La sveda vorto siavice venas de lamalnovnordlanda lingvo:umboðsmaðr [UMbozsmazr] (plenrajtulo). En1809Svedio estis la unua regno nomumanta ombudsmanon por kontroli la leĝan sistemon. En pluraj lingvoj ombudsmanoj ricevas la nomon "advokato (aŭ defendanto) de la popolo"; en aliaj lingvoj, oni nomas ilin "mediatoroj" aŭ "mediaciistoj". Tamen ombudsmano ne mediacias inter privatuloj aŭ individuoj.
EnFrancio, la ombudsmano estas nomitadéfenseur des droits (laŭvorte: rajtprotektanto). Tiu sendependa ofico estis kreita per modifo de la konstitucia en la 23-a de julio 2008 kaj starigita per organiza leĝo de la 29-a de marto 2011. Nomumita de laprezidanto por ses jaroj, la ombudsmano estas komisiita defendi rajtojn de ŝtatanoj fronte al administracioj kaj disponas pri apartaj respondecoj por promocii infanrajtojn, batali kontraŭ diskriminaciojn, obeo aldeontologio de sekurecaj agadoj.