Ouidah [elp. ŭida], alternativaj nomojHweda kaj precipe en la anglalingvaj landojWhydah [elp. ŭaɪ̯də], antaŭeAjudá) estas urbo enBenino, situanta en la suda parto de la lando, 42 km okcidente deKotonuo, ĉe la marbordo de laGvinea Golfo . Dum la kolonia periodo la urbo estis unu el la centroj por la sklavkomerco per kies haveno la sklavoj estis eksportitaj trans la oceano alnord- kajsudameriko, interalie alBrazilo. Videbla restaĵo de tio estas la fortikaĵoj kiujn la portugaloj, la angloj, la nederlandanoj kaj la francoj konstruis por defendi siajn interesojn.
Quidah estas ankaŭ la monda ĉefurbo devoduo, kiu estas oficiala religio de Benino. Ĝi tie kunekzistas pace apud aliaj lokaj religioj:islama,katolika kajprotestanta.
En januaro ĉiujare okazas la kinfestivaloQuintessence, kiu kune kun la kinfestivalo enUagaduguo (Burkina Faso), estas unu el la plej gravaj enOkcidentafriko.
Vojo de la Sklavoj: ĝi kuras de la iama sklavmerkato(Place Cha Cha) al la haveno kaj la Pordego de Ne-Reveno (france:Porte du Non Retour. Tiu itinero estis kreita kun la financa helpo de Unesko[2]. Ekzistas multaj statuoj kaj monumentoj al la sklavkomerco laŭ la itinero. La Pordego de Ne-Reveno estas monumento kiu memorigas pri la perforta ellandigo desklavoj. En tiu loko ili devis enŝipiĝi. Kelkaj sinmortigis surloke aŭ saltante en akvon aŭ manĝante sablon.
Voduo-templo depitonoj. Ĉiujare la 10-an de januaro, granda voduofestivalo estas okazigita sur la urba marbordo[3].
Fortikaĵo São João Baptista de Ajudá (origineAjudá, elHweda, ĉe la marbordo deAtlantiko de nunaBenino): malgrandafortikaĵo konstruita deportugaloj ĉe la marbordo deDahomeo, atingita de portugaloj en 1580, post kiam ĝi kreskiĝis ĉirkaŭ lasklava komercado. Tiu Fortikaĵo, konstruita surtere donita alPortugalio de la reĝo de Dahomeo, restis sub portugala kontrolo el 1721 ĝis 1961. En 1680 la portugala guberniestro dePortugala Santomeo kaj Princo estis rajtigita starigi fortikaĵon. En 1721, post esti abandonita dum kelkaj jaroj, ĝi estis rekonstruita kaj renomita São João Baptista de Ajudá.
En Ouidah situas la CPADD (Centre de Perfectionnement aux Actions post-conflictuelles de Déminage et Dépollution (Centro de lertigado cele al postmilitaj agadoj por forigi minojn kaj iajn poluciojn). Tien venas homoj el tuta Afriko por lertiĝi en tiaj agadoj. La kursoj kaj ekzercoj okazas en la franca kaj en la angla. Svisa aŭtomata kirasveturilo DIGGER estas uzata en Ouidah kaj afrikanoj povas lerni kiel uzi ĝin por eksplodigi laminojn.