LaDabaa Regiono aŭ pli longeRegiono de Dabao (cebue:Rehyon sa Dabaw;tagale:Rehyon ng Dabaw;hispaneRegión de Dávao) estas unu el 17 administraj regionoj de la ŝtatoFilipinoj. Ĝia teritorio grupigas kvin (ĝis la 23-a de oktobro 2013 estis kvar)provincojn (en la apuda mapo apud la regiona nomo ĉiuj kolorigitaj en nuancoj de ruĝo). Ĉiuj el tiuj provincoj havas propran registaron, estratan de guberniestro (gobernador). Por elektoj la provincoj estas subdividitaj al kongresaj distriktoj (distrito), kiuj elektas po deputiton. Dek kvar el la dek sep regionoj de la Filipinoj estas signitaj per numeroj: la Dabaa Regiono havas la numerigon "11".
La regiono geografie ampleksas la sudorientan parton de la insuloMindanao, kaj iujn proksimajn insuletojn. La teritorio sume kovras areon de 20 244 kvadrataj kilometroj, kaj en2010 havis 4 468 563 loĝantojn, kio rezultigasloĝdenson de po 220 homoj laŭ kvadrata kilometro.
La 23-a de oktobro 2013, la antaŭa provincoSuda Dabao dividiĝis en nordan kaj sudan duonojn, el kiuj la pli norda parto daŭre nomiĝas Suda Dabao kaj la suda parto, oriente najbara al la provincoSaranganio, ricevis la novan nomonOkcidenta Dabao kaj la ĉefurbonMalita. Ĝi estas la 81-a provinco de la lando.