Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Osetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osetoj
etno
Iranaj popoloj
Suma populacio
670 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
oseta lingvorusa lingvo
Religio
kristanismoislamoortodoksismo
vdr
Osetino en tradiciaj vestoj. Komenco de la 20a jc.

Osetoj estasetno, loĝanta enRusio,Kartvelio,Turkio kaj parte agnoskita ŝtateca teritorioSud-Osetio.

Totala kvanto — ĉirkaŭ 600 mil. EnRusio — 475 mil (2002), inter ili enNord-Osetio 409 mil.

Osetoj havas propran aŭtonomion en Rusia Federacio — vd.Nord-Osetio (ĉefurboVladikavkaz).

Osetoj estas konsiderataj prafiloj de la fama antikva popoloscitoj, nomadoj, kiuj postlasis siajn spurojn en grandega tereno deDanubo ĝis orientaKazaĥujo. Scita gento dealanoj kreis en ĉemontaraplataĵo deNorda Kaŭkazio fortan ŝtaton, kiun mencias multaj tiamaj aŭtoroj. Veno de lamongolaj trupoj al tiu ĉi lando kaj postaj invadoj de Timur kaŭzis ruiniĝon deAlanio, la restinta loĝantaro kaŝis sin en la montaro de la centraKaŭkazio, miksiĝinte kun la indiĝenoj. Laŭ la plej populara teorio tiel, per miksiĝo de lokaj montaraj gentoj kaj alana superstrato aperis etno de osetoj. Tiel oni klarigas la strangan fakton, ke meze de Kaŭkazio ekzistas popolo, parolanta en la lingvo de la orienta irana lingvogrupo.

En1784 Osetio libervole eniris la Rusan Imperion. Pli frue grupo de estimataj inter la popolo deputitoj venis alPeterburgo por peti de carinoJekaterina la Granda defendon de la multaj malamikoj de la montara landeto, kiu okupis tiam ne pli ol duonon de la moderna teritorio. Aliĝo al Rusio malgraŭ multaj malfacilaj sekvoj havis ĝenerale pozitivan efikon. Osetoj, ne plu sub premo dekabardaj feŭduloj povis fondi vilaĝojn en la tereno konata nun kielOseta Dekliva Plataĵo. Kun daŭro de la tempo la tuta montara loĝantaro fakte translokiĝis al la plataĵo, kie klimataj kondiĉoj kaj fekundeco de la grundo estis multe pli favoraj. Nur dum la 19-a jc la oseta etno kreskis dekoble, de ĉirkaŭ 30 mil komence de la jarcento ĝis ĉirkaŭ 300 mil sojle de la 20-a.

Religio

[redakti |redakti fonton]

Laŭ rezultoj de opinisondo, kiun publikigis T. T. Kambolov[1], 24% de osetoj sentas sinortodoksuloj, 8,5% —islamanoj, 59,7% praktikas tradician osetan religion (kun spuroj de iama kristaneco). Ankoraŭ 4,8% praktikas la lokan religion samtempe kun unu el la mondaj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eminentaj osetoj

[redakti |redakti fonton]
  • Vaso Abajev: lingvisto, akademiano, fakulo pri iranaj lingvoj, esplorinto de la osetaeposo.
  • Tajmuraz Bolojev: elstara komercisto, dum longaj jaroj estis ĉefo de kompanio “Baltika”, la plej granda bierproduktanto en eks-Sovetio.
  • Veronika Dudarova: dirigento, menciata enGuinness-libro kiel virino-dirigento, plej longe aktiva en kulturo. Naskiĝinta en1916, ŝi dum pli ol 50 laboris kiel dirigento, ankaŭ en la plej elstaraj orkestroj deMoskvo.
  • Valerij Gazzajev: eminenta piedpilka trejnisto. Sub lia gvido la nord-osetia teamo “Spartak-Alanija” iĝis ruslanda ĉampiono en1995. Nun li laboras en moskva klubo “CSKA”, en2003 li trejnis la landan teamon de Rusio.
  • Magomet Isajev: lingvisto, esplorinto de la digora dialekto de laoseta lingvo, fakulo pri iranaj lingvoj. En Esperantio li estas konata kiel interlingvisto, scienca gvidanto de kelkaj disertaĵoj priEsperanto, kunaŭtoro de kelkaj lernolibroj de Esperanto.
  • Ĥaĝi Mamsurov (Aleksander Ksanti): sovetia sekurecservisto kaj militisto. Li estas aparte fama pro la partopreno en la Civila Milito en Hispanio (1936-1939). Li estas menciata en verkoj de la usona verkistoErnest Hemingway.
  • Isa Plijev: sovetia generalo, elstaris dum laDua mondmilito, i. a. enMongolio, kie li iĝis “Heroo de la Mongola Popola Respubliko”. Li estas tamen foje negative menciata lige kun la sangaj eventoj enNovoĉerkask (severe premita laborista ribelo, junio1962) kaj laKariba krizo (preskaŭ komenciĝinta nuklea milito, oktobro1962).

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Kelkaj novaĵserviloj pri Osetio kaj osetoj:

Pri la oseta kulturo kaj historio:

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Камболов Т.Т. Языковая ситуация и языковая политика в Северной Осетии: история, современность, перспективы: Монография — Владикавказ: Издательство СОГУ, 2007. Ĉapitro 4
Portala ikonoPortalo pri Kaŭkazio
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Osetoj&oldid=8839373"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp