Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Orienta Fronto (Dua mondmilito)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la milithistorio de Dua Mondmilito. Por informoj pri historia termino, vidula artikolonGranda Patriota Milito.
Great Patriotic War collage

LaOrienta Fronto de Dua Mondmilito estasorienteŭropa militfronto deDua Mondmilito interAliancaj ŝtatoj kajAkso-ŝtatoj, speciale interNazia Germanio kajSovetunio inter jaroj 1941 kaj 1945.

La 22-an de junio 1941, Germanio atakis Sovetunion post la epoko de laPakto Ribbentrop-Molotov. Dum la milito, Sovetunio kaj Germanio militis en Orienteŭropo, kio rezultis en multajn perdojn. En majo 1945, post la memmortigo de Hitler kaj malvenko en Batalo je Berlino, Germanio kapitulacis al aliancaj ŝtatoj, Sovetunio kaj aliancaj ŝtatoj venkis en milito. Orienta Fronto de Dua Mondmilito ofte estas agnoskita kiel granda milito en milithistorio.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En 1939, Nazia Germanio sub Adolf Hitler planis atakiPollandon. Por eviti Sovetan partoprenon en milito.Joachim von Ribbentrop, Germania ministro pri eksterlandaj aferoj proponis helpi aneksadon de najbaraj landoj alStalin.[1] Stalin konsentis la proponon de Germanio, kaj tial la 23-an de aŭgusto en Moskvo, Sovetunio kaj Germanio subskribis traktaton pri neagreso, kio poste estis nomata kielPakto Ribbentrop-Molotov. La 1-an de septembro 1939, Germanio atakis Pollandon, komencis Dua Mondmilito. Laŭ sekreta protokolo, Germanio kaj Sovetunio dispartigis Pollandon, kaj rekonis la agadon unu de alia. Poste Sovetunio aneksis Orientpollandon,Baltajn ŝtatojn,Besarabion.

Tamen, post lavintra milito, Hitler opiniis ke laRuĝa Armeo havas malfortajn fortojn ol li esperis. Tio kaŭzis ke Hitler decidis ataki Sovetunion. Dum laBatalo de Anglio, stabanaro de Germaniaj militfortoj planisofensivan planon al Sovetunio. Tiu movado de Germanio transiĝis tra multaj informaj fontoj al Sovetunio. Ekzemple, en aprilo sovetajĉasaviadiloj interkaptis multajn Germaniajn skoltadajn aviadilojn enLitovio.[2] Sendube, Soveta spiono en Japanio Richard Sorge avertis pri planita naziaofensivo en junio 1941, sed Stalin ignoris lian averton.[3]

La 22-an de junio 1941 naziaj militfortoj komencis amasanofensivon kontraŭ Sovetunio. Pro Germania subita atako kaj "Granda purigo" de armea stabanaro de Stalin, la ruĝa armeo fiaskis defendi teritorion. Dum la unua jaro de ofensivo, Nazia Germanio sukcesis okupi okcidentan parton de Sovetunio. En septembro 1941, naziaj militfortoj blokisLeningradon, ĝis januaro 1944. En decembro 1941, naziaj militfortoj atingis proksime de Moskvo. Danke al malvarma vetero, Sovetunio sukcesis defendi sian ĉefurbon.

En 1942, Hitler ŝanĝis planon de ofensivo. Germaniaj militfortoj koncentriĝis al okupado de suda parto de Sovetunio, kielUkrainio,Krimeo,Kaŭkazo. Germania ofensivo haltiĝis enStalingrado, industria kaj loĝistika centro de suda parto de USSR. En novembro 1942, Sovetunio komencis Operacon Uranio, 6-a armeo deWehrmacht kapitulacis en januaro 1943. Venko debatalo ĉe Stalingrado haltigis Germanian ofensivon.

Post la malvenko, Germanio planis ofensivon en Kursk, sedofensivo fiaskis. Germanio perdis multajn diviziojn, speciale tankaj divizioj. En junio 1944, Sovetunio komencis kontraŭofensivon, "Operacon Bagration". Ruĝa Armeo sukcesis atakon, kaj Sovetunio sukcese liberigis Orienteŭropon. Proaliancaj ofensivoj en Okcidenteŭropo, Germanio perdis multajn teritoriojn en Eŭropo.

En januaro de 1945, Ruĝa Armeo komencis ofensivon en orienta Germanio. La 1-an de majo 1945 la Ruĝa Armeo sukcese okupisBerlinon. Stabanaro de Germaniaj militfortoj rekonis sian malvenkon, decidis kapitulaci al aliancaj ŝtatoj. Stabanaro de Germaniaj militfortoj kapitulacis la 8-an de majo en Supera Sidejo de Aliancaj Fortoj (SHAEF) enReims. Tamen, laŭ peto de Soveta stabanaro, kapitulaco estis ripetita la 9-an de majo en Soveta Militforta Administrejo enBerlino. Nuntempe aliancintaj ŝtatoj (Usono, Britio, Francio) festas la 8-an de majo kiel V-E Tago, kaj Rusio kaj multaj post-sovetaj ŝtatoj festas la 9-an de majo kielVenkotago.

Militkrimoj

[redakti |redakti fonton]

Laŭ ideologio denaziismo kajrasismo, Germaniaj militfortoj faris multajn militkrimojn en Orienteŭropo. Dum la okupado de Orienteŭropo, Germanaj militfortoj farisHolokaŭston,etnajn purigadojn,masakrojn en Orienteŭropo. Kiel rezulto de Germanaj militkrimoj, multaj civiluloj mortiĝis de Germaniaj militfortoj.

Dum la ofensivo en Orienteŭropo, multaj sovetaj militistoj seksatencis inajn civilulojn. speciale en Pollando[4] kaj Germanio.

Perdoj

[redakti |redakti fonton]

Dum la milito pereis pli ol 6 milionoj da germanaj soldatoj, kaj pereis pli ol 8 milionoj da sovetaj soldatoj. La perdoj de homoj kaj militaj teknikaĵoj de Germanio en la orienta fronto estis pli ol 80 % de ĉiuj germanaj perdoj dum la Dua Mondmilito. En Sovetunio dum la milito estis murditaj pli ol 26-27 milionoj da civiluloj.[5]

Operacoj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Richard J. Obery, Rusia milito: Sango sur la Neĝo (angle), 1997.
  2. Yefim Gordon, Sovetaj aerofortoj en Dua Mondmilito (angle). 2008.
  3. Gordon Prange; Donald M. Goldstein; Katherine V. Dillon, Ĉelo Tokio: La Rakonto de la Spiona Cirkio de Sorge (angle), Nov-Jorkio: McGraw-Hill, 1984.
  4. Joanna Ostrowska, Marcin Zaremba,La torturo de inajArkivigite je 2019-03-23 per la retarkivoWayback Machine (pole),Polityka no. 10 (2695), pp. 64–66. 7-a de marto 2009.
  5. Vadim Erlikman, Perdo de Loĝantaro en 20-a jarcento (ruse), Moskvo 2004, p.20-21

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Ŝablono:Bataloj de Orienta Fronto (Dua Mondmilito)Ŝablono:Grandaj kampanjoj de Dua Mondmilito

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Orienta_Fronto_(Dua_mondmilito)&oldid=8747666"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp