Optika arto aŭop art (mallongigo de la angla esprimooptical art, laŭvorte 'optika arto'), estas stilo devida arto, ĉefepentrarto, kiu faras uzadon deOptikaj iluzioj.[1] Kutime oni uzas en kritiko kajhistorio de arto en multaj lingvoj la nomo en angla, nomeop art, kvankam oftas ankaŭ referencoj aloptika arto.
La verkojop art estas abstraktaj, kaj multaj el la plej konataj estis kreitaj en blanka kaj nigra koloroj. Ĝenerale, ili okazigas en la rigardanto la impreson demovo, de la ekzisto de kaŝitaj bildoj, de modeloj de briloj kaj vibrado, aŭ de ŝvelo kaj misformado. En la verkoj de optika arto la rigardanto partoprenas aktive movante sin por kapti la optikan efekton komplete, kaj pro tio videblas kombinoj aŭ ripetoj de formoj, figuroj aŭ modeloj; oni uzas ankaŭ simplajn geometriajn figurojn kiel ortanguloj, kvadratoj, trianguloj aŭ cirkloj.
Post laDua Mondmilito aperis nova generacio de artistoj emaj alabstrakta arto. Ili okupiĝis ne nur por komuniki per siaj verkoj senton, sed ili ankaŭ postulis el la rigardanto aktivan partoprenon. En tiu epoko la arta centro jam estis definitive ne Parizo sedNovjorko.