Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Osnabrück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osnabrück
Blazono
Osnabrück (Germanio)
Osnabrück (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • ĉefregioncentro • universitata urboHansa urbo • urba komunumo de Germanio • urban district of Lower Saxony • ĉefurbo de distrikto en Germanio • Einheitsgemeinde
 
Ĝemelurboj
AngersHarlemoVila RealTverÇanakkaleDerbyGreifswaldHefejoGmündEvansvilleKvanmjonvd
Administrado
Federacia landoMalsupra Saksio
Distriktoeksterdistrikta urbo
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo0541(je malgrandaj partoj ankaŭ 05402,

05406 kaj 05407

Poŝtkodo49074–49090
Aŭtomobila kodoOS
Oficiala Municipokodo03404000
NUTSDE944
Subdivido23 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
KomunumestroWolfgang Griesert
Partio de komunumestroCDU
Adreso de la administrejoNatruper-Tor-Wall 2
49076 Osnabrück
Demografio
Loĝantaro165686 (stato 2023-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo52° 17′ N,8° 3′ O(mapo)52.2788888888898.0430555555556Koordinatoj:52° 17′ N,8° 3′ O(mapo)
Alto super lamarnivelo63 m
Areo119,8 km²
Oficiala retejohttps://www.osnabrueck.de/
vdr

Osnabrück (perIFA [ɔsnabɾˈyk]Pri tiu ĉi sono aŭskulti; platgermane/platsakse:Ossenbrügge [ɔsənˈbrʏgə],latineAnsibarium, en EsperantoOsnabruko) estaseksterdistrikta urbo en lagermanafederacia landoMalsupra Saksio. La urbo ampleksas areon de 119,80 kvadrataj kilometroj, fine de decembro 2023 havis 165 686 loĝantojn, kaj estas la tria plej granda urbo en Malsupra Saksio.

Osnabruko situas enGMT+1h (+2hsomera tempo de aprilo ĝis oktobro). Ĝi lokiĝas inter la montaroWiehengebirge kaj laTeŭtoburga arbaro, borde de la riveroHase. Norde, oriente kaj sude la urbo ĉirkaŭiĝas de la samnomadistrikto Osnabrück, kies administrejo troviĝas en la urbo; nur ĉe mallonga limo okcidente la urba teritorio tuŝas ladistrikton Steinfurt de la najbarafederacia landoNordrejn-Vestfalio. Cetere la areo de la urbo kaj distrikto, kvankam ili ne apartenas al la moderna federacia lando Nordrejn-Vestfalio, historie estas parto de la kultura regionoVestfalio.

En Osnabruko kaj la iom pli suda urboMonastero estis intertraktita laTraktato de Vestfalio. Osnabruko plurfoje troviĝas (kaŝe aŭ sub aliaj nomoj) en la romanoj deErich Maria Remarque.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Osnabruko estis fondita ĉirkaŭ la jaro780 de la franka imperiestroKarolo la Granda. Iam antaŭ803, la urbo iĝis Episkopejo. Ambaŭ datoj ne certas, sed klaras, ke Osnabruko estas la plej malnova episkopejo en la teritorio de la ĝermana triboSaksoj, kiuj sub imperiestroKarolo la Granda batiĝis de la Frankoj. En889 la urbo ricevis komercajn, doganajn, kaj monerfarajn privilegiojn deArnulf de Karintio. Ĝi estasunue priskribita kiel "urbo" en registro de 1147. Baldaŭ poste en 1157 ImperiestroFrederiko la 1-a permesis al la urbo privilegion konstrui fortikan urbomuron. Multaj el la turoj kiuj estis parto de la mezepoka fortikigo ankoraŭ videblas hodiaŭ. Osnabruko membriĝis en laHansa Ligo en la12-a jarcento, kaj ankaŭ en laVestfalia Federacio de Urboj.

Ankoraŭ hodiaŭ episkopejo, la urbo havas katolikan katedralon de fru-romaneca stilo. Kvankam preskaŭ neniom de la originala katedralo restis, arkeologoj malkovris ke la plej malnovaj partoj de la konstruaĵo devenas el la10-a jarcento. Tamen, plejparto de la katedralo estis konstruita en la12-a kaj13-a jarcentoj, kaj la ĥorejo estas gotika aldono. Strange, la pli nova sudokcidenta turo ampleksas la kvaroblan areon kompare kun la pli malnova turo. La plano por rekonstrui la duan turon neniam efektiviĝis, do la du turoj ŝajnas misproporciaj.

Teritoria pligrandigo dePrusio inter 1600 kaj 1795: ●blue: MargraflandoBrandenburgio en 1600 ●verde:Duklando Prusio en 1600 ●flave: Teritorioj aneksitaj ĝis 1772: 1. NovaSilezio 2.Varmio 3.Pomerio 4.Antaŭpomerio 5.Magdeburgo 6. jen Osnabrück 7.Minden 8.graflando Mark 9.Kleveruĝe:pluse aneksitaj ĝis 1795

Ĉar la civitanoj elektis sekvi laProtestantisman reformacion, konflikto kreskis kun la Katolika episkopo kiu ne estis solvita ĝis la17-a jarcento. Eble la plej grava evento de la historio de Osnabruko estis la diplomata negocado inter la jaroj1643 kaj1648, kaj la rezultantaTraktato de Vestfalio, kiu finis laTridekjaran militon. Ĉar la katolika kaj protestisma delegacioj rifuzis renkonti persone, la katolikoj rezidis enMünster dum la Protestantoj rezidis en Osnabruko. Ĉiutage mesaĝistoj devis rajdi de Osnabruko al Münster kaj inverse por liveri la plej novajn aktojn. La traktato diktis ke la urbo estu regnita alterne de katolika kaj protestisma episkopo. La protestismaj episkopoj estis nomita de la Duko deBraunschweig-Lüneburg. Tial, la lastaprinco-episkopoPrinco Frederiko (1763-1827) estis elektita en beba aĝo de 196 tagoj por ebligi al li havi la oficon plej eble longan tempon. Hodiaŭ, estas pli-malpli same multe da protestantoj kiom da katolikoj en la urbo.

Dum la sekularigo kaj la dissolvo de la Sankta Romia Imperio komence de la 19-a jarcento, la episkopadiocezo de Osnabruko dum la jaro1803 enfalis en la regnon deHanovro - tion konfirmis dum 1815 la Kongreso de Vieno. La diocezo ne estis reestabligita ĝis1858. La urbo daŭris kiel propraĵo de Hanovro, kaj tial iĝis parto dePrusio en1866.

Osnabruko tre suferis pro la bombado je la fino de laDua Mondmilito, sed ampleksaj partoj de la historiaj konstruaĵoj en la malnova urbo estis rekonstruitaj. Hodiaŭ, la urbo ne estas tute originala, tamen ĝi ankoraŭ ŝajnas kiel mezepoka urbo.

Osnabruko estis grava garnizono por laBrita Armeo. Tio ĉesis en 2006.

Partneraj urboj

[redakti |redakti fonton]

Osnabruko havas partnerajn rilatojn kun pluraj urboj. Unika kampanjo en Germanio estas la kutimo, interŝanĝi "ambasadorojn de la partneraj urboj": temas pri junaj homoj el la amikaj urboj, kiuj por unu jaro laboras en la urba administrado de reciproka alia partnera urbo, respondecas pri ĉiuj laboroj rilate al la urbopartnerecoj kaj ankaŭ krome laŭeble helpas per tradukadoj.

La partneraj urboj estas

Rilatoj al Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Kiel en preskaŭ ĉiu pli granda urbo de Germanio kun universitato, en Osnabruko ekde la publikigo de Esperanto daŭre vivis aktivaj movadanoj. Informoj pri la Esperanto-aktivecoj en la urbo tamen ankoraŭ ne sisteme kolektiĝis. Menciindas ekzemple, ke en la1980-aj jaroj en la knabina gimnazioUrsulaschule en la pleja urbocentro laboris la instruistinoUrsula Felhölter, estraranino kaj de1982 kaj1984 ankaŭ prezidantino deGermana Esperanto-Junularo, kiu regule okazigis lernejajn Esperanto-kursojn, el kiuj rezultis pluraj aktivaj kunlaborantinoj de GEJ - interalieDagmar Schütte, kiu pli poste sekvis sian instruistinon en la posteno de GEJ-prezidanto. De1992 ĝis1997Martin Haase plurajn jarojn estis profesoro priromanidaj lingvoj en la universitato de Osnabrück, kaj inter la jaroj1997 kaj2001Thomas Pusch kiel kuracisto vivis en la urbo - ankaŭ ili du estis antaŭaj prezidantoj deGEJ kaj estraranoj deGEA. En1998, kiam en Osnabrück kajMonastero per "jaro de paco" festiĝis la 350-jara jubileo de laVestfalia Paco, en la festaĵoj de ambaŭ urboj aktive partoprenis la esperantistoj de la regiono. Ne nur okazis informstandoj kaj kulturaj eventoj pri Esperanto, sed en Osnabrück ankaŭ ekestis aparta monumento, kiam pluretaĝa konstruaĵo la tutan jaron estis envolvita per plasta kovraĵo sur kiu grandlitere videblis la vorto "paco" en ĉiuj grandaj mondaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Dek jarojn poste, en2008 okazis katolika konferencego de 60 000 partoprenantoj en la urbo, en kiu same aktivis esperantistoj[1]. Ne nur pro la komuna historio de laVestfalia Paco, sed aparte pro la geografia proksimo, tradicie fortas rilatoj de la lokaj movadanoj kun la esperantistoj enMonastero. En la teritorie vastafederacia landoMalsupra Saksio, al kiu apartenas Osnabrück, la distancoj inter la Esperanto-grupoj pli grandas, tamen ankaŭ inter ili fortas kunlaboro: ekzemple en septembro2011 en la urbo okazis vaste reklamita "Esperanto-kulturtago" de la federacilanda sekcio deGermana Esperanto-Asocio.[2] Tiuj-ĉi informoj tamen en nuna stato estas nur mozaikeroj, facile ampleksigeblaj.

Famaj loĝintoj

[redakti |redakti fonton]

Inter la famaj osnabrukanoj estas la verkistoErich Maria Remarque kaj pentristoFelix Nussbaum, por kies pentraĵoj la urbo en1998 malfermis tre modernan muzeon fare de arkitektoDaniel Libeskind. ReĝoGeorgo la 1-a deBritio naskiĝis kaj kreskis en la urbo. La poeto kaj studistoJohann Ernst Hanxleden naskiĝis ĉi-tie, kaj same la prezidanto de Germanio ĝis 2012,Christian Wulff samkiel laregea muzikistoGentleman.

En Osnabrück naskiĝis ekz. la pioniro de telegrafado kaj kreanto de la nun internacie uzata morse-alfabetoFriedrich Clemens Gerke, la juristoGeorg Thieler, la klasikaj filologojBernhard Rudolf Abeken kajWilhelm Ludwig Abeken kaj la sociologia publicistoJustus Möser.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Osnabrück per individua motora trafiko konektiĝas al lagermanaj aŭtovojoj, kaj, ankaŭ per la malpli vasta federacia vojo, kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • la moderna urba teatro
    la moderna urba teatro
  • la mezepoka pordego Heger Tor
    la mezepoka pordegoHeger Tor
  • la historia merkata placo
    la historia merkata placo

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. notoEsperanto auf dem Katholikentag in Osnabrück, 21.-25. Mai 2008 ne plu atingebla, kaj bedaŭrinde ne savita per web.archive.orggermane
  2. notoEsperanto-Kulturtag 2011, 17.09.2011[rompita ligilo] ne plu atingebla, kaj bedaŭrinde ankaŭ ne sukcese savita per web.archive.orggermane

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Distriktoj kajeksterdistriktaj urboj en lafederacia landoMalsupra Saksio deGermanio
RegionoFlago de Malsupra Saksio
Distriktoj
Ekster-distriktaj urboj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Osnabrück&oldid=9138543"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp