Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Otto Diels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Diels
Nobel-premiito
Persona informo
Otto Diels
Naskiĝo23-an de januaro1876 (1876-01-23)
en Hamburgo,  Germanio
Morto7-an de marto1954 (1954-03-07) (78-jaraĝa)
en Kiel
TomboUlsnis Cemetery(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojgermanavd
ŜtatanecoGermanioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materHumboldt-Universitato en BerlinoRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
PatroHermann DielsRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojLudwig Diels kajPaul Diels(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupokemiisto
universitata instruistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoKemioRedakti la valoron en Wikidatavd
Doktoreca konsilistoHermann Emil Fischervd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojLeopoldina
Bavaria Akademio de la SciencoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Otto Paul Hermann DIELS [dils] (1876-1954) estis germana kemiisto, lia plej notinda laboro estis farita kunKurt Alder (1902-1958) pri metodo pordiena sintezo, pli konata kiel "Reakcio Diels-Alder", kaj ambaŭ ricevis Nobel-Premion pri Kemio, en 1950, pro tiu esploro. Ilia metodo por sintezado de ciklaj organikaj komponaĵoj montriĝis altvalora por la manufakturo de sinteza kaŭĉuko kaj plastaĵoj.

Li finis sian studon en laUniversitato de Berlino, kie li pli malfrue laboris. Diels dungiĝis en la "Universitato de Kielo" kie li kompletigis la laboron kiu donis al li la Nobel Premio, kaj tie li restis ĝis sia emeritiĝo en 1945. Diels estis edziĝinta kaj havis kvin infanojn. Diels malkovris la karbonansuboksidon[1] en 1927 kaj faris gravajn kontribuaĵojn por la kemio de lasteroloj

Biografio

[redakti |redakti fonton]

La familio de Otto Diels translokiĝis alBerlino kiam li estis nur dujara. Li faris siajn unuajn studojn en la Gimnazio Joachimsthaler, fondita en 1607, antaŭ ol vizitadi laUniversitato de Berlino en 1895, kieEmil Fischer (1852-1919) estis lia profesoro pri kemio, kaj tie li diplomiĝis en 1899, fariĝante asistanto de sia profesoro. Post du jaroj li engaĝiĝis en la "Universitato de Kielo", kie li fariĝis direktoro de la kemia departemento kaj tie li restis ĝis la fino de sia kariero. En 1925 kaj 1926 li estis elektita rektoro de la universitato. Unu el lia ĉefaj interesoj estis la kemio de la steroloj. Li malkovris ke la steroloj povus malhidrogenizi por estigi lahidrokarbonidojn C18H16. Li same esploris la strukturon kaj sintezis lakantaridinon[2].

En 1928 Diels kaj Alder malkovris ke la maleata anhidrido[3] perforte reakcias kun la "butadueno" por estigi la cis-1,2,3,6-kvarhidroftalatan anhidridon. Li oksidis lakolesterolon[4] kaj formis la acidon de Diels (iu dukarboksilata acido kun alta fandpunkto) kaj ankaŭ estis profesoro pri filologio en laUniversitato de Berlino. Liaj tre infanoj sekvis la paŝojn de la patro kiel akademiuloj: Ludivko, la plej maljuna, estis profesoro pri botaniko en laUniversitato de Berlino, kaj lia plej juna filo estis profesoro pri la slavaj lingvoj en la "Universitato de Vroclavo". Por ricevis sian diplomon pri doktoreco li defendis tezon pri lacianurata kombinaĵoj.

Lia verko "Enkonduko al Organika Kemio", lanĉita en 1907, ricevis 22 eldonojn kaj estis sinsekve publikigita ĝis 1966. En 1922 li publikigis la "Enkondukon al eksperimenta neorganika kemio". La2-a Monda Milito detruis la vivon de Diels: Liaj du filoj Hans Otto kaj Klaus estis murditaj ĉe la rusa batalfronto. En 1944, aliancitaj bombardadoj detruis kaj liajn laboratoriojn kaj lia domo, kaj en 1945 li edzino mortis. Antaŭ tiom malfeliĉa situacio, en 1945, Diels petis sian emeretiĝon el la universitato. Tamen, li restis kun sia ekipo ĝis 1948, kiam lia sukcedanto estis nomumita, kaj daŭrigis sian postenon kiel profesoro ĝis 1950. Post tio, li sano malpliboniĝis pro la artrito kaj en la7-a de marto1954 li mortis pro koratako, aĝante 78 jarojn.

Selektita verkaro

[redakti |redakti fonton]
  • Zur Kenntnis der Cyanurverbindungen,1899
  • Einführung in die organische Chemie,1907
  • Einführung in die anorganische Experimentalchemie,1922

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Name Reactions in Organic Chemistry, Alexander R. Surrey
  2. Heterocyclic Chemistry, H. Suschitzky, Otto Meth-Cohn
  3. Maleic Anhydride, B. Trivedi
  4. Robert Burns Woodward: Architect and Artist in the World of Molecules, Otto Theodor Benfey, Peter John Turnbull Morris
Portala ikonoPortalo pri Homoj
Portala ikonoPortalo pri Kemio
Ĝermo pri Biografio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priBiografio,Germanio kajkemiisto.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Ĝermo pri Germanio
Bibliotekoj
v  d  r
Premiitoj de laNobel-premio pri kemio
1901–1925
1926–1950
1951–1975
1976–2000
2001 ĝis nun
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Otto_Diels&oldid=8879499"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp