Omar SHARIF (originale Michael Shalhoub (10-an de aprilo1932 enAleksandrio,Egiptio -10-an de julio2015 enKairo,Egiptio) estis egiptaaktoro; li rikoltis la sukcesojn per sia alloga, vireca aspekto.
Li studis en anglaj lernejoj de Kairo.Li komence rolludis sen ia ajn aktora edukado; li iĝis baldaŭ la plej populara kinostelulo de la arablingva areo, poste li fondis kun sia edzinoFatem Hamama propran filman entreprenon.
Oni ekatentis pri li enHollywood fine de la 1950-aj jaroj. La mondsukceson por li portis la filmoLawrence of Arabia (Laŭrencio de Arabio) deDavid Lean, prezentita en 1962. Lian sekvan gravan rolon donis same Lean en la filmo deDoctor Zhivago ("Doktoro Ĵivago"; 1965). Li poste ludis en gravaj usonaj filmoj kielFunny Girl (1968) aŭMackenna's Gold (1969).
Li ludis en Eŭropo en filmoMayerling (1968) de la brita Terence Young, enLe Casse (1972) de la francaHenri Verneuil kaj enIsla misteriosa (1973) de la hispana Juan Antonio Bardem.
Unu el lastaj gravaj roloj estis en filmoLes possédés (1988) deAndrzej Wajda (adaptado deDostojevskij-verkaĵo enFrancio). En la 1990-aj jaroj li aperis ĉefe en televidaj filmoj. En 2003 li ludis la ĉefrolon deMonsieur Ibrahim et les fleurs du Coran.