Rumanio kajAlbanio bildiĝas pli hele, ĉar ili nur dum iom da jaroj apartenis al la Orienta Bloko.
Mapo de la politikaj blokoj en Eŭropo dum la Malvarma Milito
Orienta Bloko estis la nomo por socialisma-aŭtoritate gvidita grupo da ŝtatoj sub gvido deSovetunio inter la jaroj1947 kaj1989. La Orienta Bloko ampleksis la membroŝtatojn de la armeaVarsovia Kontrakto.
La termino kreiĝis en la parlamente demokratiaj ŝtatoj deokcidenta Eŭropo kajnorda Ameriko, kiuj kontraste nomeblasOkcidenta Bloko. Ambaŭ "bloko"-nomoj respegulas la komprenon de la interŝtata konflikto dum laMalvarma Milito. Laŭ tiu kompreno oni vidis laSovetunion kaj siajnsatelitajn ŝtatojn kiel unueca bloko, kiu en ĉiuj decidaj temaroj havis unuecan politikon, kiu baziĝis sur la ideoj de la nacie regantakomunisma partio, respektive baziĝis sur la malsame forta dependeco de la unuopaj naciaj komunismaj registaroj de la gvidado de lakomunisma partio de la Sovetunio.
Ankaŭ iuj arabaj kaj afrikaj ŝtatoj kielDemokratia Popola Respubliko Jemeno,Respubliko Kongo,Angolo kajEtiopio dumtempe alkalkuliĝis al tiu bloko, ĉar ankaŭ ĉi-tie ekzistis reĝimoj forte subtenataj deSovetunio. Dum pli postaj jaroj de la 20-a jarcento la politiko de tiuj socialismaj ŝtatoj pli kaj pli sendependiĝis de Sovetunio aŭ deviis malferme de la sovetunia politika direktiĝo.