Orhan,Orhan la 1-a aŭOrhan Ghazi (enOtomana turka: اورخان غازی; enturka:Orhan Gazi, literumita ankaŭOrkhan, ĉirkaŭ 1281 – Marto 1362) estis la duabejo de la OtomanaBejlik, konsiderataOtomanaSultano el 1323/4 ĝis 1362. Li estis filo deOsman la 1-a, kaj naskiĝis enSöğüt, tiam ĉefurbo de la Osmanidoj.
En la komencaj etapoj de sia regado, Orhan fokusigis siajn energiojn al la konkero de plej el la nordokcidenta Anatolio. La majoritato de tiuj areoj estis subBizanca regado kaj li venkis por la unua fojo en la batalo de Pelekanon kontraŭ laBizanca Imperiestro Androniko la 3-a Paleologo. Orhan ankaŭ okupis la terojn de Karasidoj deBalıkesir kaj de Ahi-oj deAnkaro.
Serio de enlandaj militoj ĉirkaŭ la ascendo de la naŭ-jaraĝa Bizanca Imperiestro Johano la 5-a Paleologa ege estis profita por Orhan. En la Bizanca enlanda milito de 1341–1347, la regento Johano la 6-a Kantakuzena edzigis sian filinon Teodora al Orhan kaj dungis Otomanajn militistojn kontraŭ la rivalaj fortoj de la imperiestr-edzino Anna de Savojo, kio ebligis al ili rabadiTrakion. En la Bizanca enlanda milito de 1352–1357, Kantakuzeno uzis Otomanajn fortojn kontraŭ Johano la 6-a, kio garantiis al ili la uzadon de eŭropa fortikaĵo ĉe Çimpe ĉirkaŭ la jaro 1352.[1][2] Grava tertremo detruisKalipolis (nuntempaGelibolu) du jarojn poste, post kio la filo de Orhan, nome Sulejman Paŝa, okupis la urbon, kio havigis al la Otomanoj gravan pontokapon sur kontinenta Eŭropo.
Laŭ la islama fakuloIbn Battuta, Orhan estis "la plej granda el la Turkaj reĝoj kaj la plej riĉe en riĉo, teroj, kaj militaj fortoj".[3]