The page has not been checked
Pri la aliaj signifoj de OPO rigardu enOPO.
Enmatematiko,opo estasfiniavico de objektoj, aŭ listo de limigita nombro de objektoj. Opoj estas uzataj por priskribi matematikajn objektojn kiuj konsistas el certaj komponantoj. Ekzemple, orientita grafeo estas difinita kiel opo (V,E) kieV estas la aro de verticoj kajE estas subaro deV ×V kiu signifas la randojn.
La termino aperis kiel abstraktado de la vico: unuopo, duopo, triopo, kvaropo, kvinopo, ... Opon de longon oni kutime priskribas kieln-opo, kien povas esti iu ajn pozitiva entjero.
La ĉefaj propraĵoj kiuj diferencigas opon de, ekzemple,aro estas tiuj ke: (1) ĝi povas enhavi la saman objekton pli unu foje kaj (2) la objektoj aperas en certa ordo. Notu, ke (1) diferencigas opon deorda aro kaj ke (2) diferencigas opon demultaro. Ĉi tio estas ofte formaligita per jena regulo por identeco de dun-opoj:
Alia maniero de formaligo de opoj estas per pli primitivaj konstruoj enaroteorio kielordigitaj duopoj. Ekzemple,n-opo (kunn > 2) povas esti difinita kielordigita duopo de ĝia unua elemento kaj (n−1)-opo enhavanta la ceterajn elementojn:
Uzante la kutiman aro-teorian difinon deordigita duopo kaj lasante la malplenan aron prezenti la malplena opo, eblas jena indukta difino:
Uzante ĉi tiun difinon, (1,2,2) devus esti
Estas grava simileco de ĉi tie kun la maniero kiunLISP originale uzis la ordigitan duopan abstraktadon por indukte krei ĉiujnn-opojn kaj listajn strukturoj:
Enkomputiko,opo povas havi du klarajn signifojn. Tipe en funkciaj kaj iuj aliajprogramlingvoj, opo estas datuma objekto kiu tenas kelkajn objektojn, simila al matematika opo. Tia objekto estas ankaŭ sciata kiel rikordo.
En iuj lingvoj kaj aparte en datumbaza teorio, opo estas kutime difinita kiel finia funkcio kiu surĵetas nomojn de ĉelojn al certaj valoroj. Ĝia celo estas la sama kiel en matematiko, sed ĉi tie ĉi tiuj komponantoj estas identigitaj per unika kampa nomo sed ne per pozicio, kio ofte donas pli afablan skribmanieron.
Ekzemplo de tiaspeca opo:
la sama opo povas ankaŭ esti skribita kiel: