Eŭropa Somera Tempo estas la aranĝo laŭ kiu la kvar Eŭropaj horzonojn aldonas unu horon dum printempo por pleje profiti de la taglumo. Tio estas farita en ĉiuj ŝtatoj de Eŭropo kromIslando kiu uzasUTC'n dum la tuta jaro. La periodo iras de 01:00 UTC de la lasta dimanĉo de marto ĝis 01:00 de la lasta dimanĉo de oktobro, ĉiujare. La nomoj de la horzonoj ŝanĝiĝas al: Okcidenteŭropa Somera Tempo (WEST), Centreŭropa Somera Tempo (CEST) kaj Orienteŭropa Somera Tempo (EEST).
Okcidenteŭropa Somera Tempo (WEST,UTC+1) estas lahorzono dum somero de laFeroaj Insuloj, la nordorientaGronlando,Irlando (tutjare, tie nomata "Irlanda Norma Tempo"),Islando (tutjare), laKanariaj insuloj,Madejro,Manksinsulo,Manikinsuloj,Portugalio kaj laUnuiĝinta Reĝlando de Grand-Britio kaj Nord-Irlando (tie nomataBritish Summer Time (BST) ("Brita Somera Tempo")). Ĝia nomo angle estasWestern European Summer Time (WEST).
Centreŭropa Somera Tempo (CEST,UTC+2) estas la nomo de lahorzono kiu havas hordiferencon de du horoj pli ol laTempo universala kunordigita (UTC). Ĝi estas uzita de ĉiuj regnoj en okcidenta kontinenta Eŭropo krom en Portugalio, kiu denove uzasOkcidenteŭropan Someran Tempon.
Ĝia nomo angle estasCentral European Summer Time (CEST), en la francaHeure avancée de l'Europe centrale (HAEC) kaj en la germanaMitteleuropäische Sommerzeit (MESZ).
Orienteŭropa Somera Tempo (EEST,UTC+3), angleEastern European Summer Time (EEST), estas la horzono de la Eŭropaj landoj inter laCentreŭropa Somera Tempozono kaj laUkrainio.
Jen la Eŭropaj landoj, kiuj uzas somere UTC+3:Bulgario,Kipro,Estonio,Finnlando,Grekio,Latvio,Litovio,Moldava Respubliko,Rumanio,Ukrainio.

LaMoskva Tempo (MSK) egalas alUTC+3 kaj estas la laŭleĝa lokatempo en laeŭropa parto de Rusio (krom laKaliningrada provinco) laŭhorzono de Moskvo dum la tuta jaro.
Moskva Tempo (MSK,UTC+3) (ruse Моско́вское вре́мя) antaŭe estis mallongigo por la tempo valida en la Moskva horzono nur dum la somera periodo. En la jaro 2011 tamen la transiro el la somera tempo al la vintra ne okazis, kaj tiu ĉi tempo ekde tiam uziĝas kiel tutjara.
Moskva tempo estas uzita por horaroj detrajnoj,aviadiloj,ŝipoj ktp ĉie en laRusa Federacio. Ĝi ankaŭ aperas en telegramoj, en retmesaĵoj ktp. La tempo estas ofte anoncita ĉie en la lando enradioelsendoj laŭ la Moskva tempo.
SimileBelorusio uzas la horzonon UTC+3 dum la tuta jaro.