![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ortalo estasgenro de brunecajbirdoj de lafamilioKracoformaj (antaŭeKokoformaj) genre nomatajĈaĉalakoj. Lagenro Ortalo (latineOrtalis) enhavas dekduspeciojn dearboloĝantaj ĉaĉalakoj, kiuj loĝas en arbaraj medioj, el kiuj dekunu vivas interCentra Ameriko kajSudameriko kaj nur unu disvastiĝas deCentra Ameriko ĝis plej sudaUsono,Ortalis vetula, trovata ankaŭ en plej sudaTeksaso.
La genra nomo derivas el lagreka vorto όρταλις, signife "kokino"[1] aŭ "hejma koko."[2] Lakomuna nomo estasonomatopeo ĉefe por la kvar-nota kanto de laGolfa ĉaĉalako (O. vetula).[3]
Ĉaĉalakoj atingas je 42 kaj 53 cm longe kaj estas la plej malgrandajbirdoj de lafamilioKracedoj. Ili similas al laJakuoj, do iliajflugiloj estas rondaj kaj iliavosto estas longa. Iliajkruroj estas mallongaj kaj flavecaj. Laplumaro de la Ĉaĉalakoj ĝenerale estas senbrila kaj estas bruna aŭ grizkolora. Laventro estas pli hela ol la aliaj partoj de lakorpo. Iliavizaĝo estas griza kaj senpluma kaj el lamentono pendiĝas ruĝaj mentonsakoj simile al tiuj de laJakuoj.
La Ĉaĉalakoj vivas en aroj kiuj estas tre bruemaj. Ili estas sociemaj birdoj, kiuj ofte restas tre komune eĉ ĉe homoj, ĉar ties relativa malgrando fara ilin malpli dezireblaj al ĉasistoj ol ties pli grandaj parencoj. Ili iom similas al lepenelopoj, kaj ambaŭ estis komune lokitaj en la samasubfamilio kune, kvankam la ĉaĉalakoj estas probable pli proksimaj al lamutuoj.[4]
Studoj pere de mitokondria kaj nukleaDNA provizore sugestas, ke la ĉaĉalakoj aperis kiel distinga stirpo dum laOligoceno, antaŭ ĉirkaŭ 40-20mj, eble kiel la unua stirpo de modernaj kracedoj kiuj evoluis; tio kongruas kun la konata fosilia registro - inklude nedeterminitan, kracedecajn birdojn - kiuj tre prudente favorus el nordo sudenan etendon de lafamilio.[4]
La kracedoj havas tre malmultajn registrojn elfosilioj, esence limigita al kelkaj ĉaĉalakoj. La prahistoriaj specioj de la nuna genro, tamen, indikas, ke la ĉaĉalakoj plej verŝajneevoluis enNorda aŭ nordaCentra Ameriko:
Ankaŭ la fosilio de komenca MiocenoBoreortalis elFlorido estas ĉaĉalako; ĝi povus fakti esti aludebla kiel membro de la nuna genro.
|