Enelektroniko, laondogvidilo[1][2] aŭondokonduktilo estas lineara strukturo kiu direktigaselektromagnetajn ondojn inter ĝia finaj punktoj. La originala kaj plej komuna okazo estas metala tubo uzata por ĉi tiu celo.
Izola ondogvidilo estas solidaizola vergo anstataŭ tubo.Optika fibro estas izola ondogvidilo dizajnita por al laboro je optikaj frekvencoj. Tradonilaj linioj kielmikrorubando,samebena ondogvidilo,rubandolinio aŭsamaksa konduktilo povas ankaŭ esti konsiderataj kiel esti ondogvidiloj.
La elektromagnetaj ondoj en tuba ondogvidilo povas esti imagataj kiel vojaĝantaj suben la gvidi en zigzaga vojo, estante multfoje reflektataj inter kontraŭaj muroj de la ondogvidilo. Por la speciala okazo de ortangula ondogvidilo, eblas baza akurata analizo sur ĉi tiu vido. Disvastigo en izola ondogvidilo povas esti vidata en la sama maniero, kun la ondoj limigataj pertuteca ena reflekto je surfaco de la izolo. Iuj strukturoj, kielne-elradianta izola ondogvidilo kaj lalinio de Goubau, uzas ambaŭ metalajn murojn kaj izolajn surfacojn por limigi la ondon.
La ondogvidila strukturo limigas la energion deelektromagneta ondo al specifa relative mallarĝa kaj kontrolebla vojo. Ĝenerale, ju pli malgranda estas la minimuma frekvenco kiu trapasas, des pli granda la ondogvidilo estas.
Elektromagnetaj ondogvidiloj estas analizataj per solvado deekvacioj de Maxwell, aŭ ilia malpligrandigita formo, laelektromagneta onda ekvacio, kunrandaj kondiĉoj difinitaj per la propraĵoj de la materialoj kaj iliaj randoj. Ĉi tiuj ekvacioj havas multajn solvaĵojn, aŭ reĝimojn, kiuj estaspropraj funkcioj de la ekvacia sistemo. Ĉiu reĝimo estas pro tio karakterizata perajgeno, kiu respektivas alfortranĉa frekvenco pli sube de kiu la reĝimo ne povas ekzisti en la ondogvidilo.
Ondokonduktilaj disvastigaj reĝimoj dependas de la operaciantaondolongo kajpolarizo kaj la formo kaj amplekso de la ondogvidilo. Lalaŭlonga reĝimo de ondogvidilo estas apartastaranta onda ŝablono formita per ondoj limigitaj en la malplenaĵo. Latransversaj reĝimoj estas klasifikitaj en malsamajn specojn:
En tubaj ondogvidiloj (kun sola elektra konduktilo), TEM ondoj ne estas eblaj, ĉar ekvacioj de Maxwell donas ke la elektra kampo devas tiam havas nulan diverĝencon kaj nulan kirlon kaj estas egalaj al nulo je randoj, rezultante en nula kampo; ekvivalente, la kondiĉo kun nulaj randaj kondiĉoj garantias nur la bagatelan nulan solvaĵon. Tamen, TEM ondoj povas propagi ensamaksa kablo ĉar estas du konduktiloj.
La reĝimo kun la plej malgranda fortranĉa frekvenco estas ladomina reĝimo de la ondogvidilo. Tuba ondogvidilo devas esti de duono de ondolongo aŭ pli multe en larĝo por subteni unu aŭ pli multajn transversajn ondajn reĝimojn. Estas kutime elekti la amplekson de la ondogvidilo tian ke nur ĉi tiu unu reĝimo povas ekzisti en la frekvenca bendo de operaciado. En ortangula kaj cirkla tubaj ondogvidiloj, la dominaj reĝimoj estas la TE1, 0 kaj TE1, 1 respektive.
![]() | ![]() |
En lamikroonda regiono de laelektromagneta spektro, ondogvidilo plej kutime estas tuba metala konduktilo.
Ondokonduktiloj estas iam plenigataj per kunpremita gaso por malebligiarkadon, permesante pli altan povumon. Male, ondogvidilo povas esti vakuita kiel parto de vakua sistemo, ekzempleelektrona traba sistemo.
Truita ondokonduktilo estas ĝenerale uzata kielanteno porradaroj kaj aliaj similaj aplikoj.
Fermita ondogvidilo estas elektromagneta ondogvidilo kiu havas jenajn propraĵojn:
Mezuro destaranta onda rilatumo povas esti farata por certiĝi ke ondogvidilo ne havas likojn aŭ akrajn fleksiĝojn. Se tia fleksiĝoj aŭ truoj estas en la ondogvidila surfaco, ĉi tiu povas malpligrandigi ĝian efikecon.Arkado povas okazi se estas truo, se estas tradonata alta povumo (kutime 200 vatoj aŭ pli multe). Reflektita povumo povas okazi kaj damaĝi aparataron same bone. Alia kaŭzo por malbona staranta onda rilatumo en ondogvidilo estas apero de akva kondensaĵo, kiu povas tipe esti malebligita perkvarca ĝelo, sekigilo.
Izolaj vergaj ondogvidiloj, linearaj tabeloj el mallongaj transversaj konduktiloj, kaj ebenaj rezistaj konduktiloj uzas la saman principon kiel optikaj ondogvidiloj.
Ĉi tiuj funkcias per efiko derefrakta indico, pro kiu la ondogvidilo malrapidigas la ondon pli sube de la libera spaca rapido, kontinue kurbigante la eman al plilarĝiĝo ondofronton al la mallarĝa ondogvidilo kaj konservante la ondon al esti ene. Helicaj ondogvidiloj kaj linearaj tabeloj de mallongaj konduktiloj estas uzataj kiel partoj de lahelica anteno kajYagi-Uda-anteno.
Ondokonduktiloj povas esti konstruitaj por porti ondojn de larĝa parto de laelektromagneta spektro, sed estas aparte utilaj en lamikroonda kajoptika frekvencaj limigoj. Ondokonduktiloj estas uzataj por tradonado de ambaŭ povumaj kaj komunikaj signaloj, kutime por mallongaj distancoj. La ĉefa avantaĝo de ondogvidiloj en komparo al aliaj tradonilaj linioj estas en alte povumaj aplikoj.
En la 1970-aj jaroj estis konstruitaj ondogvidilaj liniaj de kelkaj mejloj de longo, por studi eblan uzon de ili por interurba komunikado, sed antaŭeniĝo de dizajno deoptikaj fibroj igis ĉeson de la plano.
La unua ondogvidilo estis proponita deJoseph John Thomson en1893 kaj eksperimente kontrolita perOliver Lodge en1894; la analitiko de la propagaj reĝimoj en malplena metala cilindro estis unue plenumita deLord Rayleigh en1897.