La historio de laleterkolombapoŝto retroetendiĝas tra pluraj miloj da jaroj. Tiu elteneme fluganta birdeto, havanta mirindan orientad-kapablon, facile retrovas sian lokon eĉ el grandaj distancoj. Laŭ pruvaĵoj de arkeologiaj malkovroj la kolombo estis sukcese uzita porheroldaj servoj jam en la jaroj 3000-4000 antaŭ nia epoko, enĈinio,Egiptio,Mezopotamio.Eĉ en la19-a jarcento kaj ĝis la unua duono de la20-a jarcento estis signifa tiu rapideco, kiun havis la leterkolomba sistemo al la tradicia poŝto. Ekzemple, lalondona borso povis - danke al lakolombopoŝto - ĝustatempe informiĝi pri lamalvenko deNapoleono ĉeWaterloo, tiel ĝi povis komenci granddimensian financan manipuladon. Bedaŭrinde, tiun ĉi paceman birdon oni priuzis enmilitoj por perado de sciigoj ekde lapratempoj preskaŭ ĝis niaj tagoj. En laUnua Mondmilito la germana militgvidantaro provis utiligi la leterkolombojn krom por heroldado ankaŭ porrekognoskaj celoj. Sur la bruston de speciale trejnitaj kolomboj oni muntis malpez-metalajnfotokameraojn kun konvena fokusdistanco kaj garnitajn per aŭtomata funkciigilo. En alto de 200–300 m ili enflugis 30–40 km-ojn malantaŭ la malamikajn frontojn, kie la aŭtomate funkciigitajfotoaparatoj faris registraĵojn en vera "birdoperspektivo" pri la malamikajtranĉeoj,operacoj, k.a. Leterkolombojn cetere uzis la batalantaj armeoj ankaŭ en laDua Mondmilito kaj laKorea Milito.
Kiel sin orientas enaero la leterkolomboj kaj la migrantaj birdoj? Kia interna "kompaso" direktas ilin dum ilia plurmil-kilometramigrovojo? El kio ili gajnas kaj kiel iliracie eluzas laenergion? Ankaŭhomoj de laantikva tempo kaj lamezepoko rimarkis la propraĵojn por eltenemaflugado kaj bonegaorientiĝo de iuj birdoj, sed manke de konvenaj teknikaj instrumentoj kaj ornitologia sciaro oni ne povis respondi la demandojn rilatantajn al laornitofaŭno opiniitamistera. (Ornitologio = parto dezoologio, resumanta la konojn pri la birdoj.) La moderna ornitologio pli bone proksimiĝis al la malkovro de la ornitofaŭnaj sekretoj, parte per la modernaj teknikaj instalaĵoj.
Lamigrobirdoj traflugas distancojn de plurmilkilometroj jare. Signifa etapo de ilia vojo situas super la senlimajoceanoj, tiel ili ne povas sin orienti pere de surteraj objektoj,montoj,riveroj. Laŭ taksado de ornitologoj en jaro 600 milionoj da birdoj transflugas elEŭropo enAfrikon, por tie travintri. En tago ili flugadas meznombre 6-8horojn. Ilia flugrapido varias ankaŭ laŭ iliaj speci-rilatoj. Fluge lafringo atingas larapidon 35km/h, laarĝentmevo la 48 km/h, lafuliko la 60 km/h, laanasedoj la 90–120 km/h. La flugrapido de la leterkolombo varias inter 60 kaj 140 km/h depende de laveterkondiĉoj kaj ladistanco. Laapuso kalkuliĝas kielrekordulo, ĉar ĝi kapablas traflugi tage 560–1000 km-ojn kun la mezrapido 240 km/h. Tiu ĉi birdo flugas en laalto 1900 m, lacikonioj en la alto 2500 m, kaj iujanseroj flugas en la alto 6000 m.
