Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ordeno de Amikeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ordeno de Amikeco
ordeno • civil decoration
Nomita laŭamikeco
OrganizantoRusio
LandoRusio
Fondita en2-a de marto 1994
vdr
Prezidanto de la Internacia Olimpika KomitatoJacques Rogge premiita je la Ordenn de Amikeco fare de rusia prezidantoDmitrij Medvedev la 22-an de novembro 2011 en la Moskva Kremlo.
Manfred Schmidt, estro de la departemento por kriza administrado de la germanaInterna Ministerio, premiita per la Ordeno de Amikeco fare de rusia prezidanto Dmitrij Medvedev la 13-an de oktobro 2010 en la Moskva Kremlo.
Princo Mikaelo de Kent ricevas la Ordenon de Amikeco derusia prezidanto Dmitrij Medvedev la 4-an de novembro 2009 en laMoskva Kremlo. Li poste rezignis la honoron pro larusia invado al Ukrainio.

LaOrdeno de Amikeco (ruse Орден Дружбы, Orden Druĵbi) estasordeno dela Rusia Federacio. La dekoracio estis establita laŭ la dekreto numero 442 de laPrezidanto de la Rusia Federacio la2-an de marto1994. La antaŭulo de la ordeno en la sovetia periodo estis laOrdeno de Amikeco inter Popoloj, fondita en1972.

La Ordeno de Amikeco estos aljuĝita al civitanoj de laRusia Federacio, same kiel al civitanoj de aliaj landoj: pro speciala kontribuo al plifortigo depaco,amikeco,kunlaboro kaj interkompreniĝo inter popoloj; pro fruktodona agado por interproksimiĝo kaj reciproka riĉiĝo de kulturoj de nacioj kaj popoloj; pro aktiva agado pri la konservado, plibonigo kaj popularigo de la kultura kaj historia heredaĵo de Rusio; pro la sukcesoj de laboro en industrio, agrikulturo kaj aliaj branĉoj de la ekonomio; pro fruktodona agado en la evoluigo de scienco, edukado, sano kaj kulturo; pro granda kontribuo al la efektivigo de grandaj komunaj ekonomiaj projektoj kun la Rusia Federacio kaj investo en la ekonomio de la Rusia Federacio; pro ampleksa bonfarado[1].

La aljuĝado de la Ordeno de Amikeco estas kutime kondiĉigita de tio, ke la civitano de la Rusia Federacio jam havas alian premion de la Rusia Federacio.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Орден Дружбы.Award.gov.ru

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ordeno_de_Amikeco&oldid=8394401"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp