ĉirkaŭ 1470-1480

La Renesanco kaj Baroko estis plej signifaj en la reanimado de la influo de Ovidio en literaturo kaj arto. Multaj poetoj revivigis, estis inspiritaj kaj imitis la poemojn de Ovidio. La plej populara verkaĵo ĉirkaŭ tiuj periodoj estisMetamorfozoj, kiu funkciis kiel komprenilo de klasika mitologio kaj populara bazo por la arto de la periodo. Renesancaj poetoj en Italio ne nur ricevis inspiron de la antikva poeto, sed ankaŭ kopiis de li. Ankaŭ la poetoj de Anglio en tiu tempo, precipe ĉirkaŭ la 1590-aj jaroj, elĉerpis multon el la verkaĵoj de Ovidio. Multaj verkistoj, precipe tiuj kun afineco por teatro, ricevis inspiron de la rakontoj pri laMetamorfozoj por produkti novan literaturan strukturon, erotikajn poemojn kaj mallongajn rakontojn[39].

Ovidio formis en la plej influa maniero la eŭropan arton de la renesanca kaj baroka periodoj, kaj plej grave, per la verko "Metamorfozoj". Ekde la renesanca periodo en Italio, en la 15-a jarcento pluen, multaj artaĵoj estis kreitaj inspiritaj de la poemoj de Ovidio. Oni vidas popularajn renesancan artistojn en Italio kiel ekzempleBotticelli,Correggio,Ticiano kaj pli, plurfoje uzante la mitologiajn rakontojn rakontitajn en Ovidio. La "Primavera" de Botticelli de la Renesanca periodo estas bona ekzemplo de kompreno de Ovidiana interpreto en tiu periodo. La pentraĵo enhavas la rakonton pri la naskiĝo de printempo, kune kun figuroj kiel Venuso,Merkuro kaj latri Gracioj.

Bernini, Apolono kaj Daphne, 1622-1625.

Botticelli rilatas al la rakonto de la forkapto de printempo, kiel oni vidas sur la dekstra flanko de la pentraĵo, kiezefiro postkuras lanimfon Kloris kiu komencas ŝanĝiĝi en flaŭron. Ĉi tiun rakonton oni trovas enFasti, kie Flora mem rakontas la historion. Kiel en la poemo de Ovidio, ankaŭ ĉi tie kiam Flora parolas floroj eliras el ŝia buŝo. Oni vidas la rektan influon de Ovidio sur la verkaĵo de Botticelli en la malgrandaj kaj grandaj detaloj. Sed en tio Botticelli iĝas la teksto en vidan verkaĵon, kune kun la transformo de Kloris en Flora, Botticelli iĝas speco de metamorfozokreinto kaj kompletigas la aliron de Ovidio. La periodo kiu estis rekordo por verkoj inspiritaj fare de la poeto estas la 17-a jarcento, la baroka periodo. Artistoj kiel ekzempleCaravaggio,Bernini,Poussin,Velasquez,Rubens, kajRembrandt uzis temojn deMetamorfozoj, kaj montris profundan komprenon de la teorio de Ovidio pri arto. La plej elstara ekzemplo de tiu ĉi periodo verŝajne estus la statuo de Bernini, Apolono kaj Daphne. Bernini skulptas en bonega detalo la transformon de Daphne en arbon, kie Apolono postkuras ŝin kaj jam tenante ŝin. Dum en Botticelli la floroj eliras el la buŝo de Kloris, en ĉi tiu kazo la procezo de metamorfozo mem kiun Daphne spertas estas montrita, kun ŝiaj fingroj iĝantaj branĉoj. En tio, Bernini ankaŭ rilatas al la Ovidiana ĉeftemo de la metamorfozo, kaj la efiko de la teksto estas sufiĉe klara.

Ĉi tiuj estas nur du ekzemploj de la centoj da renesancaj kaj barokaj artistoj, kiuj inspiris sin el laMetamorfozoj kaj aliaj verkoj de Ovidio. Lia influo estas konsiderinda, kaj li estas konsiderita la plej populara kaj influa klasika poeto de tiuj periodoj.

Verkaro

[redakti |redakti fonton]

Amores

[redakti |redakti fonton]

Amores ("Amoroj") aperis ĉirkaŭ 20 a.K. Estas verko en 5 libroj:elegioj pri amo kaj amoro. Lia ĉefa amatino en ili estas la - eble fikcia - Korinna, eble nomata laŭ la samnoma greklingva poetinoKorinna de Tanagra. Lerta verko, sed ne profunda en sento. Grande influis la priamanpoezion de la Okcidento.

Medea surfresko elHerkulano.

Amores estas kolekto en tri libroj priamo en elegia metriko, sekvante la konvenciojn de elegia ĝenro disvolvigita deTibulo kajPropercio. Elegio originis el Propercio kaj Tibulo; tamen, Ovidio estas plinovigo en la ĝenro. Ovidio ŝanĝas la kernon de siaj elegioj el la poeto, al Amoro (Amo aŭ Kupido). Tiu ŝanĝo en la fokuso el la triumfo de la poeto al la triumfoj amo super la gravo de personoj estas la unua siatipe pri tiu poeziĝenro. Tiu Ovidia plinovigo povas esti resumita kiel la uzado de amo kielmetaforo por poezio.[40] La tri libroj priskribas la multajn aspektojn de amo kaj fokusas al la rilato de la poeto kun sia amatino nomita Korinna. En variaj poemoj, kelkaj priskribas eventojn en tiu rilato, tiel prezentante al la leganto kelkajn epizodojn kaj disan rakontaron.

  • Medea: aperis baldaŭ poste. Estistragedio, kiun oni ege admiris. Perdita.

Heroides

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHeroides.

Temas pri 15 leteroj de mitologiaj heroinoj enelegia formo: ekzemplePenelope kiu skribas alOdiseo (LatineUliso) ke li nun ne plu atendigu ŝin. Tre ĉarma verko, laHeroides ("Heroinoj") aŭEpistulae Heroidum (Leteroj de heroinoj) temas pri kolekto de 21 poemoj en elegiajduversoj. LaHeroides montras la formon deleteroj adresitaj de famaj mitologiajroluloj al siaj partneroj esprimante siajn emociojn ĉar ili estas separataj el tiuj, plendas por ilia reveno, kaj aludas al siaj estontaj agadoj ene de sia propramitologio. La aŭtenteco de la kolekto, parte aŭ kiel tuto, estis pridemandita, kvankam plej el fakuloj konsideras la leterojn menciitaj specife en la priskriboj de Ovidio de la verko ĉeAm. 2.18.19–26 kiel sekura el la objekcio. La kolekto enhavas novan tipon de ĝenra kompono sen paralelo en pli frua literaturo.[41]

Oni supozas, ke la unuaj dek kvar leteroj enhavas la unuan publikigitan kolekton kaj estas verkitaj de la heroinojPenelope, Filis,Brizeis,Fedro,Enono,Hipsipilo,Dido,Hermiono,Dejaniro,Ariadno, Kanake,Medea, Laodamia kajHipermnestro al siaj forestaj masklaj amatoj. Letero 15a, el la historiaSapfo al Faono, ŝajnas falsa (kvankam estas referencata enAm. 2.18) pro sia longo, sia manko de integrado en la mitologia temaro, kaj sia foresto el mezepokaj manuskriptoj.[42] La finaj leteroj (16–21) estas parigitaj komponoj kiuj enhavas leteron al amato kaj la respondon.Pariso kajHeleno,Hero kaj Leandro, kaj Akontio kaj Kidippe estas la adresitoj de la parigitaj leteroj. Tiuj estas konsiderataj posta aldono al la korpuso ĉar ili neniam estis menciitaj de Ovidio kaj multaj el ili povas esti aŭ ne esti falsaj.

LaHeroides klare montras la influon de la retorika deklamado kaj povas derivi el la intereso de Ovidio en retorikasuasoriae, persvadaj diskursoj fare de historiaj figuroj, kaj elethopoeia, nome praktiko paroli kiel alia rolulo. Ili ludas kun ĝenraj konvencioj; plej el la leteroj ŝajnas referenci al verkoj en kiuj tiuj roluloj estas gravaj, kiel ĉeEneado ĉe Dido kajKatulo 64 pri Ariadno, kaj transigas rolulojn el la ĝenroj de eposo kaj tragedio al la elegia ĝenro deHeroides.[43] La leteroj estis admiritaj pro siaj profundaj psikologiaj portretoj de mitaj roluloj, sia retoriko, kaj sia unika sinteno al la klasika tradicio de mitologio. Ili ege kontribuas ankaŭ al konversacioj pri kiel sekso kaj identeco estis konstruitaj en la Romo de Aŭgusto.[44]

Populara citaĵo elHeroides antaŭas la diraĵon deMakiavelo ke "la celo justigas la rimedojn". Ovidio estis verkinta "Exitus acta probat" - la rezulto justigas la rimedojn.

Ars Amatoria

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloArs Amatoria.
Titolpaĝo de moderna eldono deArs amatoria, Frankfurto, Kempffer, 1644.

En 1 a.Kr. aperis la unuaj du libroj deArs Amatoria: ("La Arto de Amoro"): manlibro en elegia formo por viro kaj virino pri la arto de amoro. Samjare aperis la dua - forte reviziita - formo de l' "Amoroj": tiu ĉi verko en la ankoraŭ ekzistanta versio havas nur tri librojn. Baldaŭ sekvis la 3a libro de l' "Arto de Amoro" kaj laRemedia Amoris:: instruo kiel seniĝi de ne plu bezonata amant(in)o. Ĉiuj ĉi verkoj estis ekstreme sukcesaj.

Ars Amatoria estasdidaktika, elegia poemo en tri libroj kiu intencas instrui la artojn de seksallogo kaj amoro. La unua libro direktas sin al viroj kaj instruas ilin kiel sekallogi virinojn; la dua, ankaŭ al viroj, instruas kiel teni ama(n)ton. La tria direktas sin al virinoj kaj instruas seksallogajn teknikojn. La unua libro malfermiĝas per alvoko al Venuso, en kiu Ovidio establas sin mem kielpraeceptor amoris (1.17) – aminstruisto. Ovidio priskribas la lokojn kie oni povas iri por trovi ama(n)ton, kiel en teatro, triumfceremonio, kion li detale priskribas, aŭ scenejo – kaj manierojn diskonigi sin al virino, kiel seksallogi ŝin kaŝe dum bankedo. Elekti la ĝustan momenton estas grava afero, same kiel atingi la fidon de sia asociuloj.

Ovidio emfazas zorgi la korpon necese por la amanto. Mitologiaj diressoj estas parto pri la Kidnapo de la Sabininoj,Pazifao, kajAriadno. La libro 2a alvokas Apolonon kaj startas per rakonto de la historio deIkaro. Ovidio konsilas virojn eviti fari troajn donacojn al virinoj, zorgi sian aspekton, kaŝi amaferojn, afable trakti siajn amatinojn, kaj amikiĝi kun siaj sklavoj por esti en bona konkordo kun siaj amantoj. La zorgo de Venuso por generado estas priskribita same kiel la helpo de Apolono por reteni la amat(in)on; Ovidio poste digresias pri la historio de latrompo al Vulkano fare de Venuso kaj Marso. La libro finas per Ovidio petante al siaj "studentoj" disvastigon de lia famo. La libro 3a malfermiĝas per depostulo de la kapabloj de virinoj kaj la decido de Ovidio havigi armilojn al virinoj kontraŭ siaj propraj instruoj en la unua du libroj. Ovidio havigas al virinoj detalajn instruojn pri aspekto konsilante al ili eviti tro multajn ornamaĵojn. Li konsilas al virinoj legi elegian poezion, lerni partoprenon en ludoj, dormi kun homoj de diferencaj aĝoj, flirti, kaj kaŝagadi. Tra la tuta libro, Ovidio humure interrompas, kritikante sin mem pro la malfaro de ĉiu sia propra didaktika verko adresita al viroj kaj mitologie digresias per la historio deProkriso kaj Kefalo. La libro finas per lia deziro ke virinoj sekvu liajn konsilojn kaj etendu lian famon diranteNaso magister erat, "Ovidio estis nia instruisto". (Ovidio estis konata kiel "Naso" (Nazulo) por siaj samtempuloj.[45])

En la ekzilo

[redakti |redakti fonton]
Metamorphoses.

Metamorfozoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMetamorfozoj.

En 8 p.K. subite Ovidio estis ekzilita, kiel dirite: tiam preskaŭ preta estis lia ĉefverkoMetamorphoses: ("Metamorfozoj") en 15 libroj, kiuj priskribas la historion de la mondo ekde la kreo de la mondo ĝisAŭgusto Cezaro per rakontoj pri grekaj dioj kajherooj. Ĉiuj interplektiĝantaj rakontoj finiĝas jemetamorfozo: estas rakontoj pri amo, ĵaluzo, ruzo, perfido, murdo, de homoj kiuj fariĝas arboj, birdoj, bovinoj, roko, steloj, dioj ktp.Herkulo,Venuso,Eneo,Tezeo,Minoo,Ikaro ktp. Lia ĉefa verko kaj nia ĉefa fonto de grekamitologio, kvankam laŭ sufiĉe ŝerca prezentado.

LaMetamorphoses, nome la plej ambicia kaj bone konata verko de Ovidio, konsistas el 15-libra katalogo verkita en daktilajheksametroj pri transformoj en la grek-romia mitologio okazintaj en svaga mit-historia kadro. La vorto "metamorfozo" estas de greka origino kaj signifas "transformon". Tute taŭge, la roluloj en tiu ĉi verko trapasas multaj diferencajn transformojn. Ene de etendo de preskaŭ 12 000 versoj, oni mencias 250 diferencajnmitojn. Ĉiu mito okazas subĉiele kie la mortuloj estas ofte vundeblaj fare de eksteraj influoj. La poemo staras en la tradicio de mitologia kaj etiologia kataloga poezio kia tiu deHeziodo en laKatalogo de virinoj, deKalimako enAitia, deNikandro enHeteroeumena, kaj de Partenio de Nikea enMetamorfoseis.

Bilda frontopaĝo de la eldono de George Sandys de 1632 en Londono deOvid's Metamorphoses Englished.

La unua libro priskribas la formadon de la mondo, kun partoj dediĉitaj al laAĝoj de Homo, ladiluvo, la historio de la kidnapo deDafna fare de Apolono kaj deIo fare de Jupitero. La dua libro malfermiĝas perFaetono kaj pluas per priskribo de la amoj de Jupitero kunKalisto kajEŭropa. La tria libro temas pri la mitologio deTebo kun la historioj deKadmo,Akteono, kajPenteo. La kvara libro fokusas al tri amparoj: nomePiramo kajTisbe, Salmakis kajHermafrodito, kajPerseo kajAndromedo. La kvina libro fokusas al la kantoj deMuzoj, kiuj priskribas la kidnapon deProzerpino. La sesa libro estas kolekto de historioj pri la rivaleco inter dioj kaj mortuloj, dekomence ĉeArakna kaj fine ĉeFilomelo. La sepa libro fokusas alMedea, same kiel alKefalo kajProkriso. La oka libro temas pri la flugo deDedalo, la ĉasado de la Kalidona urso, kaj la kontrasto inter la piajFilemono kaj Baŭciso kaj la sorĉuloEriziktono. La naŭ libro fokusas alHeraklo kaj la incestemaBiblis. La deka libro temas pri historioj de maleblaj amoj, kiaj tiuj deOrfeo, kiu kantas priHiakinto, same kiel priPigmaliono,Mirho, kajAdoniso. La dekunua libro komparas la geedzecon dePeleo kajTetiso kun la amo de Keikso kaj Alkione. La dekdua libro ŝanĝas el mito al legenda historio priskribante la agadojn deAĥilo, labatalo de la centaŭroj, kajIfigenia. La dektria libro studas ladisputon pri la armiloj de Aĥilo, kajPolifemo. La dekkvara libro moviĝas al Italio, kaj priskribas la vojaĝon deEneo,Pomona kajVertumno, kaj deRomulo kaj Hersilia. La fina libro malfermiĝas per filozofia prelego fare dePitagoro kaj la diigo deCezaro. La fino de la poemo laŭdas alAŭgusto kaj esprimas la kredon de Ovidio ke lia poemo havigis al li senmortecon.