Jam en la Dua Mondmilito oni spertis, ke la radarondoj reagas pri la migrantaj birdogrupoj kaj eĉ pri solaj flugantaj birdoj kun plipeza korpo. La "birdobildoj" sur laradarekranoj erarigis kaj bedaŭrinde eĉ nun erarigas manipulistojn de la instalaĵoj. La flugadon de la birdoj oni povas akompani perradaro, tiel helpe de ĝi tutajpopulacioj estas mezureblaj. Kelke da radaroj kun grandapovumo kapablas sensi solan grandkorpan birdon el distanco de 100 km. La radaro multe helpis dum la pasintaj 30 jaroj al la ornitologoj konstati ne nur la lokiĝon sed ankaŭ la rapidon de la birdoj. La angla elektroinĝeniero O. Dunning konstruis tian radaron, kiu funkcias perelektromagnetaj ondoj defrekvenco 9,6GHz. Per lareflektiĝo de la radarondoj oni povas konstati la pasrapidon de la fluganta birdo. Por la rapidmezurado oni aplikis ankaŭ laDoppler-efekton konstatantan la ir-rapidon demotorveturiloj. La radarekrano multe malkovras por la ornitologoj, la migrantajn birdogrupojn, kaj eĉ tion, se ili devas direktoŝanĝi protempesto.La sekvado de migrantaj birdoj povas okazi tiel, ke oni alfiksasminiaturanradioaparaton sur birdokorpon. La aparato dumfluge elsendasradiosignalojn. Tiujnsignalojn kolektasriceviloj lokitaj surkontinento aŭŝipoj, aŭsatelitoj. Tiel oni povas spursekvi la migrantajn birdojn kaj konstati la vojlongon traflugitan entago.
Tiuj ĉi modernaj teknikaj rimedoj elpuŝis la kutimanbirdoringadon. Laringoj povas esti el diversaj materialoj: antaŭ jardekoj oni fabrikis ilin elzinka aŭaluminialameno, kiujn oni fiksis kielbraceleton sur latarson de la birdo. Sur la ringoj troviĝas la nomo de la stacio kaj la vicmontra numero de la birdo. Laŭ indikoj - se la birdo estis ie kaptita, eble pafita - oni povas konstati la lokon,daton de la ringado kaj pere de tiuj la distancon traflugitan de la birdo.
Iuj el la plej ekscitaj esplorkampoj de la ornitologio estas, kiel sin orientas la birdo dum mallongaj, kaj speciale dum longaj migrovojoj? Dum la ĵusaj jardekoj oni plenumiseksperimentojn ne nur per leterkolomboj. La germana ornitologo Kramer sukcesis pruvi, ke lasturno sin orientas laŭ la pozicioj de laSuno. En la flug-eksperimentejon li metis sturnon. En la interno de la flugejo li lokisspegulojn. Kramer spertis, ke la sturno ĉiam flugas direkte al la Suno, pliĝuste ĝi tenas sian flugdirekton laŭ la sunirado. Vane klopodis Kramer erarigi la sturnon per speguloj, la birdo ĉiufoje kapablis konstati la ĝustan, do la veran sunpozicion. Laŭ Kramer, la sturno scias korekti la direkton laŭ la sunirado konvene al lasezonoj. Multaj sciencistoj eksperimentis rilate al la nokta orientiĝo de la birdoj. Oni metishortulanon enplanetarion. Sur laplafonon de la planetario oniprojekciis laaŭtunajn konstelaciojn, kaj oni spertis, ke la hortulanoj bonege sin orientas laŭ lasteloj. Sed tiuj du eksperimento-specoj ne klarigas al ni, kiel la birdo sin orientas ennuboplena vetero?
