Orientalisto en komenca senco de la vorto estaseŭropano kiu studas la lingvojn, popolojn kaj morojn de "Oriento", tio estas de "la landoj kuŝantaj oriente de Eŭropo", precipeAzio deokcidenta ĝisorienta, iom ankaŭNorda Afriko (aparte la nordafrika landoEgiptio kun sia antikva kaj moderna kulturoj). La scienca fakoOrientalistiko do havas kaj lingvistikan kaj etnologian dimension. En moderna senco de la vorto ĝi ne plu limiĝas nur al eŭropanoj, sed al ĉiaj ne-aziaj sciencistoj studantaj la (nuntempajn, sed ankaŭ historiajn) lingvojn kaj popolojn aziajn.
La scienca termino ne konfuziĝu kunorientismo.
Ofte orientalistoj jam dum la studado specialiĝas je specifa nuna aŭ historia lingvo/lingvaro respektive etno/etnaro, ĉar la unuopaj lingvoj kaj kulturoj tre malsamas kaj bezonas grandan kvanton de scienca profundiĝo.
Ekzemplaj subfakoj estas :
(alfabetvice)