Okupiĝante pri la problemoj deAŭstrio-Hungario kun kvereletoj inter ĝiaj nacioj li kreis per sia furora verkoDie Nationalitätenfrage und die Sozialdemokratie (1907) la tezon, ke nacia revolucio estus antaŭkondiĉo por sociala kaj tiamaniere opoziciis la ideojn deVladimir Lenin. En 1907 li fondis kune kunKarl Renner la teorian gazetonDer Kampf kaj iĝis redaktoro de la viena socialdemokratia organoArbeiterzeitung.
Post la liberiĝo el rusia militkaptado (1914-1918) kaj la proklamado de respublika sistemo en sia patrujo li batalis, kiel multaj socialdemokratoj, por la aliĝo de la germanlingva parto de Aŭstrujo alGermanio. Kiel ŝtata sekretario en la ministerio pri eksteraj aferoj li eĉ subsignis kaŝprotokolon pri tia politika aliĝo kaj nuligo de ŝtata memstareco. Post la nerealigo de tiu ĉi plano li demisiis.
Ĝis 1933 li estis deputito de laparlamento kaj gvidis la frakcion socialdemokratian kiel unu el la plej bonaj retorikistoj kaj teoriistoj. Li ege influis la ellaboradon de la Programo deLinz(Linzer Programm) en 1926. Li iĝis kontraŭulo deIgnaz Seipel en la interna politika vivo de Aŭstrio.
Norbert Leser:Zwischen Reformismus und Bolschewismus. Der Austromarxismus als Theorie und Praxis, Wien 1968.
Norbert Leser/Richard Berczeller:Als Zaungäste der Politik, Wien 1977.
Joseph Buttinger:Am Beispiel Österreichs, Köln 1953.
Helene Maimann:Politik im Wartesaal. Österreichische Exilpolitik in Großbritannien, Wien 1975.
Tommaso La Rocca (eld.):Otto Bauer, „Religion als Privatsache“, Wien 2001.
Hans Egger:Die Politik der Auslandsorganisationen der österreichischen Sozialdemokratie in den Jahren 1938 bis 1946. Denkstrukturen, Strategien, Auswirkungen, Phil. Diss. Universität Wien 2004.
Michael R. Krätke, Otto Bauer (1881–1938).Die Mühen des Dritten Weges, In:Sozialistische Politik und Wirtschaft (SPW), Nr. 97 (1997), S. 55–59, Nr. 98 (1997), S. 54–59.
Ernst Hanisch:Der große Illusionist. Otto Bauer (1881-1938). Böhlau Verlag, Wien 2011,ISBN 978-3-205-78601-6.
Viktor Reimann:Zu groß für Österreich. Seipel und Bauer im Kampf um die Erste Republik. Molden Verlag, Wien u.a., 1968.