Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Dirigento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elOrkestrestro)
Dirigento

Dirigentoorkestrestro estas la titolo kaj posteno de kiu respondecas, en kuntekstoorkestra, kunordigi la diversajnmuzikinstrumentojn kiuj komponas ĝin.Arturo Toscanini, amplekse agnoskata kiel la plej bonkvalita dirigento de ties epoko, estas grava ekzemplo.

Estastaskoj de la dirigento regi la muziktempon (vidutakton kajtaktobastono), indiki la eniron de instrumentindividuaj grupoj (viduorkestron), marki la dinamikajn akcentojn (vidudinamikon) kaj realigi ĉiun ajn necesan instruon skribitan en lapartituro de lakomponisto. Estas taskoj de la dirigento ankaŭ kunordigi la trejnadon kaj solvi kverelojn kaj malagordojn inter la muzikistoj.

La plej parto de la dirigentoj uzas por indiki, krom gestoj, etan kaj maldikan bastoneton nomitantaktobastono.

La devoj kaj funkcioj de ĉiu dirigento estas samaj, sed la formo kiel ili realigas ilin estas certa diferencilo. Plej ofte, ĉiu partituro uzas terminojn kiuj permesas kelkajn gradojn de ambigueco, kaj pro tio ili permesas la interpretadon de la dirigento. Kelkaj ekzemploj estas jenaj:rubato,allegro, aŭforte.

Oni diris pro tio ke iu ajn versio de peco ne estas precize sama al alia, eĉ kiam ili estas luditaj sub sama dirigento en du malsamaj okazoj. Ekzemple,Igor Stravinski, kiu dirigentis almenaŭ ses registradojn de sia verkoLa konsekro de la printempo, notis, ke ĉiu el ili estis ege diferenca de la aliaj.

Foje, se la komponisto aŭ komponistino ĉeestas en la trejnado, povas ŝanĝi opinion pri tio skribita en la partituro kaj informi pri ĝi al la dirigento. Foje, kelkaj dirigentoj interesiĝas pri bone ekkoni ne nur la verkon kiun dirigentos sed eĉ la propran komponiston: ties ŝatoj, muzikaj konoj kaj majstreco, ĉar oni konsideras, ke estas grave por bonkvalita ludado kaj dirigentado. Tio ekzemple okazas ekzemple por la tutmonda premiero de verko.

Malofte okazas, ke se dirigento estas malefika, la orkestro, se vere ĝi estas bonkvalita, povas sukcesi organiziĝi siaparte sen multe da malfacilo.

Arteca svingado de la dirigentoj

[redakti |redakti fonton]

Oni povas mire sin demandi, kial al orkestro necesas dirigento. Ŝajnas ja, ke iel la muzikistoj, ensorbitaj en la notoj sur lapupitroj antaŭ si, eĉ ne levas sian rigardon al la dirigentapodio. Fakte ŝajnas, ke dank’ al sia granda profesieco la orkestranoj tute ne bezonas iun, kiu estras ilin svingante siajn manojn kajtaktobastonon.

Unu el la ĉefaj kialoj, pro kiu necesas dirigento estas, ke ĝuste bravaj muzikistoj nepre bezonas liankarismon. Ĉiu el la dekoj da individuoj de la orkestro ludas por la homo staranta antaŭ li, kiu atente aŭskultas, aŭdas ĉiun sonon, petas kaj postulas sonan belecon per sia instiga karisma personeco. Ili amas sian dirigenton, timas kaj deziregas kontentigi lin kaj ricevi lian aprobon. Ili ja ludas nek por la publiko, nek honore al lakomponisto aŭ al la muziko, sed por li, sciante kion li atendas kaj kion li volas aŭdi.

Sed la tasko de dirigento ne finiĝas per karismo. La plejmulto da dirigentoj ne estas dotitaj per la specialaj kvalitoj de la mitaj estintaj dirigentoj, kiel la italaArturo Toscanini [Toskanini] aŭ la germanaWilhelm Furtwängler [Vilhem Fortvenla]. Tamen orkestro nepre necesas dirigenton – kaj eble unue kaj ĉefe, je plej baza nivelo, kiel trafikpoliciston. Muzika kreaĵo, ekz. latria simfonio de Brahms, estas tre komplika afero. Ĝia rapido daŭre ŝanĝiĝas, la orkestro daŭre malrapidiĝas kaj akcelas, estas tre malrapidaj partoj kaj tuj poste la komponisto postulas revenon al la origina rapido. El la teknika vidpunkto, la dekoj da kunludantaj muzikistoj tute ne kapablas precize kune plenumi tion.

Krome, estas en tiu muzika kreaĵo oftaj ŝanĝoj en la intenso de sonado: foje oni devas plilaŭtigi kaj foje mallaŭtigi kaj ne ĉiu grupo da instrumentoj devas konduti sammaniere. Do, ekz., kiel povus la metalajblovinstrumentoj, kies voĉo tondras, plilaŭtigi aŭ mallaŭtigi siajn sonojn por ne silentigi laarĉinstrumentojn, kies sonoj estas pli malfortaj? La metalaj instrumentoj ja troviĝas en la orkestra malantaŭo kaj estas tro okupitaj pri siaj taskoj por povi aŭskulti la violonojn kaj akorde adapti sian propran ludadon. Kaj kiel scios lakontrabasoj kiom laŭte ludi por ne kovri la sonon desolista fluto?

Vere estas, ke en lapartituro de ĉiu muzikisto aperas la tradiciaj skribaĵoj, en la itala, “forte” (t.e. laŭte) kaj “piano” (t.e. mallaŭte) sed la intenso de sono estas relativa afero kaj dependas de la ĉirkaŭaj sonoj. Do nur unu homo, kiu vidas kaj atente aŭskultas la sonan tuton, povas akordigi kaj direkti la dekojn da ludistoj kaj ties grupojn, por ke ili ludu laŭ la ĝustajtempo kaj intenso.

Dirigento devas esti krom brava gvidanto ankaŭ severa estro, preskaŭdespoto. Famegaanekdoto rakontas pri la mita Arturo Toscanini, kiu haltigis la orkestron dum la provoj sekve de eraro de unu el 96 muzikistoj. “Diru bonvole”, demandis lin Toscanini, “en kiu jaro vi naskiĝis?”. La muzikisto respondis per tremanta voĉo. “En kiu monato?”. Novembro estis la respondo. “Kaj en kiu tago de la semajno?”. Mardo. “Tiu estis nigra tago por la muzika arto!!’, tondris la voĉo de Toscanini, “Prenu vian instrumenton kaj foriru, vi estas maldungita!”.

Famaj dirigentoj

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dirigento&oldid=9043014"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp