Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ortodoksa kristanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elOrtodoksismo)
Ortodoksa kristanismo
emblemo
grupo de kristanaj konfesioj
konfesioRedakti la valoron en Wikidata
Orienta Kristanismo • Kalcedonia kristanismo
Komenco1-a jarcentovd
 
Partoj
ortodoksa kristana eklezio
okcident-rita ortodoksismo
Vera Ortodoksa Eklezio
Malnovritanoj
Abkhazian Orthodox Church(en)Traduki
American Orthodox Catholic Church(en)Traduki
Belorusa Aŭtonoma Ortodoksa Eklezio
Latva Ortodoksa Eklezio
Montenegra Ortodoksa Eklezio
Ukraina Ortodoksa Eklezio – Kieva Patriarkujo
Turka Ortodoksa Eklezio en Usono
Evangelical Orthodox Church(en)Traduki
Orthodox-Catholic Church of America(en)Traduki
Lusitanian Catholic Orthodox Church(en)Traduki
Komunumo de la Okcidentaj Ortodoksaj EkleziojRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr
Ortodoksa preĝejeto en OrientaPollando
Distribuado de la ortodoksa kristana branĉaro en la mondo. Malhele: Plimulto kaj pli hele grava malplimulto (ĉ. 10%)
Laikono de "LaTriunuo de laMalnova Testamento", pentraĵo deAndrei Rubliov, komence de la 15-a jc..

Ortodoksa kristanismo aŭ, kiam el la kunteksto estas klare, pri kio temas, simpleortodoksismo, estas la tria plej granda branĉo dekristanismo, al kiu apartenas 214 milionojn da kristanoj, precipe en la orientaEŭropo kaj okcidentaAzio. (Du aliaj branĉoj de kristan religio, lakatolika kaj laprotestanta, havas respektive 1027 kaj 316 milionojn da anoj). Ĝi estas labizanca branĉo de kristanismo, kiu havas 11% de ĉiujkristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo enGrekio,Rusio,Belorusio,Ukrainio,Rumanio,Bulgario,Serbio, okcidentaAzio, kaj iuj aliaj landoj. Oni nomas ĝin ankaŭBizanca Ortodoksismo por distingi ĝin de laOrienta Ortodoksismo, de kiu ĝi apartiĝis post laKoncilio de Kalcedono en 451.[1]

Historio

[redakti |redakti fonton]

La bizanca ortodoksismo kaj la katolikismo akceptas la doktrinon de la Koncilio de Kalcedono. Por tiuj eklezioj, kiuj malkonsentas, la hodiaŭ ĝenerale akceptata nomo, laŭ laMonda Konsilio de Eklezioj, estasOrientaj ortodoksaj eklezioj, dum pasinttempe oni nomis ilin nekalcedonaj, antaŭkalcedonaj, antikalcedonaj, monofizitaj, antikvaj orientaj, etaj orientaj.[2]Angle kajgermane, oni uzas kiel nomo por la eklezioj pri kiuj traktas ĉi tiu artikolo sinonimo de "Orientaj ortodoksaj eklezioj",[3] sed en tiuj lingvoj, kiuj ne disponas de simila paro de sinonimoj, oni nomas ilin bizancaj ortodoksaj eklezioj[4] aŭ kalcedonaj ortodoksaj eklezioj,[5] rezervante la adjektivon "orienta" por tiuj eklezioj, kiuj ne akceptas la Koncilion de Kalcedono.[2]

La bizance ortodoksa kajkatolika branĉoj restis unueklezio ĝis laGranda Skismo de1054. Depost476, kiam la OkcidentaRoma Imperio ĉesis ekzisti, la okcidenta kaj orienta partoj de la kalcedona eklezio grade apartiĝis, ĝis1054, kiam la orienta (ortodoksa) eklezio ne plu toleris la ĉiam pli kaj pli grandiĝantan pretendon de lapapo (laepiskopo deRomo) je supera aŭtoritato en laeklezio. Ĉi tio restas la baza malsamo inter la ortodoksismo kaj la katolikismo: en la katolikismo la plejalta aŭtoritato estas la papo, dum en la ortodoksismo similan aŭtoritaton posedas nur la ekumenakoncilio, ĉiu episkopo estas teorie egala al ĉiuj aliaj, sed tiuj, kiujn oni nomaspatriarkoj, havas pli altan rangon ol tiuj, kiuj ne estas ĉefoj de grandaj eklezioj.

Doktrino

[redakti |redakti fonton]

La baza kredo de la Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. Ortodoksismo kredas ke laBiblio estas la sankta vorto de Dio, kaj sekvas la interpreton de la Grekaj Patroj (pensintoj kaj sanktuloj) de la frua eklezioj.

Ortodoksismo restas fidinda al la veroj de la unuaj sep tutmondajkoncilioj (kunvenoj de la tutmonda episkoparo por decidi pri punktoj dedoktrino kajpraktiko), estante tre konservema depost tiam pridoktrino. Laŭ tio, la ekleziojnestoriana, armena, kopta kaj jakoba en la oriento, kaj protestantaj en la okcidento, estas herezaj, ĉar ili ne rekonas la tutan veron de la sep koncilioj. La eklezio katolika, aliflanke,ja rekonas la sep konciliojn, sed bedaŭrinde lapapo, la episkopo deRomo, aldonis doktrinon post la sep koncilioj, pro tio originisskismo. Dumkatolikismo konsideras, ke la papo reprezentas Dion sur Tero, ortodoksismo ne agnoskas la aŭtoritaton de la papo super ĉiuj kristanoj, ilia estro estanteJesuo Kristo mem.

Simileco al katolikismo

[redakti |redakti fonton]

Ortodoksismo ne agnoskas, ke la papo enRomo posedas aŭtoritaton super ĉiuj Kristanoj. Sed aparte de la papeco, la malsamo inter la ortodoksa kaj la katolika plejparte temas pri emfazo, ne la esenco: ekzemple, kvankam multaj ortodoksanoj kredas, ke Mariaĉieliris, tio ne estas oficiala dogmo kiel en la katolika eklezio. Simile,dum la katolika eklezio teorie konsentas kun la ortodoksa doktrino pridiservo perikonoj (t.e. bildoj de Jesuo kaj la sanktuloj kaj anĝelojiel partoprenas en la dia, kielpreĝoj kaj lasakramentoj), praktike tia diservo estas rara inter katolikoj.

Tial, laŭ katolikismo, ortodoksismo ne estas herezo (malsamo dedoktrino) sed skismo (diseco pro malsamapolitiko). Katolikismo rekonas lasakramentojn de ortodoksismo, kvankam ne inverse.

Sakramentoj

[redakti |redakti fonton]

Ortodoksismo neoficiale rekonas sepsakramentojn aŭ "misterojn" (lagreka vorto por sakramento):

  1. bapto
  2. konfirmacio
  3. komunio
  4. konfeso
  5. geedzigo
  6. ordino
  7. sanktoleado

Moralo

[redakti |redakti fonton]

La baza moralo estas laDekalogo deMoseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj.

Organizo

[redakti |redakti fonton]

Ortodoksismo ne estas unu, centrigita eklezio sed ĉeno de landajeklezioj, kiuj havas la samajn doktrinon, kanonaron kaj sakramentojn.

Ĉiu episkopo (estro de la eklezio por urbo aŭ gubernio) estasegala al ĉiuj aliaj. Tamen historie kelkaj urboj rolis pli grave, precipe ĉefurboj (metropoloj), kaj ĉirkaŭ ili formiĝis metropolitujoj kaj patriarkujoj. Tiun ordon regulas unu el la kanonoj de la Ortodoksa Eklezio, nome la 34aApostola regulo: "Episkopoj de ĉiu popolo devas koni la unuan inter ili kaj agnoski lin kiel ĉefon, kaj nenion ekster ilia aŭtoritato fari sen lia scio. Ĉiu el ili faru nur tion, kio rilatas lian eparĥion kaj lokojn, kiuj apartenas al ĝi. Ankaŭ la unua nenion faru sen ĉies scio. Ĉar tiel regos samideeco...".Tiel formiĝis sendependaj ortodoksaj eklezioj, ĉiu el kiuj havas propran ĉefon - la unuan inter egalaj. La titoloj de la unua episkopo varias laŭ landoj, plejparte tio estaspatriarko, sed povas esti ankaŭmetropolitoĉefepiskopo.Ekzistas 13 aŭtokefalaj (sendependaj) kaj 4 aŭtonomaj ortodoksaj eklezioj, kiuj ĉiam estas listigitaj laŭ jena sinsekvo:

  1. Konstantinopola- sidejo enIstanbulo,Turkio
  2. Aleksandria - sidejo enAleksandrio,Egipto
  3. Antioĥia- sidejo enDamasko,Sirio
  4. Jerusalema- sidejo enJerusalemo,Israelo
  5. Rusia - sidejo enMoskvo,Rusio
  6. Kartvela - sidejo enTbilisi,Kartvelio
  7. Serba- sidejo enBeogrado,Serbio
  8. Rumana- sidejo enBukareŝto,Rumanio
  9. Bulgara - sidejo enSofio,Bulgario
  10. Kipra- sidejo enNikozio,Kipro
  11. Greka- sidejo enAteno,Grekio
  12. Pola- sidejo enVarsovio,Pollando
  13. Albana- sidejo enTirano,Albanio
  14. Ĉeĥa-Slovaka- sidejo enPrago,Ĉeĥio
  15. Amerika- sidejo enNovjorko,Usono
  16. Ukraina (aŭtonoma) - sidejo enKievo
  17. Sinaja (aŭtonoma) - sidejo deKairo,Egipto
  18. Finna (aŭtonoma) - sidejo enKuopio,Finnlando
  19. Japana (aŭtonoma) - sidejo enTokio,Japanio

Sub la episkopo estas lasacerdoto aŭ sacerdotoj de ĉiu preĝejo. Li predikas kaj faras la sakramentojn.

Estontaj pastroj rajtas edziĝi antaŭ ordino, sed pastroj jam ordinitaj ne. Episkopoj kaj monaĥoj devas vivi fraŭle.

La spirita centro de ortodoksismo ne estas la episkopoj, sed la monaĥoj kiuj praktikas kristanismon konsideratan ideala, severan kaj mistikan.

Ortodoksaj preĝejoj

[redakti |redakti fonton]
Eno de ortodoksa preĝejo

sur tiu ekzemplo de eno de ortodoksisma preĝejo, en Samarkando, kie ankoraŭ loĝas multaj rusoj, rimarku interalie: malĉeesto de seĝoj (malsimile al nunaj katolikaj preĝejoj) nek benkoj (kiel en protestantaj preĝejoj), laIkonostazo t. e. vando kovrita deikonoj kiu kaŝas laaltarejon, kaj kien la pastro eniras tra la ankaŭ videblaj pordoj. La cirillitera surskribo dekstre legiĝasvoskresje t.e. "li resurektis" (Jesuo Kristo).

Cetere, manko de benkoj ne estas afero tipe ortodoksa, ĉar la grekoj havas benkojn en siaj kirkoj.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Monda Konsilio de Eklezioj, "Iglesias ortodoxas (bizantinas)", hispanlingve
  2. 2,02,1Monda Konsilio de Eklezioj,angle,france,germane,hispane
  3. World Council of Churches, "Orthodox churches (Eastern)" eÖkumenischer Rat der Kirchen, "Östlich-orthodoxe Kirchen"
  4. Consejo Mundial de Iglesias, "Iglesias ortodoxas (bizantinas)"
  5. Conseil œcuménique des Églises, "Églises orthodoxes (chalcédoniennes)"

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Ekstera ligilo

[redakti |redakti fonton]

Retlisto de ortodoksaj kristanojArkivigite je 2008-02-21 per la retarkivoWayback Machine

v  d  r
Kristanismo
Jesuo Kristo
Fundamentoj kajBiblio
Teologio
Historio kajTradicio
Nomadoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ortodoksa_kristanismo&oldid=9145592"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp