Enkomputado,operaciumo aŭmastrumsistemo aŭmastrumilo (angleoperating system aŭOS), estas specialaprogramaro, sen kiu ne eblas uzi plispecifajn programarojn.[1] Ĝi oficas kiel "bazo", al kiu aliaj programaroj apogiĝas, kiuj do devos esti projektataj por tiu operacio, alie ili ne estos rekonataj. Tiel operaciumo estas nemalhavebla komponanto por ĉiuj komputoraj sistemoj. Laŭ pli serioza difino, operaciumo estas aro desubrutinoj kaj strukturo dedatumoj respondecaj pri la kontrolo kaj administrado de komputilajaparataroj kaj deprogramaroj, kiuj estas rulataj sur la komputilo.
La dominanta ĝeneralcela operaciumo porpersonaj komputiloj estasMicrosoft Windows kun merkatparto de ĉirkaŭ 74.99%.macOS deApple Inc. estas duaranga (14.84%), kaj la variaĵoj deLinux estas kolektive en la tria rango (2.81%).[2] Ĉe la sektoro de porteblaj aparatoj (inklude saĝtelefonojn kajtabulkomputilojn), la merkatparto deAndroid estis de 70.82% en la jaro 2020.[3] Laŭ la datumoj de la tria kvarono de 2016, la merkatparto de Android ĉe saĝtelefono estas dominanta per 87.5 procento kun kreskindico de 10.3 procento jare, sekvita deiOS de Apple kun 12.1 procento kun jara malpliiĝo en la merkatparto de 5.2 procento, dum aliaj operaciumaj sistemoj atingas nur ĝuste al 0.3 procento.[4]Linuksaj distribuaĵoj estas dominantaj en la sektoroj de serviloj kajkomputilegoj.
Krome, la operaciumo disponigas la necesan infrastrukturon por ruli la operaciajn aplikaĵojn, kiu okazas kiam la komputilo estas ŝaltita, ekdestartigo.
Kutime, operaciumo antaŭaranĝas por la uzanto grafikan aŭ tekstan interfacon por atingi la aparataron (diskoj, memoro, I/O) de la sistemo. En sistemoj kunpluruzanto-reĝimo, tia atingo dependas de la rajtoj de ĉiu unuopa uzanto. Tia atingo dependas, en sistemoj kiuj funkcias enpluruzanta reĝimo, kiu estras la rajtoj de ĉiu uzanto.
La ĉefa tasko de la operaciumo estas permesi al la uzanto, homa aŭ ne, rekte interagi kun la maŝino. Por tion fari la operaciumo disponigas triinterfacojn:
Ĝenerale moderna operaciumo strukturiĝas en kelkaj defaŭltaj partoj:
Lakerno: grupo de fundamentaj funkcioj, strikte ligitaj inter ili kaj kun laaparataro, kiuj estas rulataj kun la plej grandaj rajtoj, lakerna reĝimo; la kerno havigas la bazajn funkciojn por ĉiuj aliaj partoj de la operaciumo, kiuj plenumas proprajn funkciojn per servoj oferataj de la operaciumo. La kerno, laŭ la tipo de operaciumo, povas enhavi aliajn partojn (klasika kerno,unupeca aŭmodula) aŭ plenumi nur bazajn funkciojn, delegante plejeble multe funkciojn al objektoj/eksteraj kondukantoj (mikrokerno);
La administrilo dedosiersistemo: ĝi plenumas petojn por akiri al amasmemoriloj. Ĝi estas uzata kiam oni akiras al dosiero en disko kaj konservas trakon de malfermitaj dosieroj kaj de permesoj por akiri al dosieroj. ;
Sistemo devirtuala memoro, kiu disponigas petatan memoron de programaroj kaj de operaciumo mem, konservas en amasmemorilo la zonojn de memoro momente ne uzatajn de programarojn kaj garantias, ke la permutitaj paĝoj estas reenmetitaj en memoro, se petitaj;
Planilo, kiu skandas la tempon de plenumo de pluraj procezoj kaj garantias, ke ĉiu procezo estas rulata dum petita tempo;
Bufro, kiu ricevas de programaroj la presotajn datumojn kaj ĝi presas ilin laŭ ordo, tiel ke programaroj povas daŭrigi sen atendi, ke presado terminas;
Operaciumoj foje detektas sekurecajn vundeblecojn, kiuj povas damaĝi la uzanton, lian verkon kaj datumojn. Ĉi tiuj vundeblecoj povas esti protektitaj instalante sekurecajnflikaĵojn provizitajn de la fabrikanto de la operaciumo.
Operaciumoj por labortablaj kaj porteblaj komputiloj
Realtempa operaciumo estas speciala ĝenro de operaciumo, kapablaj garantii respondon en fiksita tempo (milisekundoj aŭ mikrosekundoj) al ĉiu ekstera okazo. Ĉi tiu rekvizito influas en la strukturo de la sistemo: realtempaj sistemoj uzas ofte lapolling-teĥniko anstataŭ olinterrompo por administri la aparatojn keaj ne havas virtualan memoron. La realtempaj sistemoj troviĝas ofte en industria aŭ muzika kadroj aŭ kie respondo de sistemo en maksimuma tempo antaŭfiksita necesas.
↑Inter aliaj: Tanenbaum, A. (1992)Modern Operating Systems, Englewood Cliffs: Prentice-Hall; Haldar, S. kaj Aravind, A. A. (2010)Operating Systems, Pearson Education India, pp. 12 kaj sekvaj; Turner, R. W. (1986)Operating Systems: design and implementation, MacMillan.
italeArchitettura dei Sistemi di Elaborazione, volume 1 - Fondamenti!, firmware, architetture parallele. F. Baiardi, A. Tomasi e Marco Vanneschi,1988, Franco Angeli Edizioni,ISBN 88-204-2746-X.
italeArchitettura dei Sistemi di Elaborazione, volume 2 - Sistemi operativi, multiprocessore e distribuiti. F. Baiardi, A. Tomasi, Marco Vanneschi,1987, Franco Angeli Edizioni,ISBN 88-204-2746-X.
itale Sistemi operativi - Concetti ed esempi. A. Silberschatz, P. Galvin, G. Gagne, 2006, Pearson Education Italia,ISBN 88-7192-233-6.