Oranmore | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
setlejo![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 990 (2016)[+] | ||
Loĝdenso | 2 028 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 16′ N,8° 55′ U(mapo)53.2683-8.92Koordinatoj:53° 16′ N,8° 55′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 7 m[+] | ||
Areo | 2,46 km² ( 246 ha)[+] | ||
Horzono | UTC±00:00[+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Oranmore (irlande Órán Mór) estas vilaĝo enGraflando Galway ĉe la rando de la urboGalivo en la okcidento deIrlando. Kun kreskantaj domaroj, la loĝantaro de Oranmore rapide plialtiĝas kaj la urbo iĝas parto de la antaŭurbo de Galivo.
Oranmore troviĝas9 km oriente de la urbo Galivo ĉe la rando de la Golfeto Oranmore, ero de laGolfeto de Galivo.
Oranmore estasangligo deUarán Mór. La unua skriba mencio de Oranmore estas en la Kronikoj de la Kvar Mastroj.[1] Ĝi estis originale nomitaFuarán Mór (kio signifas “Granda Fonto” en lairlanda). La nomo rilatas al fonto apud la vilaĝo.
La fokuso de loka industrio moviĝis de agrikulturo al turismo, fabrikado kaj loĝistiko. Estas pluraj industriaj parkoj proksime al la vilaĝo, kiel la industria parko Deerpark, kiu estas loko por industrio de multaj jardekoj precipe en la betonaj, kemiaj kaj ŝtalaj fabrikadaj industrioj. Oranmore nun havas kvar hotelojn kaj plurajn restoraciojn.