Analizante laMetamorphoses, la fakuloj atenigis pri la organizado fare de Ovidio de lia vasta materiala disponeblo. La manieroj laŭ kiuj la historioj estas ligitaj pere de geografio, temoj aŭ kontrastoj kreas interesajn efikojn kaj konstante devigas la leganton pritaksi la konektojn. Ovidio ankaŭ varias siajn tonojn kaj materialon el diferencaj literaturaj ĝenroj; Gian Biagio Conte nomis la poemon "speco de galerio de tiuj variaj literaturaj ĝenroj".[46] Tiukadre, Ovidio engaĝiĝis kreive kun siaj antaŭuloj, alude al la tuta spektro de la klasika poezio. La uzado fare de Ovidio de la Aleksandria eposo, aŭ de la elegia duverso, montras sian fuzion de erotika kaj psikologia stiloj kun tradicia formoj de eposo.

Koncepto elprenita el laMetamorphoses estas la ideo de la blankamensogopia fraŭdo: "pia mendacia fraude".

Ceteraj verkoj

[redakti |redakti fonton]

En sia ekzilo ŝajne li lernis la lokan lingvon; laŭdire li eĉ verkis en ĝi. Sed ĉefe li plu verkis latine.

  • Fasti: ("Kalendaro") datiĝas el tiu periodo. En la ekzilejo li ne disponis pri la bezonata biblioteko por serĉi informojn por fini ĝin. Ĝi konsistas el 6 libroj, pri la unuaj ses monatoj de la romia kalendaro. Por la nuntempo ĝi estas ofte bela fonto pri detaloj koncerne la historion,astronomion,religion.
  • Ankaŭ la lastaj "Heroinaj leteroj" (n-roj 16-21) datiĝas de tiu tempo.
  • Tristia ("Tristaĵoj"): poemleteroj ree en la konata formo de elegioj, direktitaj al amikoj en Romo: ke ili klopodu por interveni ĉe la imperiestro, ke li rajtu reiri al Romo. Foje monotone.
  • Epistulae ex Ponto ("Epistoloj el Pontuso"): pli-malpli laŭ la sama kordo... Tri libroj aperis en 12 kaj 13 p.K., la kvara nur post lia morto.
  • Ibis: - insulta poemo kontraŭ eksamiko en Romo - perdita. Imitaĵo, ŝajne, pri samspeca, samtitola poemo deKalimako de Kireno kontraŭApolonio de Rodiso.
  • Halieutica: poemo pri fiŝospecoj en laNigra Maro. Ne finpolurita.

Tristia

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTristia.
Bildo de 1484 elOvide Moralisé, eldono de Colard Mansion.

Tristia ("Tristaĵoj" aŭ "Tristeco") estas poemleteroj en la konata formo deelegiajduversoj, direktitaj al amikoj en Romo: ke ili klopodu por interveni ĉe la imperiestro, ke li rajtu reiri al Romo.Tristia konsistas el kvin libroj de elegia poezio komponita de Ovidio en la ekzilo en Tomis.

La libro 1a enhavas 11 poemojn; el kiuj la unua peco estas adresita de Ovidio al sia propra libro pri kiel li devas agi alveninta en Romo. Poemo 3a priskribas sian finan nokton en Romo, poemoj 2a kaj 10a la vojaĝon de Ovidio al Tomis, la 8a la perfidon de amiko, kaj la 5a kaj la 6a la fidelecon de siaj amikoj kaj edzino. En la fina poemo Ovidio apologiigas por la kvalito kaj tono de sia libro, sento kiu fakte videblas tra la tuta kolekto. La libro 2a konsistas el unu longa poemo en kiu Ovidio defendas sin kaj sian poezion, uzas antaŭaĵojn por justigi sian verkon, kaj petas al la imperiestro pardonon.

La libro 3a en 14 poemoj fokusas al la vivo de Ovidio en Tomis. La malferma poemo priskribas la alvenon de lia libro en Romo kiu trafas la malpermeson de la verkoj de Ovidio. Poemoj 10a, 12a, kaj 13a fokusas al la sezonoj pasigitaj en Tomis, 9a al la originoj de la loko, kaj 2a, 3a, kaj 11a al lia emocia angoro kaj nostalgio por hejmo. La fina poemo estas denove apologio por sia verko. La libro 4a havas dek poemojn adresitajn ĉefe al amikoj. Poemo 1a esprimas sian amon al poezio kaj la konsolon kiun ĝi alportas; dum la 2a priskribas la triumfon de Tiberio. Poemoj 3a–5a estas adresitaj al amikoj, 7a esprimas peton de korespondado, kaj 10a membiografion.

La fina libro deTristia kun 14 poemoj fokusantaj al sia edzino kaj amikoj. Poemoj 4a, 5a, 11a, kaj 14a estas adresitaj al sia edzino, 2a kaj 3a estas preĝoj alAŭgusto kaj alBakĥo, 4a kaj 6a estas al amikoj, 8a al malamiko. Poemo 13a petas leterojn, dum 1a kaj 12a estas apologioj al siaj legantoj por la kvalito de sia poezio.

Postmorta influo

[redakti |redakti fonton]

Ovidio estis fama en sia tempo, eĉ en ekzilo. Poste, dum 1100-1650, li estis legata tra la Okcidento kaj forte influis ĝian belarton. Li influis, inter aliaj, superDanton,Botticelli,Ŝekspiron kajMiltonon. LaRomeo kaj Julieta de Ŝekspiro, por ekzemplo, venis de la rakonto dePiramo kaj Tizba en la kvara libro deMetamorfozoj.

Ovidio imagita en laNurenberga Kroniko, 1493.

Literaturo kaj arto

[redakti |redakti fonton]
A black-and-white illustration of two figures, one bearded, sitting and building a pair of wings, another younger wearing a pair of wings.
La mito deDedalo kajIkaro havas paralelojn en la rakonta strukturo de la noveloA Portrait of the Artist as a Young Man, kaj havigas al Stephen sian duan nomon.
  • (1916) La verko deJames Joyce nomeA Portrait of the Artist as a Young Man havas citaĵon el Libro 8a deMetamorphoses kaj enkondukas la rolulonStephen Dedalus. La Ovidia referenco al "Dedalo" estis enStephen Hero, sed poste metamorfozita al "Dedalus" enA Portrait of the Artist as a Young Man kaj enUlysses.
  • (1920-aj jaroj) La titolo de la dua poezikolekto deOsip Mandelstam, nomeTristia (Berlino, 1922), referencas al la verko de Ovidio. La kolekto de Mandelstam temas pri siaj malsategaj, violentaj jaroj tuj post laOktobra Revolucio.
  • (1951)Six Metamorphoses after Ovid deBenjamin Britten, por soloahobojo, rememoras bildojn de roluloj de Ovidio elMetamorphoses.
  • (1960)Dieu est né en exil, romano de la rumana verkistoVintilă Horia pri la ekzilo de Ovidio (al la romano estis atribuita laPrix Goncourt en 1960, kvankam pro la faŝisma pasinteco de la verkisto, tiu ne akceptis la ricevon).
  • (1960-aj jaroj – 2010-aj jaroj)Bob Dylan faris ripetitan uzadon de la vortumado, bildoj kaj temoj de Ovidio.
    • (2006) Lia albumoModern Times enhavas kantojn kun prunteprenitaj versoj el la OvidiajPoems of Exile, el la traduko de Peter Green. La kantoj estas "Workingman's Blues #2", "Ain't Talkin'", "The Levee's Gonna Break", kaj "Spirit on the Water".
  • (1978) La romano de la aŭstralia aŭtoroDavid Malouf nomeAn Imaginary Life temas pri la ekzilo de Ovidio enTomis.
  • (1998) EnPandora, deAnne Rice, Pandora citas Ovidion kiel favorita poeto kaj aŭtoro de la epoko, citante lin al sia ama(n)to Marius de Romanus.
  • (2007) La teatraĵo "La lando de forgeso" de la rus-usona dramaturgo Miĥail Berman-Cikinovskij estis publikigita en rusa fare de Vagrius Plus (Moskvo). La teatraĵo estas bazita sur la nova hipotezo de la aŭtoro kiu montras la misteron de la ekzilo de Ovidio al Tomi fare de Aŭgusto.
EnInfero de Dante Ovidio aperas inter la plej elstaraj poetoj.
  • (2012)The House Of Rumour, romano de la brita aŭtoro Jake Arnott, malfermiĝas per fragmento elMetamorphoses 12.39–63, kaj la aŭtoro inspiriĝas en antaŭvido fare de Ovidio pri interreto en tiu fragmento.
  • (2013) La verko de Miĥail Berman-Cikinovskij nome "To Ovid, 2000 years later, (A Road Tale)" priskribas la vizitojn de la aŭtoro al la lokoj de la nasko kaj morto de Ovidio.
  • (2017) Kanada komponisto Marc Sabat kaj germana poeto Uljana Wolf kunlaboris por libera homofonia traduko de la unuaj 88 versoj de la verko de Ovidio nomeMetamorfozoj por krei la kantatonSeeds of skies, alibis premierita de la voĉa ensemblo Ekmeles en Novjorko la 22an de Februaro 2018.[49]

Dante dufoje mencias Ovidion en:

Rerakontoj, adaptoj, kaj tradukoj de Ovidiaj verkoj

[redakti |redakti fonton]
Orfeo kajEŭridico en brazilkarnavalaOrfeu Negro.
  • (1949)Orphée, estas filmo deJean Cocteau, kiu rerakontas la miton deOrfeo el laMetamorfozoj.
  • (1959)Orfeu Negro [eo:Nigra Orfeo] estas filmo, kiu translokas laantikvanmiton pri Orfeo kaj Eŭridico en la estantecon de lakarnavalo deRio-de-Ĵanejro.
  • (1978)Ovid's Metamorphoses (Translation in Blank Verse), de Brookes More.
  • (1978)Ovid's Metamorphoses in European Culture (Commentary), de Wilmon Brewer.
  • (1991)Die letzte Welt estas romano deChristoph Ransmayr kiu rakontas la historion de iu kiu serĉas Ovidion en ekzilo aŭdinte, ke li jam mortis. Aperas roluloj el laMetamorfozoj.
  • (1997)Polaroid Stories de Naomi Iizuka estas rerakonto deMetamorfozoj, kun friponoj kaj droguloj kiel dioj.
  • (1994)After Ovid: New Metamorphoses eldonita de Michael Hofmann kaj James Lasdun estas antologio de nuntempa poezio kiu revizias la OvidiaMetamorfozoj.
  • (1997)Tales from Ovid deTed Hughes estas moderna poezia traduko de dudek kvar partoj elMetamorfozoj.
  • (2000)Ovid Metamorphosed eldonita de Phil Terry, estas novelaro kiu rerakontas kelkajn el lafabeloj de Ovidio.
  • (2002) Adaptaĵo deMetamorfozoj de la "Metamorfozoj" de Mary Zimmerman estis surscenejigita ĉe laCircle in the Square Theatre en Brodvejo.[50]
  • (2006) Patricia Barber publikigis kantociklon, nomeMythologies pri la roluloj deMetamorfozoj.
  • (2008)Tristes Pontiques, estis traduko el Latino fare de la franca verkistino Marie Darrieussecq.
  • (2011) Teatra adaptaĵo de laMetamorfozoj fare de la reĝisoro Peter Bramley, titolitaOvid's Metamorphoses estis surscenejigita de laPants on Fire, prezentita de la Teatra Fondaĵo Carol Tambor en laFlea Theater en Novjorko kaj turneis en Unuiĝintan Reĝlandon.
  • (2012) "The Song of Phaethon", kanto de post-roka/konkreta muziko verkita kaj ludita de Ian Crause (iama estro de la bandoDisco Inferno) en grekeposa stilo, bazita sur la fabeloj deMetamorfozoj (kiel rerakontita en la verko de HughesTales from Ovid) montras paralelojn inter mitologio kaj nuntempaj aferoj.
  • (2013) La angla poeto kaj dramaturgo Clare Pollard verkis baze sur laHeroinoj sian verkonOvid's Heroines (Bloodaxe, Sangakso), nova poezia versio de laHeroides.

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Seneca,Cont. 2.2.8 and 9.5.17
  2. Trist. 1.2.77
  3. Trist. 4.10.33–4
  4. Trist. 2.93ff.;Ex P. 5.23ff.
  5. Fast. 4.383–4
  6. Trist. 4.10.21
  7. Trist. 4.10.57–8
  8. JSTOR - The Scholarly Journal Archive
  9. Brill's New Pauly: Encyclopaedia of the Ancient World s.v. Ovid
  10. Plej ĵusa informo kiu indikas la datojn de la verkoj de Ovidio povas troviĝi ĉe Knox. P. "A Poet's Life" enA Companion to Ovid eld. Peter Knox (Oxford, 2009) pp.xvii–xviii
  11. 11,011,1Trist. 4.10.53–4
  12. Hornblower, Simon. (1996)Oxford Classical Dictionary. Oxford University Press, p. 1085.
  13. A. D. F. Brown, "The unreality of Ovid’s Tomitan exile", Liverpool Classical Monthly 10.2 (1985), p. 18–22.
  14. ViduTristia. II, 131–32.
  15. Ovidio,Tristia 2.207
  16. Ovidio,Epistulae ex Ponto 2.9.72
  17. Ovidio,Epistulae ex Ponto 3.3.72
  18. Norwood, Frances, "The Riddle of Ovid's Relegatio",Classical Philology (1963) p. 158
  19. José González Vázquez (trad.), Ovidio.Tristes y Pónticas (Editorial Gredos, Madrid, 1992), p. 10 kaj Rafael Herrera Montero (trad.), Ovidio.Tristes; Cartas del Ponto (Alianza Editorial, Madrid, 2002). La fakuloj aldonas ankaŭ, ke tiu ne estis pli maldeca ol multaj publikaĵoj dePropercio,Tibulo kajHoraco, kiuj libere cirkulis en tiu tempo.
  20. La du unuaj linioj deTristia komunikas sian mizeron:Parve – nec invideo – sine me, liber, ibis in urbem; ei mihi, quod domino non licet ire tuo!
    "Libreto – kiun mi ne envias – iru al la urbo sen mi; Ve por mi, ĉar via mastro ne estas rajtigita iri kun vi!"
  21. J. C. Thibault,The Mystery of Ovid's Exile (Berkeley-L. A. 1964), pp. 20–32.
  22. Ĉirkaŭ 33 mencioj, laŭ Thibault (Mystery, pp. 27–31).
  23. A. W. J. Holleman, "Ovid's exile",Liverpool Classical Monthly 10.3 (1985), p. 48.
    H. Hofmann, "The unreality of Ovid's Tomitan exile once again",Liverpool Classical Monthly 12.2 (1987), p. 23.
  24. A. D. F. Brown, "The unreality of Ovid's Tomitan exile",Liverpool Classical Monthly 10.2 (1985), pp. 18–22.
  25. Cf. la resumo havigita de A. Alvar Ezquerra,Exilio y elegía latina entre la Antigüedad y el Renacimiento (Huelva, 1997), pp. 23–24
  26. Naturalis Historia, 32.152: "His adiciemus ab Ovidio posita animalia, quae apud neminem alium reperiuntur, sed fortassis in Ponto nascentia, ubi id volumen supremis suis temporibus inchoavit".
  27. Silvae, 1.2, 254–55: "nec tristis in ipsis Naso Tomis".
  28. Mallongaj referencoj en Jerome (Chronicon, 2033, an. Tiberii 4, an. Dom. 17: "Ovidius poeta in exilio diem obiit et iuxta oppidum Tomos sepelitur") kaj enEpitome de Caesaribus (I, 24: "Nam [Augustus] poetam Ovidium, qui et Naso, pro eo, quod tres libellos amatoriae artis conscripsit, exilio damnavit").
  29. A. D. F. Brown, "The unreality of Ovid's Tomitan exile",Liverpool Classical Monthly 10.2 (1985), pp. 20–21.
  30. J. M. Claassen, "Error and the imperial household: an angry god and the exiled Ovid's fate",Acta classica: proceedings of the Classical Association of South Africa 30 (1987), pp. 31–47.
  31. Kvankam kelkaj aŭtoroj kiel Martin (P. M. Martin, "À propos de l'exil d'Ovide... et de la succession d'Auguste",Latomus 45 (1986), pp. 609–11.) kaj Porte (D. Porte, "Un épisode satirique desFastes et l'exil d'Ovide",Latomus 43 (1984), pp. 284–306.) detektis en fragmento de laFasti (2.371–80) Ovidian sintenon kontraŭan al la deziroj de Aŭgusto pri lia sukcedo, plej multaj esploristoj interkonsentis, ke tiu verko estas la plej klara atestilo pri la subteno de la Aŭgustaj idealoj fare de Ovidio (E. Fantham,Ovid: Fasti. Book IV (Cambridge 1998), p. 42.)
  32. Smith, R. Scott. (15-a de marto 2014)Ancient Rome: An Anthology of Sources (angle). Hackett Publishing.ISBN 978-1624661167.
  33. Green, Steven J.. (1a de Januaro 2004)Ovid, Fasti 1: A Commentary (angle). Brill, p. 22.ISBN 978-9004139855.
  34. J. F. Miller and C. E. Newlands, 2014, p. 1.
  35. K. S. Myers, 2014, pp. 8-9.
  36. Rut.Namat. 1. 5-6. Ov.Tr. 3. 12 .25-26.
  37. I. Fielding, 2014, pp. 100-102.
  38. J. C. Fumo, J, 2014, pp. 118-119.
  39. C. Burrow, 2002, p. 304.
  40. (1992) “The Triumph of Love in Ovid's Amores 1, 2”,Materiali e Discussioni per l'Analisi dei Testi Classici No. 28 (28),p. 125–41.doi:10.2307/40236002. 
  41. Knox, P.Ovid's Heroides: Select Epistles (Cambridge, 1995) pp. 14ff.
  42. Knox, P. pp. 12–13
  43. Knox, P. pp. 18ff.
  44. Lindheim, Sara H.. (2003)Mail and Female: Epistolary Narrative and Desire in Ovid's Heroides. The University of Wisconsin Press.
  45. Liveley, Genevieve.. (2011)Ovid's Metamorphoses : a reader's guide. Londono: Continuum.ISBN 978-1-4411-7081-1.OCLC703573507.
  46. Conte, G. p. 352
  47. Peron, Goulven. "L'influence des Metamorphoses d'Ovide sur la visite de Perceval au chateau du Roi Pecheur",Journal of the International Arthurian Society, Vol. 4, Issue 1, 2016, pp. 113–34.
  48. Tavard, George H.Juana Ines de la Cruz and the Theology of Beauty: The First Mexican theology,University of Notre Dame Press, Notre Dame, IN, 1991, pp. 104–05
  49. Seeds of skies, alibis. Arkivita ella originalo je 2022-01-09. Alirita 2022-01-09 .
  50. TalkinBroadway.com, Review: Metamorphoses

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Ovidio de Anton von Werner.
  • Gravurita frontispico de la verko de Georgo Sandys de 1632 nome Londona redakcio de Ovidias Anglinis.
    Gravurita frontispico de la verko de Georgo Sandys de1632 nome Londona redakcio deOvidias Anglinis.
  • Ovidio de Luca Signorelli.
    Ovidio deLuca Signorelli.
  • Skitoj ĉe la Tombo de Ovidio (ĉ. 1640), de Johann Heinrich Schönfeld (1609-1684).
    Skitoj ĉe la Tombo de Ovidio (ĉ. 1640), de Johann Heinrich Schönfeld (1609-1684).
  • Imagita priskribo de Ovidio kun laŭrokrono (el gravuraĵo).
    Imagita priskribo de Ovidio kunlaŭrokrono (el gravuraĵo).

Еldonoj

[redakti |redakti fonton]
  • McKeown, J. (eld.), Ovid:Amores. Text, Prolegomena and Commentary in four volumes, Vol. I–III (Liverpool, 1987–1998) (ARCA, 20, 22, 36).
  • Ryan, M. B.; Perkins, C. A. (eld.),Ovid's Amores, Book One: A Commentary (Norman: University of Oklahoma Press, 2011) (Oklahoma Series in Classical Culture, 41).
  • Tarrant, R. J. (eld.),P. Ovidi Nasonis Metamorphoses (Oxford: OUP, 2004) (Oxford Classical Texts).
  • Anderson, W. S.,Ovid's Metamorphoses, Books 1-5 (Norman: University of Oklahoma Press, 1996).
  • Anderson, W. S.,Ovid's Metamorphoses, Books 6-10 (Norman: University of Oklahoma Press, 1972).
  • Kenney, E. J. (eld.),P. Ovidi Nasonis Amores, Medicamina Faciei Femineae, Ars Amatoria, Remedia Amoris (Oxford: OUP, 19942) (Oxford Classical Texts).
  • Ramírez de Verger, A. (eld.), Ovidius,Carmina Amatoria. Amores. Medicamina faciei femineae. Ars amatoria. Remedia amoris. (München & Leipzig: Saur, 20062) (Bibliotheca Teubneriana).
  • Dörrie, H. (eld.),Epistulae Heroidum / P. Ovidius Naso (Berlin & New York: de Gruyter, 1971) (Texte und Kommentare ; Bd. 6).
  • Fornaro, P. (eld.), Publio Ovidio Nasone,Heroides (Alessandria: Edizioni del'Orso, 1999)
  • Alton, E.H.; Wormell, D.E.W.; Courtney, E. (eld.),P. Ovidi Nasonis Fastorum libri sex (Stuttgart & Leipzig: Teubner, 19974) (Bibliotheca Teubneriana).
  • Goold, G.P., et alii (eld.), Ovid,Heroides, Amores; Art of Love, Cosmetics, Remedies for Love, Ibis, Walnut-tree, Sea Fishing, Consolation; Metamorphoses; Fasti; Tristia, Ex Ponto, Vol. I-VI, (Cambridge, Massachusetts/London: HUP, 1977-1989, revised ed.) (Loeb Classical Library)
  • Hall, J.B. (eld.),P. Ovidi Nasonis Tristia (Stuttgart & Leipzig: Teubner 1995) (Bibliotheca Teubneriana).
  • Richmond, J. A. (eld.),P. Ovidi Nasonis Ex Ponto libri quattuor (Stuttgart & Leipzig: Teubner 1990) (Bibliotheca Teubneriana).

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Brewer, Wilmon,Ovid's Metamorphoses in European Culture (Commentary), Marshall Jones Company, Francestown, NH, Revised Edition 1978
  • More, Brookes,Ovid's Metamorphoses (Translation in Blank Verse), Marshall Jones Company, Francestown, NH, Revised Edition 1978
  • Ovid Renewed:Ovidian Influences on Literature and Art from the Middle Ages to the Twentieth Century. Eld. Charles Martindale. Cambridge, 1988.
  • Richard A. Dwyer "Ovid in the Middle Ages" enDictionary of the Middle Ages, 1989, pp. 312–14
  • Federica Bessone.P. Ovidii Nasonis Heroidum Epistula XII: Medea Iasoni. Florenco: Felice Le Monnier, 1997. Pp. 324.
  • Theodor Heinze. P. Ovidius Naso.Der XII. Heroidenbrief: Medea an Jason. Mit einer Beilage: Die Fragmente der Tragödie Medea. Einleitung, Text & Kommentar. Mnemosyne Supplement 170 Leiden: Brill Publishers, 1997. Pp. xi + 288.
  • R. A. Smith.Poetic Allusion and Poetic Embrace in Ovid and Virgil. Ann Arbor; The University of Michigan Press, 1997. Pp.ix+ 226.
  • Michael Simpson,The Metamorphoses of Ovid.Amherst: University of Massachusetts Press, 2001. Pp. 498.
  • Philip Hardie (eld.),The Cambridge Companion to Ovid. Cambridge: Cambridge University Press, 2002. Pp. xvi, 408.
  • Ovid's Fasti:Historical Readings at its Bimillennium. Eldonita de Geraldine Herbert-Brown. Oxford, OUP, 2002, 327 pp.
  • Susanne Gippert,Joseph Addison's Ovid: An Adaptation of the Metamorphoses in the Augustan Age of English Literature. Die Antike und ihr Weiterleben, Band 5. Remscheid: Gardez! Verlag, 2003. Pp. 304.
  • Heather van Tress,Poetic Memory. Allusion in the Poetry of Callimachus and the Metamorphoses of Ovid. Mnemosyne, Supplementa 258. Leiden: Brill Publishers, 2004. Pp. ix, 215.
  • Ziolkowski, Theodore,Ovid and the Moderns. Ithaca: Cornell University Press, 2005. Pp. 262.
  • Desmond, Marilynn,Ovid's Art and the Wife of Bath: The Ethics of Erotic Violence. Ithaca: Cornell University Press, 2006. Pp. 232.
  • Rimell, Victoria,Ovid's Lovers: Desire, Difference, and the Poetic Imagination. Cambridge: Cambridge University Press, 2006. Pp. 235.
  • Pugh, Syrithe,Spenser and Ovid. Burlington: Ashgate, 2005. Pp. 302.
  • Montuschi, Claudia,Il tempo in Ovidio. Funzioni, meccanismi, strutture. Accademia la colombaria studi, 226. Firenze: Leo S. Olschki, 2005. Pp. 463.
  • Pasco-Pranger, Molly,Founding the Year: Ovid's Fasti and the Poetics of the Roman Calendar. Mnemosyne Suppl., 276. Leiden: Brill Publishers, 2006. Pp. 326.
  • Martin Amann,Komik in den Tristien Ovids. (Schweizerische Beiträge zur Altertumswissenschaft, 31). Basel: Schwabe Verlag, 2006. Pp. 296.
  • P. J. Davis,Ovid & Augustus: A political reading of Ovid's erotic poems. London: Duckworth, 2006. Pp. 183.
  • Lee Fratantuono,Madness Transformed: A Reading of Ovid's Metamorphoses. Lanham, Maryland: Lexington Books, 2011.
  • Peter E. Knox (eld.),Oxford Readings in Ovid. Oxford: Oxford University Press, 2006. Pp. 541.
  • Andreas N. Michalopoulos,Ovid Heroides 16 and 17. Introduction, text and commentary. (ARCA: Classical and Medieval Texts, Papers and Monographs, 47). Cambridge: Francis Cairns, 2006. Pp. x, 409.
  • R. Gibson, S. Green, S. Sharrock,The Art of Love: Bimillennial Essays on Ovid's Ars Amatoria and Remedia Amoris. Oxford: Oxford University Press, 2006. Pp. 375.
  • Johnson, Patricia J.Ovid before Exile: Art and Punishment in the Metamorphoses. (Wisconsin Studies in Classics). Madison, WI: The University of Wisconsin Press, 2008. Pp. x, 184.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloOvidangle.

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la13-a de januaro 2022 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ovidio&oldid=9289762"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp