La gepatroj kaj gefratoj de Peterson ludis en familia bando, kiu edukis lin je la aĝo de kvin jaroj unue ĉe latrumpeto. Pro malsaniĝo jetuberkulozo li transiris en la aĝo de ses jaroj alpiano.
Lia venko kiel 14-jarulo en amatorkonkurso popularigis lin jam tiel, ke li ricevis propran surlokan radiosektaklon. En 1944 li membriĝis en la orkestro de Johnny Holmes, en kiu li ellernis komponadon kaj aranĝadon. Tri jarojn poste li fondis kun Bert Brown (baso) kaj Frank Gariepy (frapinstrumentaro) sian unuan triopon, kies prezentadojn enAlberta Lounge je Montrealo regule dissendisloka radiostacio. Per tio lin malkovris en 1949Norman Granz, kiu prezentis lin kiel surpriza gasto kadre de sia koncertvojaĝoJazz at the Philharmonic en lanovjorkaCarnegie Hall. Dum du jaroj ili vojaĝis kune tra usonaj koncertejoj.
En 1952 Peterson fondis novan triopon kun basisto Ray Brown kaj gitaristo Barney Kessel, kiun jaron poste anstataŭis Herb Ellis. Kun kvaropo, ekestinta post alveno de frapinstrumentisto J. C. Heard, Peterson akompanisLesteron Young (Lester Young with the Oscar Peterson Trio). Post la eksiĝo de Ellis en 1958 Peterson denove enprenis per Ed Thigpen frapinstrumentiston, kaj la ensemblo daŭrigis ĝis 1965 kun ĉi tiu personaro, aŭdebla aparte impone sur la disko "Night Train" el 1962. Ĉi tiuj du triopoj apartenas ĝis nun al la plej sukcesaj de laĵazhistorio.
La triopo de Oscar Peterson kun la personaro Niels-Henning Ørsted Pedersen (baso) kaj Louis Hayes (frapinstrumentaro) en 1971 dum koncerto en Akeno
Meze de la 1970-aj jaroj Ray Brown forlasis la triopon, lin anstataŭis la dana basisto Niels-Henning Ørsted Pedersen (sed ankaŭ Dave Young). Foje ankaŭ kun ili surdiskigis gitaristoJoe Pass. Pro sia populareco Peterson ricevis en la 1980-aj jaroj propran televidspektaklon, en kiu li oftespontane improvizis kun konataj ĵazmuzikistoj.
Lia famo respeguliĝas en la sepGrammy-oj, kiujn li ricevis inter 1975 kaj 1991. En 1993 oni distingis lin per la premiojGlenn Gould Prize, en 1999 perPraemium Imperiale de la Japana Arta Asocio pro lia vivoverkaro. Dum sia kariero li akutimiĝis al ĉiuj stiloj de laĉeftendenca ĵazo. En siaCanadiana Suite li alproksimiĝis eĉ al klasikaj komponaĵoj. Oscar Peterson produktis pli ol 100 diskojn.
Dum prezentado en la novjorka ĵazklubejoBlue Note li suferis en 1993apopleksion, de kiu li kelkajn jarojn poste tiom resaniĝis, ke li povis koncerti per nur unu mano. En 1995 ekestis sonregistraĵoj kun liaj kolegojBenny Carter kaj Clark Terry ("The More I See You"), sekvan jaron kun muzikistoj de la venonta generacio kiel Roy Hargrove kaj Ralph Moore. En 1998 li denove gastis en Munkeno kun Ulf Wakenius samkiel en la novjorka klubejoBlue Note kun Milt Jackson (The Very Tall Band). Sian lastan koncerton en Germanujo Peterson prezentis kune kun Ulf Wakenius (gitaro), Dave Young (baso) kaj Alvin Queen (frapinstrumentaro) la 28-an de aŭgusto 2005 en la dresdenaSemperoper.
Oscar Peterson kvarfoje geedziĝis.[1] Li mortis 82-jara la 23-an de decembro 2007 pro ren-malfunkcio en sia domo en Misisogo.
Richard Cook & Brian Morton:The Penguin Guide to Jazz on CD, 6th Edition, London, Penguin 2002.ISBN 0-14-017949-6.
Oscar Peterson:Meine Jazz-Odyssee. Die Autobiografie von Oscar Peterson mit Richard Palmer, Hannibal Verlag 2003.ISBN 978-3854452348 Übersetzung von:A Jazz Odyssey: The Life of Oscar Peterson, Continuum 2002
↑La selekto de gravaj diskoj de Oscar Peterson okaze pro lia ampleksega verkaro laŭ la taksadoj dePenguin Guide to Jazz. En la listo troviĝas nur diskoj, kiuj ricevis la plej altan (****) resp.vic-plej altan (***(*)) noton. La aŭtoroj rigardas la diskonNight Train, registrita decembron de 1961, kiel plej bona verko de Peterson.