Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Oratoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sen fontoj!
La fontoj de ĉi tiu artikolo pri parolartone sufiĉas.
Vi povasplibonigi ĝin, aldonantefidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Junio 2020)
Komento: verŝajne tradukita el alilingva Vikipedio

Oratoro en esperantlingvaj vortaroj kielPIVReta Vortaro estas

  1. homo, kiu kutimas publike paroladi: juĝeja, politika, eklezia oratoro, respektive
  2. tiu, kiu parolas en la nomo de kolegoj: li estis la oratoro de la grupo.

La vorto konatiĝis aparte en lalatina formoorator ("parolisto") en laRomia Imperio. En la klasika teorio deretoriko (de lagreka vorto por oratoro, Ρήτορας [Retoras]), la vorto oratoro estas fakvorto por "strategia komunikisto". Sekve la retorika praktiko estas "la rego de sukcesorientitaj komunikaj metodoj" (laŭJoachim Knape, origine germanedie "Beherrschung erfolgsorientierter strategischer Kommunikationsverfahren"). Homo en rolo de oratoro komunikas por konvinki la aŭskultantaron pri la graveco kaj subtenindeco de certa celo,greke nomata τέλος, do"telos". Dum retorikisto estas tiu kiu instruas publikan paroladon, oratoro estas tiu kiu publike praktikas ĝin.

En la pli novaj teorioj de retoriko kaj amaskomunikado la instanco de oratoro ne plu ligiĝas nepre al individua persono kaj al la situacio de voĉa parolado, sed uzatas en pli vasta kaj pli abstrakta senco. Tiel ekzemple tuta redakcio de politika gazeto povas transpreni la funkcion de oratoro. Iuj sciencistoj sistemon de pluraj homoj en komuna funkcio de oratoro nomas "oratorankolektivon".

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La vorto devenas de lahindeŭropa pralingvo kaj de ties vortbazo *or- ("prononci ritan formulon"). El tio interalie kreskis la latinaverboorare ("paroli antaŭ kortumo aŭ asembleo", "porparoli", "pledi") kaj lasubstantivoorator ("parolisto"). En la malnovfranca lingvo de la 14-a jarcento el tio iĝis la vortoorateur, kaj en la anglo-franca lingvo de tiu epoko la vortooratour. En laangla lingvo la vorto dokumentiĝas ekde la jaro1374, en la signifo "iu kiu pledas aŭ argumentas por idea celo", kaj tiulingve la morderna signifo de la vorto "publika parolisto", atesteblas ekde proksimume la jaro1430. Simile ankaŭ aliaj eŭropaj kaj poste ekstereŭopaj lingvoj prenis ĝin el la latina lingvo post la fino de laantikva epoko.

Modernaj oratoroj

[redakti |redakti fonton]

En la20-a jarcento interalie elstaras la sekvaj publikaj parolistoj (sendepende de politika orientiĝo):

Esperantistoj

[redakti |redakti fonton]

Elstaras:

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Oratoro&oldid=9043865"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp