Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Otidedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Otidedoj
Koria otido
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:OtidoformajOtidiformes
Wagler, 1830
Familio:OtidedojOtididae
Rafinesque, 1815

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Laotidoj estas grandaj surgrundemaj birdoj kiuj plej ofte loĝas en seka malferma kamparo -eĉ terkulturataj- kaj stepoj en laMalnova Mondo. Ili formas la familion deOtidedoj de ordoOtidoformaj. Tiu familio konsistas je 25 specioj el kiuj 21 ekzistas en Afriko, kie tutcerte naskiĝis tiu familio. Poste ili disvastiĝis al sekajebenaĵoj en Azio, Aŭstralazio kaj Eŭropo, sed ne al Ameriko aŭ Antarkto. Oni ne konfuziĝu kun la otidoj aŭ Kaŭkenoj de la Nova Mondo, kiuj apartenas al genroChloephaga.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]

La otidoj estas ĉiomanĝantaj kaj nestas surgrunde. Ili piediras solene kaj fortike per fortaj kruroj kun grandaj fingroj kaj dume serĉas manĝaĵojn per bekofrapoj. Tamen ili estas timemaj kaj kaŭras aŭ kuras je la plej malgranda okazo de danĝero. Ili havas larĝajn flugilojn -per kiuj ili sekure forflugas fortike- kun fingraj flugilpintoj kaj allogaj bildoj dumfluge. Multaj bunte montregas plumaron dum seksa pariĝado. Otidoj estas sociaj bestoj escepte dum reproduktado, sed ne akceptas homan proksimecon.

Plej granda parto de tiuj specioj estas ĉu endanĝerigitaj ĉu malpliiĝintaj promediperdo aŭ eĉĉasado, ofte eĉ en lokoj kie ili estas protektataj.

Taksonomio

[redakti |redakti fonton]

La familioOtididae estis enkondukita (kielOtidia) fare de la francapolimatoConstantine Samuel Rafinesque en 1815.[1][2][3]Otididae kaj antaŭ tioOtidae venas el la genroOtis havigita por laGranda otido fare de la sveda natursciencistoCarl Linnaeus en la deka eldono de liaSystema Naturae en 1758,[4] ĝi venas el la greka vortoὠτίςōtis.[5][6]

Specioj

[redakti |redakti fonton]

Familio Otidedoj[7]

BildoGenroVivantaj specioj
LissotisReichenbach 1848
  • Hartlaŭba otido,Lissotis hartlaubii(Heuglin 1863)
  • Nigraventra otido,Lissotis melanogaster(Rüppell 1835)
    • L. m. notophilaOberholser 1905
    • L. m. melanogaster(Rüppell 1835)
NeotisSharpe 1893
ArdeotisLe Maout 1853
  • Araba otido,Ardeotis arabs(Linnaeus 1758)
    • A. a. lynesi(Bannerman 1930) (Maroka otido)
    • A. a. stieberi(Neumann 1907) (granda araba otido)
    • A. a. arabs(Linnaeus 1758)
    • A. a. butleri(Bannerman 1930) (Sudana otido)
  • Aŭstralia otido,Ardeotis australis(Gray 1829)
  • Hindia otido,Ardeotis nigriceps(Vigors 1831)
  • Koria otido,Ardeotis kori(Burchell 1822)
    • A. k. struthiunculus(Neumann 1907) (norda Koria otido)
    • A. k. kori(Burchell 1822) (suda Koria otido)
TetraxForster 1817
  • Tetrax paratetrax(Bocheński & Kuročkin 1987)
  • Malgranda otido,Tetrax tetrax(Linnaeus 1758) Forster 1817
OtisLinnaeus 1758
  • Otis bessarabicusKessler & Gal 1996
  • Otis hellenicaBoev, Lazaridis & Tsoukala 2014
  • Granda otido,Otis tardaLinnaeus 1758
    • O. t. tardaLinnaeus 1758 (okcidenta granda otido)
    • O. t. dybowskiiTaczanowski 1874 (orienta granda otido)
ChlamydotisLesson 1839
  • Chlamydotis affinis(Lydekker 1891a) Brodkorb 1967
  • Chlamydotis mesetariaSánchez Marco 1990
  • Makkvina otido,Chlamydotis macqueenii(Gray 1832)
  • Hubara otido,Chlamydotis undulata(Jacquin 1784)
    • C. u. fuertaventurae(Rothschild & Hartert 1894) (Kanaria hubara otido)
    • C. u. undulata(Jacquin 1784) (Nordafrika hubara otido)
HoubaropsisSharpe 1893
  • Bengala otido,Houbaropsis bengalensis(Statius Müller 1776) Sharpe 1893
    • H. b. bengalensis(Statius Müller 1776) Sharpe 1893
    • H. b. blandiniDelacour 1928
SypheotidesLesson 1839
  • Sifeotido,Sypheotides indicus(Miller 1782) Lesson 1839
LophotisReichenbach 1848
HeterotetraxSharpe 1894
  • Etiopia otido,Heterotetrax humilis(Blyth 1855)
  • Sudafrika otido,Heterotetrax vigorsii(Smith 1831)
    • H. v. namaqua(Roberts 1932)
    • H. v. vigorsii(Smith 1831)
  • Rupela otido,Heterotetrax rueppelii(Wahlberg 1856)
    • H. r. fitzsimonsi(Roberts 1937)
    • H. r. rueppelii(Wahlberg 1856)
EupodotisLesson 1839
  • Blua otido,Eupodotis caerulescens(Vieillot 1820)
  • Blankventra otido,Eupodotis senegalensis(Vieillot 1821)
    • E. s. barrowii(Gray 1829) (suda blankventra otido)
    • E. s. canicollis(Reichenow 1881) (Somalia blankventra otido)
    • E. s. erlangeri(Reichenow 1905)
    • E. s. mackenzieiWhite 1945
    • E. s. senegalensis(Vieillot 1821) (Senegala otido)
AfrotisGray 1855
  • Nigra otido,Afrotis afra(Linnaeus 1758)
  • Norda nigrotido,Afrotis afraoides(Smith 1831)
    • A. a. etoschae(Grote 1922)
    • A. a. damarensisRoberts 1926
    • A. a. afraoides(Smith 1831)

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Rafinesque, Constantine Samuel. (1815)Analyse de la nature ou, Tableau de l'univers et des corps organisés 1815 (france). Mempublikigita.
  2. Bock, Walter J.. (1994)History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History 222. American Museum of Natural History, p. 137, 252.
  3. Taxonomic lists- Aves. Alirita 30a de Decembro 2015 .
  4. Linnaeus, Carl. (1758)Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis,10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
  5. Jobling, James A.. (2010)Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London, UK: Christopher Helm, p. 286.ISBN 978-1-4081-3326-2.OCLC659731768.
  6. ὠτίς. A Greek-English Lexicon. Perseus Digital Library (1940).
  7. Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. Alirita 21a de Oktobro 2023 .
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Otidedoj&oldid=9007660"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp