Laoranĝa suko aŭoranĝsuko estastrinkaĵo farita el prematajoranĝoj (Citrus sinensis). Necesas premi 2,5 al 3 kg da oranĝoj por ricevi 1litron da oranĝa suko.
Oni povas premi oranĝojn por si mem, helpe de mana premilo aŭcitruspremilo, sed ofte oni aĉetas oranĝan sukon en botelo aŭ kartona skatolo (depende de la mondregiono). Oni tamen ne povas kompari la kvaliton. La plej bona suko sendube estas farita el freŝaj fruktoj. La kvalito de la aĉetitaj sukoj tre multe dependas de la sukoprocentaĵo, kiu enestas kaj de la produktomaniero. Kelkaj industrie faritaj sukoj ekzemple ne enhavas 100% da suko, sed multe malpli. Al la sukoj, kiuj enhavas malpli ol 100% da suko, la produktinto ĝenerale aldonas ekzemple sukeron aŭ aliajn aĵojn (ekzemple por la kolorigo de la suko, ke ĝi aspektu natura, vitaminojn aŭ mineralojn).
La oranĝa suko estas fonto davitamino C kaj en multaj landoj formas parton de la kutimamatenmanĝo.
En la mondo estas produktata 60 milionoj da tunoj en la jaro2000 el kiu 18 miliono fare deBrazilo kaj 11 milionoj fare deFlorido.
La oranĝa suko estas ofte transportata sub formo de koncentrato: post premo de la oranĝoj, la akvo entenata en la suko estas vaporigita, la restanta siropo estas pasteŭrizita kajfrostigita sur la loko de la produktado. La volumeno estas tiel reduktita al 10 % de la komenca volumeno, tio, kiu malmultekostigas la transporton.