Omar Sosa | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aprilo1965 (1965-04-10) (59-jaraĝa) en Camagüey |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Kubo![]() |
Okupo | |
Okupo | pianisto komponisto ĵazmuzikisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.omarsosa.com/ |
Omar SOSA (*10-an de aprilo1965 enCamagüey, fakteOmar Sosa Palacios) estaskubaĵazpianisto kajkomponisto.
per sia patro, instruisto pri historio kaj filozofio, Omar Sosa jam frue kontaktiĝis kun diversaj muzikstiloj, aparte kunklasika muziko, ĵazo kajlatinamerika muziko. En la aĝo de ok jaroj li mem eklernis la ludon deperkutinstrumentoj kaj de marimbo. Sekvis studoj ĉe lakonservatorio je Camagüey kaj je la Escuela Nacional de Musica kaj je la Instituto Superior de Arte enHavano, je kiu li forturnis sin de marimbo kaj turniĝis al pianludo. En 1983 li finis sian edukiĝon kaj komencis labori kun popmuzikistoj kiel Vicente Feliú kaj Xiomara Laugart. Poste lin decide influis la muziko deThelonious Monk. En 1993 Omar Sosa transloĝiĝis alQuito enEkvadoro, kie li konatiĝis kun la muziko de la afrikdevenaj loĝantoj de Esmeraldas kaj per lakunfandmuzika ensembloEntrenoz direktis sian unuan propran grupon. Post mallonga tempo surMajorko Sosa transloĝiĝis en 1995 alSan-Francisko kaj muzike konkeris sian renomon en la tiealatinidĵaza mondeto. En 1999 li transloĝiĝis alBarcelono.
La muziko de Omar Sosas Musik montras grandan stilan amplekson kaj entenas variajn influojn. Surbaze de latinida ĵazo kaj kubaj ritmoj Sosa priverkas tradician nordafrikan muzikon,salson, merengon,soŭlon,funkon, klasikan muzikon, elektronikan muzikon und pionirmuzikon ĝishiphopo. Per la diskojPrietos (2001) kajSentir (2002) li pli forte okupiĝis pri tradicia afrika muziko, aparte pri tiu de la Gnavoj. Sekvatempe li kunlaboris kun diversaj aliaj muzikistoj kiel perkutinstrumentisto Adam Rudolph, Dhafer Youssef, Steve Argüelles,Paquito D'Rivera kaj Dieter Ilg.
Sosa rigardas sian muzikon esprimo de sia politika kaj spirita konscienco kaj prezentas kiel anod de la kuba religiosanterio ankaŭ kun ritaj roboj.[1]
Li ludas soloajn programojn kaj kunlaboras kun diversaj ensembloj ekde ĵaztriopo ĝis bandegoj kaj simfoniorkestroj.[2][3] Al lia kvinopoAfreecanos apartenas krom frapinstrumentisto Marque Gilmore kaj la mozambika basisto Childo Tomas muzikistoj kiel Mola Sylla (aŭ Joo Kraus), Leandro Saint-Hil aŭ Peter Apfelbaum.
La lumdiskoSentir estis kandidatigita porGremio de la kategorio „Plej bona latinidĵaza albumo“. En 2003 la fondaĵoSmithsonian Institution distingis Sosan pro lia vivoverkaro. Tiu ĉi prezentis perFrom Our Mother sian unuan verkon por granda orkestro. En 2006 ankaŭ la diskoMulatos estis kandidatigita por Gremio.[4] La albumoCeremony aranĝita de Jaques Morelenbaum, kiu ekestis kun la radiobandegoNDR-Bigband, ricevis en 2011 la premionECHO Jazz kiel plej bona bandego-albumo.