La leterkolombo nome eĉ en malhela vetero precize atingas la celon, kaj ankaŭ la migrobirdoj ne perdas sian orientad-kapablon en nuboplena vetero. Okaze de eksperimento sur laokulojn de iu leterkolombo oni fiksisnepoluritajnkontaktolensojn, kaj la kolombo eĉ tiel trafis la celon. Dum la pasintaj jardekoj oni plivastigis la eksperimentojn pri la orientiĝo de la birdoj ankaŭ por aliajbirdospecioj. De post nelonge la sciencistoj opinias, ke la migrantaj birdoj sin orientas kaj tenas la flugdirekton laŭ latermagneto. Tiun opinion subtenas ankaŭ eksperimentoj faritaj perruĝgorĝuloj. Kiam oni flugigis la ruĝgorĝulon en magneta kampo estigita enŝtalkamero oni spertis, ke ili flugas en la direkto de lafortlinioj. Se la direkton de la fortlinioj oni ŝanĝis per 180°, la eksperimentataj birdoj daŭrigis sian flugadon kontraŭdirekte (returne). La orientiĝon laŭ la magnetaj fortlinioj subtenis ankaŭ leterkolombaj eksperimentoj. Plurfoje oni sukcesis devojigi ĝin de ĝia flugdirekto per miniaturaelektromagneto fiksita sur ĝia korpo. Lasensivon de kolomboj pri magnetaj fortlinioj oni provis priuzi ankaŭ el praktika vidpunkto enParizo, en aŭtuno de la jaro 1981.Nombro da grandurboj de la mondo, kiel ankaŭ Parizo, ekde jardekoj penadas kontraŭ kolombogrupoj. La kolomboj okupas iujnplacojn,konstruaĵojn kaj per siajekskrementoj poluadas la ĉirkaŭon, ili disvastigaspatogenajn faktorojn. En Parizo, helpe de mekanikaj kaj kemiaj kaptiloj ĝis nun aplikitaj oni ne sukcesis teni sur malalta nivelo la nombron de la kolomboj, pro tio fakuloj nun ellaboris novan metodon por la forpelado de la kolomboj. Sur lategmento de laurbodomo kaj sesfoirhaloj oni establis magnetajn zonojn, do per elektromagnetaj ondoj oni perturbas la naturdonitan kompason de la birdoj, tiel provante misorienti, forteni ilin de iliaj kutimaj restadejoj. Ĝis la nunaj tagoj pri malmulte da birdospecioj oni eksperimentis rilate al la orientiĝo laŭ magnetaj fortlinioj. Sed la eksperimentoj per ruĝgorĝuloj kaj leterkolomboj finiĝis kun pozitivaj rezultoj. James Gould, kunlaboranto de laUniversitato de Princeton (Usono), plurfoje spertis, ke la leterkolombo sian flugdirekton korektas laŭ la magnetaj fortlinioj mezurataj ekde lanordo-direkto. Estas tre interese, ke la leterkolombo kapablas korekti eĉ lokajn termagnetajndeviojn, kaj fine el granda distanco ĝi trafas la celon kundekliniĝo de nur 2–5 km, en tiaj teritorioj en kiuj troviĝas signifaj magnetaj devioj.Post la eksperimentoj de Gould, la esploristoj opiniis cetere, ke en laorganismo de la leterkolombo funkcias tiaspecaorgano, kiu rolas kiel interna kompaso. Walcott, Presti kaj Pettigrew, usonaj biologoj, provis pruvi sianhipotezon per supersensivadetektilo. Per la detektilo nomata SQUID (angleSuper Conducting Quantum Interference Device --- Superkondukta Kvantuminterferenca Aparato) oni povas demonstri eksterordinare malfortan magnetokampon. La du esploristoj ekzamenis per tiu ĉi detektilo leterkolombon ultrafridigitan je−196°C, kaj ili spertis, ke la aparato mezuris magnetokampon ĉe certa punkto de la kolombacerbo. Sekve ili pretigis tranĉaĵojn el la kolomba cerbo, kaj ekzamenis ilin perelektronmikroskopo. Inter lanervohistoj ili trovis oblongajn partetojn asociigantajn pri mikromagnetoj. Poste periksradiajdifrakto-esploroj ili provis kvalifiki la konsiston de la oblongaj partetoj. Surprizite ili observis, ke temas pri materialojmagnetitriĉaj, kiuj entenas eĉferon, krome en malpli altaproporcionikelon,kupron kajzinkon. La magnetito (feroksidamineralo) estas forte magnetiĝinta mineralo, kio signas la direkton de la kampoforto en la termagneta kampo. La kolombo do kunportas en sia kapo naturdotitan kompason, tiel ĝi kapablas teni sian flugdirekton. Sed nekonata estas tiu interna procezo, kio funkciigas, ligite alnervofadenoj, la internan kompason.
Esploristo mezuras sovaĝanpegon. La dekstra kruro de la birdo havas metalan identigan etikedon.Kaliforniakondoro markita per flugiletikedoj
La termagneto: la magneta kampo elformiĝinta ĉirkaŭ laTero. La kampo kaj intenso de la termagneto varias en tempo. La termagnetecon influas la ŝtonformacioj, kies magnetigebleco interdiferencas. La lokajn malnormalaĵojn de la magneta kampo oni nomas magneta devio. Danke al la intensajmezurado desatelitoj, oni povas nun jam sin apogi sur sufiĉe precizajmapoj pri termagnetaj devioj. La indikojn kaj deviojn de la termagneteco en lakosmo mezuris unuafoje la satelitoSputnik-3, en la jaro1958. Inter la jaroj1965 kaj1971 vastan mezurserion plenumis la usona POGO (anglePolar Orbiting Geophysical Observatories- Polusorbitaj Geofizikaj Observatorioj) - poste ĝin sekvis laMAGSAT. Tiun ĉi sateliton oni enorbitigis la 31-an de oktobro 1979, helpe de laraketo Scout. La satelito plenumis mezuri ĝis la 11-a de junio 1980, tiam ĝi forbruliĝis en la malaltaj aertavoloj. La rezultojn de la mezurado jam plejparte prilaboris lageofizikistoj. Baze de la satelita mezurado pli ol dujardeka ni scias, ke la magneta kampo ĉirkaŭ la Tero elmontras signifajn deviojn. La intenso de la magneta kampo ĉe lapolusoj estas 50.000nT, dum en la linio de laekvatoro 30.000 nT (T =teslo, unito de lamagneta indukto). Ĉe altnombraj punktoj de la Tero montriĝas tre gravaj devioj, tiel estis mezurataj eĉ 5-10-onoj de la supre diritaj du valoroj. Signifajn magneto-deviojn registris la satelitajmagnetometroj ĉe iuj regionoj de Usono kajMeksiko, ĉe landpartoj deHindujo kajAŭstralio, ĉe la ĉefurbo deCentrafriko, ĉirkaŭBangvio. La malnormalaĵojn oni geografie precize elmontris, sed iliajn kaŭzojn oni ne sukcesis ĝis nun klarigi. La magnetaj ŝtormoj kajanomalioj perturbas la homojn egale en latrafikoj aera kaj surmara, kaj en laradiofonio. Kio koncernas la navigadon de la birdoj, estas konsterne, ke la leterkolombo kapablas korekti longdistance la lokajn anomaliojn. Verŝajne ankaŭ al la migrobirdoj lanaturo donacis internan kompason. Sed tiuj biologiaj kompasoj estas pli perfektaj ol la navigaj aparatoj konstruitaj de la homo.
Emlen-funelo estas uzata por studi la orientiĝkonduton de migrantaj birdoj enlaboratorio. Eksperimentistoj foje metas la funelon ene deplanetario por studi noktan migradon.Somera distribuo kaj abundo deKanada ansero uzante datumojn de la North American Breeding Bird Surveys 1994-2003Ruĝbeka teksbirdo estas grava agrikulturaplago en partoj deAfriko.
Neniu surterabesto krommarojn transflugantaj migrobirdoj kapablas seninterrompe trapasi distancon de 1000–1500 km. El kio ili ĉerpas la energion por fari la longan kaj danĝeranvojaĝon? La plej malgranda reprezentanto de la ornitofaŭno estas lakolibro. Tiu eteta birdo kapablas je nekredeblaj povumoj, ekzemple ĝi scias retroflugi, kaj plenumas tiajntranskapiĝojn,flugfigurojn enaero, kiujn povusenvii eĉaerobatikajpilotoj. Iu kolibro-specio, laArt archilochus,nestadas ĉe la orientaj bordregionoj de Usono, sed travintras enMez-Ameriko. Tiu birdeto entute nur kun 4g damaso, kaj 3 cm dalongo, trapasas 800 km da vojo super la maro sensurteriĝo. Ĝiajflugiloj estasliliputaj, ĝi ne kapablasglisi, ĝi ne havas ripozejon. Ĝia povumo estas miriga: ĝi plenumas 50 flugilmovojn ensekundo, do dum la 18-hora flugvojaĝo pli ol 3 milionojn!Antaŭ ol ekiri sur sia migrovojo la birdoj ĝisplene "ŝargas" sin pernutraĵoj. Per tiu "brulmaterialalpreno" ilia grastavolo foj-foje unu kaj duonoble plidikiĝas ol kutime. La forbruligo de tiu grasmaso certigas la funkciadon de iliamuskolaro. Lakemian energion de lagraso la organismo de la birdokonvertas enmekanikan energion. Labrulaĵo de la dirita kolibro estas entute nur 2 g, tiom devas sufiĉi por la vojaĝo de 800 km. Se la birdeton super la maro subite atakaskontraŭvento, ĝi antaŭtempe forkonsumas sian energion kajkraŝas en la maron. La povumon de birdoj la ornitologoj mezuras kompreneble ne enW, sed ili provas esprimi la mezan efikecon de la birdo-muskolaro. Baze de eksperimentaj mezuroj faritaj enventotunelo tiun valoron oni ricevas esplorante la flug-povumon de la birdoj en rilato kun la forkonsumita energikvanto. Se laefikeco de la birdmuskolaro estas 0,23, tio signifas, ke 23 % de ĝia kemia energio fariĝas utiligita dumfluge. Do ĝi tiom uzas por superforti laaerreziston kaj por antaŭeniri. Ĝiaj restaj 77 % el vidpunktoenergetika ne utiliĝas, tion la birdo foruzas en formo devarmo. Jes, sed tiu ĉi maniero de lavarmo-disipo estas ne flanka vidpunkto, ĉar se tiu procezo disvolviĝus subite, lasangcirkulado ĉesus. Laŭ saĝa leĝo de naturo la superflua varmokvanto foriĝas tra lapulmo de la birdo, kaj ĝia parto forvaporas de lahaŭtsurfaco. La birdo per la hirtigo de laplumaro malbaras la vojon al lavaporado. Vance Tucker, usona profesoro, mezuris la povumon de birdoj en ventotunelo. La ventotunelo estas unu el la gravaj aparatoj de laaerodinamikaj eksperimentoj, en kies mezurspaco etmodelojn, aŭprototipojnde 1 : 1 deaviadiloj,raketoj,kamionoj k.a. oni ekzamenas perventoliloj. En la mezurspaco oni filmas, respektive mezuras per diversaj instrumentoj la konduton de la modeloj, en diversintensajaerfluoj. Por biologiaj eksperimentoj la ventotunelo ĝis nun ne estis ofte aplikata.Tucker devis solvi antaŭ la eksperimentoj dresotaskojn pretendantajn persistan trankvilon, poste li sukcese atingis, ke la birdoj alkutimiĝu al la specialaj kondiĉoj de la ventotunelo. Pluan tempon li bezonis por tio, ke la birdoj vivu sian ĉiutagan vivon kun folio-kapoto sur sia kapo. Sed post monatoj fine li sukcesis en tio, ke la ekzamenataj birdoj (falkoj,mevoj,papagoj k.a.) obeu lian volon flugonte foje eĉ tagduonon en la ventotunelo.En la ventotunelo la birdoj flugadis same kiel en la naturo, sed ili ne antaŭeniris, ĉar la artefaritan aerreziston ili ne sukcesis superforti. Do ili flugadis samloke. El sub la folio-kapoto metita sur la kapon de la birdoj maldika plastotubo kondukis al la analiza aparato, kiu kontinue registris la kvantojn de laenspirataoksigeno kajelspiratakarbondioksido.En la ventotunelo de Tucker, sub kondiĉoj kiam ĝi flugishorizontale, ekzemple la papago "pasis" kun rapido 35 km/h. Ĉe tiu ĉi rapido ĝia oksigenkonsumo estis la minimuma. Se oni malaltigis la ventotunelon, la birdo flugis suben, ĝia oksigenkonsumo malpliiĝis. Kiam oni plialtigis la ventotunelon, ankaŭ ĝia oksigenkonsumo plimultiĝis. Dum flugo la birdo foruzis 12,8-oblon de la energio foruzita ĉe senmova situo. Ĉe la dirita rapido 35 km/h dum horizontala flugado la organismo de la birdo forbruligis 0,39 g da graso en horo. Tiu maso signifis 1,1 % de ĝia korpomaso.
Bildo de ornotologia libro de franco Pierre Barrère, 1745.
Anseroj de murpanelo de la tombo de Nefermaat, Antikva Egiptio ĉ. 2575–2551 a.n.e. La artisto jam klare distingis inter ordinaraj anseroj kaj paro da arktajruĝbrustaj anseroj, kiuj vintrumas ĝis orienta Mediteraneo. Li ankaŭ distingas maturan masklan ekzempleron ĉu disde ino ĉu de maturiĝanta junulo.