Orizaba | |||||
---|---|---|---|---|---|
loĝlokoj de Meksiko![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 94300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 18° 51′ N,97° 6′ U(mapo)18.85-97.1Koordinatoj:18° 51′ N,97° 6′ U(mapo)[+] | ||||
Alto | 1 242 m[+] | ||||
Areo | 27,97 km² (2 797 ha)[+] | ||||
Horzono | UTC-06:00[+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Orizaba (naŭatle :Ahualizapan, otome (en) :Mb'oñ'u) estas urbo kaj komunumo en la meksika subŝtatoVeracruz. Ĝi situas 20 km okcidente de la ĝemelurbo deCórdoba, kaj limasRío Blanco kajIxtaczoquitlán, laŭ naciaj vojoj 180 kaj 190. En 2005, la urbo havis enloĝantaron de 117,273, kaj kovras preskaŭ la tutan areon de la municipo. La enloĝantaro de la municipo estis 117,289 kaj havas areon de 27.97 km². La nomo Orizaba venas de la hispana elparolo de la naŭatla nomoAhuilizapan [āwil-lis-ā-pan], kio signifas (malglate) "loko de ludado de akvo".
La grandurbo situas 1,200 metrojn super lamarnivelo, sur la bordoj dela Río Blanco kaj ĝiaj alfluantoj, inkluzivede la Río Orizaba, proksime de la buŝo de granda valo gvidanta okcidenten en la orientan parton de laSierra Madre. Ĉi tiu loko ĉe la piedo de la montoj estas grava krucvojo laŭ kio dum pluraj cent jaroj estis la plej gravakomercvojo interMeksikurbo kajVeracruz sur la marbordo de laMeksika golfo. Norde de la valo estas Pico de Orizaba (Citlaltéptl),vulkano kiu kun siaj 5636 m. estas la plej alta monto de Meksiko kaj la tria plej alta enNordameriko.
La klimato estas ĝenerale agrabla, sed ofte estas pluva kaj nuba. La averaĝa temperaturo estas 18 °C, kaj la averaĝa kvanto deprecipitaĵo estas 1 800 mm jare. En la plej varmaj tagoj de la jaro, la temperaturo povas superi 33 °C, kaj vintre ĝi povas fali ĝis 4 °C. La grundo en Orizaba estas precipe fekunda.
La lingvo en Orizaba estas plejparte la hispana, kiel en la cetero de Meksiko. En la vilaĝo deIxhuatlancillo, situanta norde de Orizaba, kaj en la granda montara regiono sude ( Sierra de Zongolica ), estas pluraj miloj da homoj kiuj parolas varion de la naŭatla kiu ofte estas nomita Orizaba Naŭatla.
Orizaba jam estis gravavilaĝo kiam la hispanoj okupis la landon, kaj estis en Orizaba keLa Malinĉe, lainterpretisto kaj amantino deHernán Cortés, geedziĝis kun la hispano Juan Jaramillo.Memortabulo estis starigita en la urbo por festi tiun geedziĝon. En la kolonia periodo, Orizaba iĝis grava grandurbo. La 27-an de januaro 1774, Orizaba ricevis la statuson devilao fare de la hispana reĝoKarolo la 3-a, kaj la 29-an de novembro 1830, ĝi ricevis la statuson de urbo.
Kiam Lucas Alamán fondis la unuan teksaĵfabrikon de Orizaba en 1836 (la Cocoalapan- fabriko), la ekonomia vivo de la grandurbo komenciĝis kiel industria grandurbo. En 1839 la gazetoLa Luz estis komencita. En la sama jaro, guberniestro Francisco Hernández y Hernández donis la nomonVeracruz-Llave al tiu meksika ŝtato, en memoro de generaloIgnacio de la Llave, kiu estis naskita en Orizaba. La 8-an de majo 1874, Orizaba iĝis la ĉefurbo de la ŝtato, sed en 1978 tiu statuso estis transdonita alXalapa. En la regado dePorfirio Diaz (El Porfiriato ), Orizaba estis deklarita la plej klera grandurbo en Meksiko. En la centro de la urbo estas konstruaĵo nomitaEl Palacio de Hierro (La Fera Palaco), kiu estis dezajnita fare de la franca arkitektoGustave Eiffel. La partoj estis transportitaj per boato deAŭstrio dumEl Porfiriato kaj kunvenitaj en Orizaba.
Orizaba estas grava industria urbo. En 1896, estis fondita Cervecería Moctezuma,bierfarejo kiu ĝis hodiaŭ produktas la konatajn biermarkojnSol kajDos Equis.
En la lastaj jaroj sub la gvidado de Porfirio Díaz, du gravajstrikoj okazis en la lando. La lasta el ili,la Río Blanco Striko, okazis en Orizaba, kaj estis grava preludo al laMeksika Revolucio.