Orienta Timoro (tetuneTimor Lorosae,portugaleTimor Leste) estas regno enSudorienta Azio. La nomo Timoro devenas detimor aŭtimur, la vorto por "oriento" en ĉiuj malajaj lingvoj. La lando konsistas el la orienta duono de la insuloTimoro kaj la najbaraj insuloj Atauro kaj Jaco, kaj ankaŭ Oecussi-Ambeno, regiono tute ĉirkaŭata deOkcidenta Timoro (parto deIndonezio) kuŝanta sur la nordokcidenta parto de la insulo[1][2][3][4][5][6][7][8] .
Ĝi estis kolonio dePortugalio ekde la 16-a jarcento kaj dume konata kielPortugala Timoro. En1975, Orienta Timoro sin deklaris sendependa. Post naŭ tagoj, indoneziaj trupoj invadis la landon.Usono akceptis tiun okupon. Tuj okazis miloj da murdoj kaj en la sekvanta 25-jara periodo Indonezio genocidis ĉirkaŭ trionon de la popolo de Orienta Timoro preskaŭ neatentite de la mondo. En1986Indonezio aneksis ĝin kaj anoncis ĝin sia 17a provinco -Loro Sae. Tiun fakton ne agnoskisUnuiĝintaj Nacioj[9].
La organizoFretilin gvidis la politikan kaj armean lukton kontraŭ la transpreno de fare de Indonezio de Orienta Timoro ĝis ĝia gvidanto, Nicolau Lobato, estis kaptita kaj mortigita fare de la indonezia armeo en Decembro 1978. Ekde la mortigo de Lobato, la armita rezisto de la timora loĝantaro kontraŭ la indoneziaj invadantoj efike vanuiĝis. La perdo estis disbatanta (85% de la gvidistoj de la movado estis mortigitaj, 80% de la armetrupoj estis perdita, kaj 90% de iliaj armiloj estis kaptitaj aŭ detruitaj). La civila loĝantaro estis dissemita al tendaroj kaj malsatego regis en Timoro. Krome, la indoneziaj militfortoj kontrolis kaj la amaskomunikilojn kaj la komunikajn kanalojn kiuj ligis la kontraŭulojn de la insulo kun tiuj kiuj apogis la lukton en la ekstera mondo. Komence, la restaĵoj de la rezisto, sub la gvidado deXanana Gusmao agis por renovigi la ligon inter la malmultaj militunuoj forlasitaj en la areo kaj kiuj povis aranĝi armean agadon kontraŭ la okupaciaj fortoj.
En1999 okazis baloto, en kiu la loĝantoj de Orienta Timoro subtenis la ideon de sendependeco. Finfine, post periodo en prizorgeco de UNO, Orienta Timoro liberiĝis, je la20-a de majo de2002[10] . Komparu kunOkcidenta Saharo.
Latimora eskudo de 1959 ĝis la jaro 1976 estis la nacia valuto de Orienta Timoro. Unu eskudo estas dividita je cent centavoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas TPE. Ĝin en1976 anstataŭigis laindonezia rupio. Intertempe en Orienta Timoro la oficiala valuto estas lausona dolaro[11][12].
↑Benetech Human Rights Data Analysis Group (9 February 2006) The Profile of Human Rights Violations in Timor-Leste, 1974–1999. A Report to the Commission on Reception, Truth and Reconciliation of Timor-Leste, p. 2–4. Human Rights Data Analysis Group (HRDAG). Arkivita ella originalo je 23 December 2022. Alirita 26 December 2022 .
↑ (2000) “A long journey of resistance: The origins and struggle of the CNRT”,Bulletin of Concerned Asian Scholars32 (1–2),p. 11–18.doi:10.1080/14672715.2000.10415775. 147535429.
↑de Brouwer, Gordon (2001), Hill, Hal; Saldanha, João M., eds., East Timor: Development Challenges For The World's Newest Nation, Canberra, Australia: Asia Pacific Press, pp. 39–51, (ISBN 978-0-3339-8716-2)