Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Oskar-premio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je21 sep. 2025.
Oskar-premio
premiaro
 
Partoj
Akademia Premio por la Plej Bona Filmo
Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro
Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro
Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino
Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro
Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino
Akademia Premio por la Plej Bona Longa Movbilda Filmo
Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo
Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro
Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro
Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio
Akademia Premio por la Plej Bona Originala Kanto
Akademia Premio por la Plej Bona Kostumfasonado
Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro (de Komedio)
Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro
Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko en Drama Filmo
Akademia Premio por la Plej Bona Longa Dokumenta Filmo
Academy Award for Achievement in Casting(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
OrganizantoAkademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj
SidejoHolivudo
LandoUsono
Fondita en1929
EnTTTOficiala retejovd
vdr
Aktoro Frazer Brown kun Oskar-statuo enmane

LaPremioj de la Akademio de la Kinematografiaj Artoj kaj Sciencoj (angle Academy Award), populare konata kiel laOskar-Premioj, estas la aro da premioj kiujn la usonaAkademio de la Kinematografiaj Artoj kaj Sciencoj atribuas al la plej bonajfilmoj, kaj al la plej bona laboro farita de profesiuloj laborantaj en la kinarto: oni atribuas Oskaron al la plej bonajaktoroj,reĝisoroj,kameraistoj, muzikistoj, ktp. Ankaŭ ekzistas premio por unu filmo parolata en neangla lingvo, por dokumentaloj kaj por desegnitaj filmoj. La premioj estis unue donitaj en1929. Oskar-premioj estas voĉdona kariero trofeo por plej bona filmo en ajna kategorio.

La premio estas ora statueto, kiu reprezentas nudan viron subtenantan glavon kiu staras sur volvaĵo de filmo kun kvin radioaparatoj. Ĉiu radioaparato simbolas unu el la kvin originalaj branĉoj de la Akademio: aktoroj, skriptistoj, direktoroj, produktantoj kaj teknikistoj. La statueto estis kreita en1928 de la direktoro de la kompanioMetro Goldwyn Mayer,Cedric Gibbons, kiu desegnis skizon. De1931 oni konus ĝin popole per la nomo de Oskaro, supozeble de kiam, laŭ oni anekdote rakontas, bibliotekistoMargaret Herrick komentis ĉe ĝia vido ke ĝi similis al ŝia onklo Oskaro.

La premioj estas donataj ĉiujare al la filmoj kies premiero okazis dum la lasta jaro. La ceremonio okazas ĉiujare en februaro aŭ marto, enLosanĝeleso,Kalifornio.

Ekzistas ankaŭ honora premio, kiu estas ĝenerale atribuita ĉiujare al unu homo disvolvinta longan karieron en la kinarto.

Komencoj

[redakti |redakti fonton]

La unua ceremonio de transdono de la premioj de la Akademio okazis la16-an de majo de1929 en la hoteloHollywood Roosevelt. Al la konkurso kandidatis origine la filmoj premiere prezentitaj en Losanĝeleso de la1-an de aŭgusto ĝis la31-an de julio de la antaŭa jaro al la ceremonio de transdono de la premioj. Por la premioj de1933 oni akordigis daŭrigi la limtempon de premiero ĝis la 31-a de decembro de1932, dato kiu daŭris de tiam, tiel ke de1934 konkursas la filmoj premiere prezentitaj inter la1-an de januaro ĝis la31-an de decembro.

Aljuĝado

[redakti |redakti fonton]

Kategorioj

[redakti |redakti fonton]
  • Reĝisorado
    • Plej bona filmo
    • Plej bona reĝisorado
    • Adaptita scenaro
    • Originala scenaro
  • Aktorado
    • Ĉefaktoro (vira)
    • Ĉefaktoro (virina)
    • Kromaktoro (vira)
    • Kromaktoro (virina)
  • Realigado
    • Dezajno (sceneja dezajno; kamerao; kostumoj; kinoredaktado; specialaj efektoj
    • Muziko (sono; muziko de filmdramo aŭ -komedio; muziko de muzikalo; originala kanto)
  • Filmtipoj
    • dokumentalo (dokumenta filmo): mallonga; longa
    • fremdlingva filmo (= ne-anglalingva filmo)
    • mallonga filmo: desegnita; aktorita
  • Speciala premio (porvivoverko aŭ eksterordinaraj atingoj por kino-tekniko aŭ -merito)

Kandidatdistingo

[redakti |redakti fonton]

Pro la alta reputacio de la premio estas jam granda honoro, kiam laĵurio nomumas filmon aŭ personon kiel kandidaton en la koncerna kategorio. Do, en listoj de premioj por filmo aŭ reĝisoro ofte troviĝas"nomumita""kandidato" kiel eksterordinara distingo.

Filmoj ricevintaj plej multajn premiojn

[redakti |redakti fonton]

La filmoIt Happened One Night estis la unua, kiu gajnis ĉiujn kvin ĉefajnAkademiajn Premiojn (plej bona filmo, reĝisoro, aktoro, aktorino, kaj scenaro).Gone with the Wind ricevis ok Oskar-premiojn kaj du specialajn premiojn. Tiu atingo ne estis egalita ĝisOne Flew Over the Cuckoo's Nest en1975 kajThe Silence of the Lambs en1991.

La plej granda nombro da premioj ricevitaj de unu sola filmo estas 11. Tiun ĉi rekordon havas 3 filmoj:

10 premiojn ricevis du filmoj:

La 22-an de januaro 2026, lafilmoSinners starigis rekordon por laAkademia Premio ricevante 16 nomumojn (neniu filmo antaŭe ricevis pli ol 14 nomumojn).[1]

Plej premiitaj reĝisoroj

[redakti |redakti fonton]

Reĝisoro plej nomumita en sia kategorio

[redakti |redakti fonton]

Reĝisoro plej premiita

[redakti |redakti fonton]

Plej premiitaj aktoroj

[redakti |redakti fonton]

Viraj aktoroj kun plej da kandidatecoj

[redakti |redakti fonton]

Aktorinoj kun plej da kandidatecoj

[redakti |redakti fonton]

Vira aktoro plej premiita

[redakti |redakti fonton]
  • 3 premioj:Jack Nicholson (2 premioj kiel Plej bona Aktoro kaj 1 premio kiel Plej bona Malĉefa Aktoro)
  • 3 premioj:Walter Brennan (3 premioj kiel Plej bona Malĉefa Aktoro)
  • 3 premioj:Paul Newman (plej bona aktoro, humana premio Jean Hersholt kaj Oskaro honora)

Aktorino plej premiita

[redakti |redakti fonton]

Aktoroj kiuj malakceptis la premion

[redakti |redakti fonton]

Kritikoj

[redakti |redakti fonton]

Ĉiuj premioj ricevas kritikojn pro la malsamaj gustoj de la homo. Kiel estas logike, ne ĉiuj konsentas pri la gajnantoj de ĉiu jaro en ĉiuj kategorioj. Sed, estante la kinaj premioj plej elstaraj kaj gravaj en la usona medio, en la lastaj jaroj ili estis la celo de konsiderinda nombro da kritikoj.

Unu el la ĉefaj kritikoj estis ke multaj filmoj gajnantaj la premion al la plej bona filmo ne sukcesis elteni la paŝon de la tempo. Ekzemplo ofte citita estas la filmo deCecil B. DeMilleLa plej granda spektaklo de la mondo (1952), unu el tiuj filmoj kiuj eĉ se gajninte la plej gravan premion, ne havas nun sufiĉe da historia graveco.

Plej grave, pluraj el la filmoj konsideritaj kiel ĉefverkoj de la kino fare de la kritikistoj, nur atingis esti nomumitaj kaj ne sukcesis gajni la premio. La ekzemplo plej ofte citata estas la filmo de1941Citizen Kane, reĝisorita deOrson Welles, kiu, malgraŭ havi 8 kandidatecojn, nur gajnis la premion en la kategorio de plej bona originala skripto, kaj kiu estas konsiderita, kaj de la kritiko kaj de la ŝatantoj al la kino, kiel unu el la ĉefverkoj de la sepa arto. Ĉi tiu filmo, kune kunLa bapto-patro, estas unu el la filmoj de la listo de la 100 plej bonaj filmoj laŭ laAFI.

Ankaŭ kritikindas ke la filmoj kiuj gajnas en la kategorio de plej bona filmo, kun malmultaj esceptoj, estasdramoj,romantikaj komedioj,muzikaloj,epopeaj filmoj aŭ filmoj kiuj traktas sociajn temojn aŭ politikistoj. Do, oni preterlasas genrojn kiel lasciencfikcio, laVakera filmo, aŭ la filmoj deteruro kaj lakomedio. Ekzemple, en la tuta historio de la akademio, nur filmo de fantazio gajnis la premion al la plej bona filmo,La Sinjoro de la Ringoj: la reveno de la Reĝo, kaj tre malmultaj vakeraj filmoj gajnis la premion. Eĉ seJohn Ford, majstro de tiu ĝenro, gajnis kvar premiojn, la filmoj mem ne estis premiitaj.

Koncerne al la aktoroj kaj aktorinoj, oni kritikas ke por ke ili estu konsideritaj de la Akademio ili devas elstari en dramaj paperoj eĉ se ili estis elstarintaj antaŭe en roloj de komedio. Nur kvin aktoroj gajnis la premion al la plej bona aktoro interpretante rolojn de komedio.

En la lastaj jaroj, la valideco de la Premioj de la Akademio estis pridubita. Multaj el la reĝisoroj konsideritaj kiel genioj de laSepa arto (Ingmar Bergman,David Lynch,Federico Fellini,Alfred Hitchcock,Howard Hawks,Akira Kurosawa,Ridley Scott,Stanley Kubrick,Charlie Chaplin,Quentin Tarantino,Orson Welles...) neniam gajnis la premion al la plej bona reĝisoro. Same okazis en konsiderindaj okazoj al aktoroj kaj aktorinoj famaj kaj prestiĝaj:Richard Burton,Liam Neeson,Harrison Ford,Deborah Kerr,Barbara Stanwyck,Lauren Bacall,Cary Grant,Judy Garland,Greta Garbo,Eleanor Parker, inter aliaj, kiu ne gajnis la premion malgraŭ meriti ĝin en diversaj momentoj, aŭ estis ignoritaj ĉe la momento de la kandidatiĝoj.

Ankaŭ oni ilin kvalifikis kiel rasistoj. Ĝis la jaro2001, nur ses aktoroj de nigra raso estis gajnintaj la Oskaron: En 1939Hattie McDaniel, kiel subtena aktorino enGone with the wind (Kion la vento portis);Sidney Poitier, plej bona aktoro ĉefrolulo porLilies of the field en 1963;Louis Gossett, Jr. subtena aktoroAn Officer and A Gentleman en 1982;Denzel Washington subtena aktoro proTempoj de Gloro en 1989;Whoopi Goldberg kiel subtena aktorino enGhost en 1990; kajCuba Gooding Jr., subtena aktoro porJerry Maguire, en1996. Fine, en2001 oni premiis la nigran aktoronDenzel Washington por la filmoTraining Day) kaj la aktorinonHalle Berry porMonster's Ball. De tiam, estis primiitaj pluraj pluaj nigraj aktoroj kaj aktorinoj kielJamie Foxx, plej bona aktoro porRay en2005), aŭForest Whitaker plej bona aktoro porThe Last King of Scotland (La lasta reĝo de Skotlando),Jennifer Hudson kiel plej bona subtena aktorino porDreamgirls en2006 kajMo'nique porPrecious, en2009.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. . ‘Sinners’ Gets Most Oscar Nominations Ever (en-US) (2026-01-22). Alirita 2026-01-22 .
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Oskar-premio&oldid=9300884"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp