![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Oriolfringo, masklo ![]() Oriolfringo, ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Linurgus olivaceus (Fraser,1842) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
LaOriolfringo, laŭ la specio, aŭLinurgo, laŭ la genro, (Linurgus olivaceus) estas specio de birdo de lafamilio deFringedoj. Ĝi estasmonotipa en lagenroLinurgus.[1]
Ĝi estas specio kun tre markataseksa duformismo. La masklo havasnigran kapon (kun gorĝareo kaj supra brusto)kaj flavan korpon, pli flava ĉirkaŭ la nigra areo kaj subaj partoj, dum estas oliveca nuanco en flankoj kaj la dorso kaj flugiloj estas olivecverdecaj, tiuj lastaj kun la flavecaj flugilstrioj dekardeloj. La kombino de nigra kapo kaj flava korpo (flava kaj nigra koloroj) nomigas la specion per simileco alorioloj, kiuj estas tute ne rilataj, sed kunhavas tiun saman kombinon. La ino estas ĝenerale pli grizbruna, kun tre grizbrunaj krono kaj supraj partoj, dum estas iom pli helflaveca en suba vango kaj gorĝareo. La flugiloj estas ankaŭ pli malhelaj sed kun samaj flavecaj flugilstrioj. La beko estas tre dika baze un la supra makzelo iomete pli longa kaj kurbeca; ĝi estas tre flava ĉe masklo kaj pli rozkolora kun malhela pinto ĉe ino.
Ĝi troviĝas enCentra Afriko, ĉefe enBurundio,Kameruno,Demokratia Respubliko Kongo,Ekvatora Gvineo,Kenjo,Malavio,Niĝerio,Ruando,Sudano,Tanzanio kajUgando. Ĝi troviĝas en subtropikaj aŭ tropikaj humidaj ĉiamverdaj montararbaroj.[2][3]
|