Orschwiller (jenfrance , originegermane kajalemane Orschweiler , prononco [ORŜvajla ] -"Weiler" estas vilaĝeto) estaskomunumo deFrancio . Ĝisituas en la departemento Bas-Rhin , en la historia kultura regiono regionoAlzaco kaj la nuna administra regionoGrand Est ("Granda Oriento"). Fine de 2022 en la komunumo vivis627 loĝantoj .
La vilaĝo kaj la kasteloHaut-Kœnigsbourg apartenis allorena duklando ĝis1369 . Tiam juĝo donis la vilaĝon kaj la kastelon al la episkopo deStrasburgo sed la najbara vilaĝoSaint-Hyppolyte restis lorena.
La7-an de septembro 1633 dum latridekjara milito ,Svedoj kaptis kaj detruis la kastelon.
La4-an de majo 1899 , la kastelo, tiam ruina, kaj la supraj grundoj ĉirkaŭ ĝi estis donacitaj de la municipoSélestat al lagermana imperiestroVilhelmo la Dua de Hohenzollern. La restaŭrado daŭris de1901 ĝis1908 .
Limoj de la komunumo La komunumo enhavas la vilaĝon Orschwiller kaj la vilaĝetojn Köpfel, Hinterwald kaj Saarbachwald.En la komunumo staras ankaŭ la kasteloHaut-Kœnigsbourg .
Loĝantara evoluo 1846 1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2010 1 014 526 513 494 605 562 535 564 610
Okaze de laeŭropaj balotoj ,Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉon en 2004 (0,55%) sed 0 voĉdonon en 2009.[ 1]