|
| ĥemia elemento |
|---|
| platena grupo |
|---|
| Ĝeneralaj informoj |
|---|
| Nomo (latine),simbolo,numero | osmio (osmium), Os, 76 |
| CAS-numero | 7440-04-2 |
| Loko enperioda tabelo | 8-agrupo,6-aperiodo,blokod |
| Karakteriza grupo | Transiraj metaloj |
| abundeco en terkrusto | 0,0000001 % |
| Nombro de naturaj izotopoj | 7 |
| Aspekto | metala blugriza solido |
 |
|---|
| Atomaj ecoj |
|---|
| Relativa atompezo | 190.23amu |
| Atomradiuso | 130pm |
| Kovalenta radiuso | 144pm |
| Radiuso de van der Waals | 200pm |
| Elektrona konfiguracio | Xe 4f14 5d6 6s2 |
| Elektronoj en ĉiuenergia ŝelo | 2; 8; 18; 32; 14; 2 |
| Oksidiĝa nombro | −2, −1, +1, +2, +3, +4, +6, +8 |
| Fizikaj ecoj |
|---|
| Materia stato | solida |
| Kristala strukturo | heksagona |
| Denseco | 22,59 g/cm3 |
| Malmoleco | 7,0 (Mohs-skalo) |
| Magneta konduto | paramagneta |
| Degelpunkto | 3033°C (3306,15K) |
| Bolpunkto | 5012°C (5285,15K) |
| Molvolumeno | 8,42 · 10−6m3/mol |
| Specifa varmokapacito | 130 J/(kg · K) |
| Elektra konduktivo | 12,3 · 106 S/m |
| Elektra rezistivo | 81,2 · 10−9Ω · m |
| Termika konduktivo | 87,6W/(m · K) |
| Diversaj |
|---|
| Elektronegativeco | 2.2 (Pauling-skalo) |
| Joniga energio | 840 kJ/mol |
| Izotopoj |
|---|
|
| Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj deSI kajSVP. |
|---|
Osmio (elantikve-greke ὀσμή,osme, 'odoro') estaskemia elemento kun lasimboloOs kajatomnumero 76. Ĝi estas malmola, fragila, bluetblankatransirmetalo en laplatena grupo kiu troviĝas kielspurelemento (vidu ankaŭAbundeco de elementoj en la terkrusto) en alojoj, plejparte enplatenaj ercoj. Osmio estas la plej densa nature okazanta elemento. Kiam eksperimente mezurite uzante Rentgenfotan kristalografion, ĝi havas densecon de 22.59 g/cm3. Fabrikistoj uzas ĝiajnalojojn kun plateno,iridio kaj aliaj metaloj de la platena grupo por faripintkovradon defontoplumo,elektrajn kontaktojn, kaj en aliaj aplikoj kiuj postulas ekstreman fortikecon kajmalmolecon.
Pulvoro de osmio estas facile obtenebla, sed prooksigeno de aero, ĝi transformiĝas en vaporiĝeman kaj odoreman tetroksidon OsO4, kiu estastoksa.
Osmio havas blu-grizan nuancon kaj estas la plej densastabila elemento; ĝi estas proksimume duoble pli densa olplumbo kaj mallarĝe pli densa oliridio.[1] Kalkuloj de denseco el la datenoj dedifrakto de X-radioj povas produkti la plej fidindajn datenojn por tiuj elementoj, donante valoron de 22.587 ± 0.009 g/cm3 por osmio, iomete pli densa ol la 22.562 ± 0.009 g/cm3 de iridio; ambaŭ metaloj estas preskaŭ 23 fojojn pli densaj kiel akvo, kaj1 1⁄6 fojojn pli densaj kieloro.[2]