La ĉefulo de la prelataĵo estas la Prelato,episkopoJavier Echevarría, kiu estras kun la asistado de laĜenerala Konsilo kaj laCentra Advizantaro. Estas dividata en du fakoj: la vira fako kaj la ina fako. Estas ankaŭ dividata en regionoj korespondantaj al teritorioj (landoj aŭ landaroj).
La leĝa formo de Opus Dei estasPersona Prelataĵo. Personaj Prelataĵoj estis kreitaj dum laDua Vatikana Koncilio. Persona Prelataĵo estas neteritoria organiza strukturo formata de laikuloj kaj sacerdotoj. La nova institucia figuro donas al ĝi sendependecon ĉar ĝi respondas nur al la Papo, same aldiocezoj.
La Opus Dei estis fondita je la2-a de oktobro1928 enMadrido, Hispanio. De la komenco trovis malkomprenojn, eĉ ene de la Eklezio, sed ankaŭ asistojn kaj komprenojn, ekzemple de la Madrida Episkopo,Leopoldo Eijo y Garay, kiu donis la unuan aprobon al la organizo la19-an de marto1941. Dum la komenco, sole la vira fako estis fondita: la14-an de februaro1930 Sankta Josemaría sentis ke Dio volis ankaŭ la inan fakon kaj fondis ĝin.
Dum laHispana Enlanda Milito, en kiu la Eklezio suferis persekutadojn, Opus Dei ne evoluis multe, sed post la fino de tiu milito, komencis grandan kreskon.
La14-a de februaro1943 Sankta Josemaría fondis la Sacerdotan Societon de la Sankta Kruco, permesinta ke ankaŭ sacerdotoj apartenas al la Opus Dei. La unuaj sacerdotoj estis Álvaro del Portillo, José María Hernández de Garnica kaj José Luis Músquiz, el la25-a de junio1944 (ĉiuj estis antaŭlaikaj anoj de Opus Dei).
En1945 la unuaj membroj movis alPortugalio kaj tie loĝiĝis, komencintaj la ekspansion de Opus Dei al aliaj landoj.
En1946 Sankta Josemaría vojaĝis al Romo por serĉi la mondan aprobon de la Eklezio por la Opus Dei, kiun laPapoPio la 12-a unue donis la24-an de februaro1947. La Papo donis la definitivan aprobon al Opus Dei per la dekretoPrimus Inter, la16-an de junio1950.
En1969 okazisĝenerala kongreso por prepari la peton al laSankta Seĝo por iĝi en Personan Prelataĵon.
De1972 al 1975 Sankta Josemaría vojaĝis al Hispanio kajAmeriko, instruante siajn pensojn kaj instruadojn pri la universala voko al la sankteco al membroj kaj amikoj de Opus Dei.
En junio de 1975, Josemaría Escrivá forpasis en Romo, kaj en septembro de la sama jaro, Álvaro Del Portillo estis nomita kiel lia unua posteulo.
La17-an de majo1992 Josemaría Escrivá estis beatigita en Romo de la Papo Johano Paŭlo la 2-a.
La23-an de marto1994 Álvaro del Portillo forpasis, post vojaĝo al laSankta Lando. En aprilo de ĉi tiu jaro, Javier Echevarría estis elektita por postei lin.
La6-an de oktobro2002, la Papo Johano Paŭlo la 2-akanonizis Sanktan Josemaría en Romo antaŭ pli ol 300.000 personoj, membroj kaj nemembroj de Opus Dei, el diversaj landoj.
La ĉefcelo de Opus Dei estas lasanktigo de siaj membroj kaj la proksimiĝo de ĉiuj personoj al Dio kaj al la katolikaj instruadoj. Pro tio Opus Dei ofertas instruadon kaj siaj sacerdotoj administras katolikajnsakramentojn. Opus Dei kuraĝigas siajn membrojn al apostoleco, kio estas proksimigo de siaj amikoj kaj proksimuloj al Dio kaj, se eble, al la Katolika Religio. Ĝi kuraĝigas ilin ankaŭ fari plej bone sian profesian laboron kaj plenumi siajn civilajn kaj religiajn devojn.
En profesia laboro kaj politikaj opinioj, membroj de Opus Dei estas tiel liberaj kiel iu ajn katoliko. Tiel, ili devas peni ne kontraŭi la instruadon de la Eklezio, sed povas fari ion plu en tio ke la Eklezio ne havas specifajn gvidaĝojn.
Oni akuzas la Opus Dei je sekretismo kajsektismo. La kialo estas ke, malsame alreligiaj ordenoj, membroj de Opus Dei ne deklaras sen bezono sian membrecon, kiel membroj de diversaj asocioj aŭ civitanoj de landoj ne deklaras sen bezono sian membrecon aŭ civitecon, sed la membreco ne estas sekreta kiel kelkaj uloj pensas.
Ankaŭ oni diras ke ofte apartenas al ĝi influhavaj politikistoj aŭ entreprenistoj. La kialo estas ke ofte membroj de Opus Dei libere decidas partopreni en la politikaj aŭ entreprenaj aferoj kaj, penantaj plej bone plenumi siajn devojn, influhaviĝas. Sed diversaj politikaj opinioj okazas inter membroj: ekzemple dum la reĝimo deFrancisco Franco en Hispanio Antonio Fontan, membro de Opus Dei, estis deportita, kaj samtempe, aliaj du membroj estis ministroj de la registaro. Ofte ankaŭ estas malkonforme dirate ke iuj personoj apartenas al Opus Dei.