Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Oseta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elOseta)
Oseta lingvo
ирон æвзаг [iRON avĴAG]
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
orienta irana lingvaro • skita lingvaro
Parolata enRusio,Kartvelio,Sud-Osetio[1],Turkio
Parolantoj599 250
Denaskaj parolantoj600 000
Fremdlingvo / dua lingvo porĉ. 10 000
SkriboCirila alfabeto kun kelkajaldonoj
Lingvistikaklasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Irana lingvaro
Orient-irana lingvaro
Nord-orient-irana lingvaro
Oseta

Oficiala statuso
Oficiala lingvo enNord-Osetio,Sud-Osetio
Lingva statuso2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2oss
  Glottologosse1245
Angla nomoOssetian
Franca nomoossète
Vikipedio
vdr

La oseta lingvo (osete ирон æвзаг [iRON avĴAG]) estas parolata ĉefe enNord-Osetio (jure rusa lando)[2] kajSud-Osetio[3] (kie ĝi estas rekonitaoficiala lingvo), signifaj diasporoj ekzistas ankaŭ enMoskvo,Peterburgo,Toronto kaj kelkaj aliaj grandaj urboj de la mondo. Entute estas ĉirkaŭ 500 mil parolantoj[2] (laŭ aliaj pritaksoj, estas eble ne pli ol 400 mil fluparolantoj).

La lingvo apartenas al la irana grupo de lahindoeŭropaj lingvoj (orient-irana grupo, al kiu apartenas ankaŭ lapaŝtua (aŭpuŝtua) enAfganio, lajagnoba enTaĝikio kaj kelkaj aliaj). Multaj iranistoj uzis la osetan lingvon por deĉifri nomojn de eminentajscitoj, kiuj restis en antikvaj priskriboj de la regiono. Ekzistas firmaj etimologiaj kaj historiaj pruvoj de iamaj kontaktoj de osetlingvanoj kun slavaj, finno-ugraj kajtjurkaj gentoj. Multo venis al la lingvo jam de la kaŭkazia ĉirkaŭaĵo.

Gramatiko

[redakti |redakti fonton]

La osetaj sonsistemo, vortprovizo kaj eĉgramatiko estis grave influitaj de la ibero-kaŭkaziaj kaj tjurkaj lingvoj. Tiel en la lingvo aperis 9kazoj (malgraŭ la ĝenerala tendenco de iranaj lingvoj simpligideklinacion), vortojкъух (proksimume "kuĥ") kajкъах ("kaĥ") porbrako kajgambo paralele kun la hindoeŭropajарм ([arm]mano) kajфæд ([fad]piedo). En la sonsistemo aperis specife kaŭkaziaj glotaj okluzivajkonsonantoj, formante triopojn "voĉa-senvoĉa-glota": d - t - t', b - p - p', d - t - t', dz - c - c' ktp. Same stranga por hindoeŭropa lingvo estasuvula sono [q], renkontebla interalie en laarabaqalbī ("mia koro") kajQaddafi, en pluraj tjurkaj lingvoj (ne en laturka mem) kaj en laajmara.

La kovrilo de la plej fama poemaro de K'osta ĤETAGUROV: "Oseta Liro". Literoj de la unua alfabeto fare de ŜOGREN (Sjögren)

En la literatura varianto de la oseta lingvo estas 35 fonemoj: 7vokaloj, 2duonvokaloj kaj 26konsonantoj.

La akcento estas dinamika; ĝi estas ĉiam sur la unua silabo, krom en la kazoj kiam en ĝi estas "malforta" vokalo (æ aŭ ы) — tiukaze la akcento estas sur la dua silabo. Vortoj formassintagmojn en la oseta, kaj akcenton havas ĉiu sintagmo, ne ĉiu vorto. La digora dialekto (vidu "Dialektoj") havas pli komplikan akcentadon.

La oseta havas restojn de la gramatikaĵoj por marki difinitecon: en la digora dialekto restis difinita artikoloi ("la"), dum en la irona dialekto akcento povas veni al la unua silabo kun malforta vokalo (kvazaŭ antaŭ ĝi estus ankoraŭ unu malforta silabo, kiu estis la artikolo iam), se temas pri difinita objekto, pri kiu la parolantoj scias.

La oseta havas riĉan kaj vivan vortforman sistemon, kreante novajn vortojn ĉefe per kunmeto de radikoj kaj aldono de sufiksoj (multe pli malofte prefiksoj). Malgraŭ abundo de rusaj pruntoj, la oseta estas relative purisma lingvo, kompare al la aliaj minoritataj lingvoj de Rusio, kun sufiĉe multaj neologismoj trafe kreitaj per propraj morfemoj.

Sistemo de skribo

[redakti |redakti fonton]

Ĉi tiuj tabeloj montras la osetan alfabeton, unue la modernan cirilan kaj due la malnovan latinan:

Moderna cirila alfabeto
LeteroАӔБВГ(Гу)Гъ(Гъу)ДДжДзЕЗИЙК(Ку)Къ(Къу)Л
aӕбвг(гу)гъ(гъу)ддждзезийк(ку)къ(къу)л
IFAaəbvɡɡʷʁʁʷdd͡ʒd͡zez~ʒijkkʷʼl
LeteroМНОППъРСТТъУФХ(Ху)Хъ(Хъу)ЦЦъЧЧъЫ
мноппърсттъуфх(ху)хъ(хъу)ццъччъы
IFAmnoprs~ʃtu,wfχχʷqt͡st͡sʼt͡ʃt͡ʃʼɨ
Latina alfabeto (uzita de 1923 ĝis 1937)
LeteroAÆBCChČČhDDzEFGGuHHuIJKKu
aæbcchččhddzefgguhhuijkku
IFAaəbtstsʼt͡ʃt͡ʃʼdd͡zd͡ʒefɡɡʷʁʁʷijk
LetterKhKhuLMNOPPhQQuRSTThUVXXuYZ
khkhulmnopphqqurstthuvxxuyz
IFAkʷʼlmnopqrs~ʃtu,wvχχʷɨz~ʒ

Dialektoj

[redakti |redakti fonton]

Estas nur du dialektoj en la oseta: la digora, en kiu parolas proksimume unu sesono de la tuta popolo, kaj la irona. Digoroj kaj ironoj iom malfacile komprenas unu la alian, sed post iom da praktiko problemoj malaperas.

Digoroj ofte komprenas kaj ĝis iu grado parolas la ironan, sed ne male.

La unua numero de osetlingva ĵurnalo «Rastdzinad»,14-a de marto1923

Sociolingvistoj konstatas, ke plej ofte parolantoj de la diversaj dialektoj elektas la rusan por kompreni unu la alian.

La irona dialekto

[redakti |redakti fonton]

La irona havas tri subdialektojn: la norda (plejmulto de parolantoj), la kudara (plejmulto el loĝantoj de Sud-Osetio, ankaŭ ne-osetoj) kaj laksanaĉisana (disvastiĝinta ĉe bordoj de riveroKsani, sed cedanta nun al la kudara).

La digora dialekto

[redakti |redakti fonton]

En la unuaj jaroj de la sovetia potenco la digora estis konsiderata aparta lingvo. En ĝi estis publikigitaj lernolibroj,literaturaj verkoj ktp., sed en la 1930-aj jaroj la digora literatura tradicio estis nomita "kontraŭrevolucia" kaj ekde tiam neniam vidis novan disfloron. Lastatempe la laboro en tiu direkto reaktiviĝis: eldonatas la semajngazetoDigora kaj la literatura revuoIraf en la digora, aperis la ŝtate subtenata Digora Teatro. La Konstitucio de Nord-Osetio agnoskas la osetan lingvon "en ambaŭ ĝiaj formoj — la irona kaj la digora", kio iĝis fakte nova jura agnosko de la digora post multaj jaroj de neglekto.

Kutime digoroj estastrilingvaj — ili bone parolas sian dialekton, larusan kaj la literaturan osetan.

Parto de paĝo kun oseta teksto en latinida alfabeto. El libro pri folkloro eldonita en1935

La literatura formo de la oseta

[redakti |redakti fonton]

La literatura oseta lingvo (lingvo deradio,televido, instruado ktp.) formiĝis surbaze de la irona dialekto (kun kelkaj leksikaj pruntoj el la digora).

Oseta teksto en kartvelida alfabeto. Antaŭparolo de libro pri folkloro eldonita en Stalinir (nunCĥinval), eldonjaro1940

Ĝis nun restas nesolvita la problemo pri prononc-reguloj de la literatura oseta lingvo: antaŭe agnoskitaj reguloj baziĝas sur fakte malpopulariĝinta prononc-normo, kiu tamen plu estas uzata kaj instruata en Sud-Osetio. En Nord-Osetio oni prononcas la literaturan lingvon fakte laŭ la plej disvastiĝinta (plej uzata) maniero. Temas pri regulaj diferencoj kiel en la vortoцæдис ("unio"), kiu estas prononcata:

  • [caDIS] laŭ la malnova literatura normo (plu instruata en Sud-Osetio kiel normo) kaj en kelkaj vilaĝoj laŭ la loka prononcado;
  • [saDIŜ] laŭ la nova literatura normo de la Nordo (kaj ankaŭ laŭ la uzata en plejmulto de lokoj prononco);
  • [ŝaDIS] laŭ la plej populara prononco de Sud-Osetio (ankaŭ prononco deCĥinvalo, la ĉefurbo).

Kvankam en la literatura lingvo aperas du tagĵurnaloj («Rastdzinad» en la nordo kaj «Ĥurzarin» en la sudo), kvankam oni eldonas librojn kaj instruas la lingvon en mezlernejoj, sociologiaj sondoj montras altan nivelon deanalfabeteco inter la parolantoj de la oseta (ne pli ol 20% de osetparolantoj kapablas skribi la lingvon laŭ la reguloj). Tion influis vastiĝo de uzo de la rusa lingvo, interalie en edukado. Nun okazas preparado por refondo de dulingva instruado, kun agnosko de la fakto, ke en Vladikavkaz por multaj junaj osetoj la unua kaj pli bone parolata lingvo jam estas la rusa. Jam kelkaj eksperimentaj klasoj studas laŭ la nova programo, kun pli profunda lernado de la oseta kaj studado de apartaj studobjektoj en la oseta.

Literaturo - Beletro

[redakti |redakti fonton]

La fondinto de la oseta literatura tradicio estas konsiderata talenta poetoK'osta Ĥetagurov (Xetægkaty, elp. ĥetagkati). Inter verkoj de K'osta estas multaj popolajfabloj kajlegendoj, kiujn li rerakontis rime. Preskaŭ samtempe kun Ĥetagurov, en la komenco de la 20-a jarcento verkis kelkaj aliaj osetlingvaj verkistoj (Arsen Kocojev,Seka Gadijev ka.), kies verkoj hodiaŭ iĝis klasikaj.

La oseta literaturo spertis sian disfloron inter la du mondmilitoj, malgraŭ la fakto, ke literaturo tiam estis neeviteble ideologia. Lastatempe oni parolas pri krizo de oseta literaturo kaj libroeldonado; eldonkvanto de novaj literaturaĵoj malofte estas super 500.

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]

En Esperanto aperis la poemoLa patrin' de l'orfoj, en kiu Xetægkaty priskribas tipan familian tragedion en Osetio pri impona kostega funebraĵo malgraŭ la financaj limigoj de la familio[2]. La fondon de laosetlingva vikipedio influisVikipedio en Esperanto, kies aktivuloVjaĉeslav (Slavik) Ivanov faris la peton kaj la fruan aranĝon de la osetlingva eldono en februaro 2005[4][5].

Esploroj

[redakti |redakti fonton]

La esplorado de la oseta lingvo ekhavis sian fundamenton en la 18-a jarcento, kiam vojaĝantoj verkis siajn impresojn pri vizitoj en Osetion. Inter ili N. Vitsen, I. A. Guldenstedt, J. Reineggs. La plej grava kontribuo iĝis verko de la germana orientisto von KlaprotVojaĝo en Kaŭkazio kaj Kartvelio (eldonita en1812). Von Klaprot estis la unua por eldiri supozon pri genealogia ligiteco inter la oseta kaj laalana lingvoj kaj difinis la digoran idiomon kiel dialekton de la oseta lingvo, sed ne aparta lingvo.

Inter la plej famaj esplorintoj de la oseta lingvo estas:

  • Andreas Sjögren (kreinto de la unua alfabeto,19-a jarcento),
  • Vsevolod Miller (aŭtoro de la "Осетинские этюды"/"Osetaj Studoj"),
  • Vaso Abajev (i. a. aŭtoro de la 4-voluma "Histori-etimologia vortaro de la oseta lingvo", 1957-1989).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Sud-Osetio estas fakte memregata teritorio kun administracia centro enCĥinvalo, sed ĝia statuso kiel sendependa ŝtato estas agnoskita nur de kelkaj aliaj neagnoskitaj ŝtatoj kaj de Rusio (2008).
  2. 2,02,12,2(eo) Xetaegkaty Leuany fyrt K'osta,La patrin' de l' orfoj, elosetigis Sacha Giordano,Literatura Foiro, n-ro 312, Aŭgusto 2021, p. 22
  3. Noto: Sud-Osetio estas teritorie kartvela, sedde facto sendependa de la kartveloj ekde 1991. Ĝia sendependeco estas agnoskita nur de Rusio, Sirio kaj aliaj kvar ŝtatoj (Nikaragvo, Venezuelo, Nauro kaj Tuvalo), ne de Kartvelio, nek de Unuiĝintaj Nacioj aŭ Eŭropa Unio.
  4. «Википедия полезна для каждого участника». Снова о проекте os.wikipedia.org // Ossetia.ru, julio 2005.
  5. Осетинской Википедии 10 лет enossetia.ru, arkivigita en aprilo 2016, kun intervjuo de Slavik Ivanov kaj vasta mencio de la esperantlingva vikipedio

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Oficialaj lingvoj de Rusio
Tutŝtata oficiala (ŝtata) lingvo
Lingvoj oficialaj (ŝtataj)
en federaciaj subjektoj
Lingvoj kun oficiala statuso
v  d  r
Lingvo
LingvistikoInterlingvistikoPlanlingvoLingvaj familiojLingva filonoSenparenca lingvo
Listoj
Diverslingve
nombroj •Saluti •danki •idiotismo kaj idiotismaj esprimoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Oseta_lingvo&oldid=9082875"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp