Olsztyn (pola nomo; ĝis1945germaneAllenstein;esperanteOlŝtino;pruse Alnāsteini;latine Holstin;silezie:Uolštyn;ĉeĥe Olštýn) estas urbo en la nordoriento dePollando, borde de la riveroŁyna (legu: ŭina) (germane Alle). Olsztyn (legu: olŝtin) situas en la suda parto deVarmio - la historia regiono, kiu en la jaroj 1466-1772 apartenis al Pollando. Post la unuadispartigo de Pollando en la jaro 1772 la urbo estis enmetita al Prusa Reĝlando. En la deknaŭa jarcento la urbo apartenis al la prusia kaj poste al germana provincoOrienta Prusio. Nun Olŝtino estas la ĉefurbo de la pola regionoVarmio-Mazurio.
La urbo bele situas en la regiono de lagoj kaj arbaroj, malmulte tuŝita de homoj. Ene de la administraj limoj de la urbo ekzistas 13 lagoj, kaj multaj pliaj en la ĉirkaŭaĵo. Arbaroj okupas kvinonon de la urba teritorio. Pli ol duonon de tio konsistigas la komunuma arbaro, kiu grandas 1050 hektarojn kaj servas grandparte por ripozado de la urbanoj kaj turistoj.
En la jaro 1280 ŝtato de la ordeno de teŭtonaj kavaliroj establiĝas en la teritorio, fine konkerita post 50-jara kontraŭstaro de lapraprusoj / prusoj.
En la jaro 1346 oni elektis lokon ĉe la riveroAlle (pole:Łyna) (legu: ŭina) por konstrui kastelon kontraŭ atakoj de laprusoj /praprusoj, kaj en la jaro 1348 la nova loĝloko Allenstein unuafoje skribe menciiĝas.
En la jaro 1454 urbanoj ribelas kontraŭ la teŭtonaj kavaliroj, kaj la Prusia Konfederacio petas protekton de Pollando
En la jaro 1455 la urbo estis konkerita de lateŭtona ordeno
En la jaro 1463 la pola armeo konkeris la urbon
Post la fino deDektrijara Milito, en la jaro 1466 oni subskribis pac-traktaton deToruń /Toruno, kiu decidis, ke Allenstein estos alligita Pollandon kune kun la tuta varmia diocezo
Inter la jaroj 1516 kaj 1521 NikolaoKoperniko vivis en la kastelo de Olsztyn kiel administratoro, kaj organizis en la jaro 1520 defendon de la urbo kaj kastelo kontraŭ laOrdeno de germanaj kavaliroj
En la jaro 1655 dum laSveda diluvo la urbo estis konkerita de la sveda armeo, kaj en la jaro 1708 estis bruligita de tiu armeo.
En la jaro 1710 la urbo perdas preskaŭ ĉiujn loĝantojn pro epidemio depesto
En la jaro 1772 post la unuadispartigo de Pollando Olsztyn estis ligita al la Prusia ReĝlandoPrusio; tiumomente 1770 homoj vivas en la urbo.
En la jaro 1871 okazis unuiĝo de germaniaj ŝtatoj kaj estis fondita laGermana Imperiestra Regno, kaj Allenstein estas parto de ĝi.
Du jarojn pli poste, en la 1873 jaro oni malfermisfervojon al la urboThorn / Toruno (la nuna nomo Toruń) okcidente.
En la 1886 jaro oni komencis eldoni la unuan gazeton en Allenstein en lapola lingvo – ĝi nomiĝis "Gazeta Olsztyńska" (legu: olŝtinjska).
En la jaro 1890 la urbo ricevas gasan infrastrukturon, en la 1892 j. unuan telefonan linion, en la 1898 j. akvosistemon kaj en la 1907 j. la elektran infrastrukturon.
Post la komenco de laUnua Mondmilito, en la aŭgusto 1914 j. la rusa armeo okupas la urbon.
En la jaro 1920 okazasplebiscito, ĉu la regiono de Allenstein restu enGermanio aŭ aliĝu alPollando. Granda plimulto de la voĉdonantoj favoras Germanion kajOrienta Prusio iĝas germanaeksklavo. De la ĉefa parto de Germana Ŝtato apartigas ĝin la pola pomeria vojevodio.
En la 1933 jaro la nazioj transprenas la politikan potencon en laGermanio, kiel en la tuta lando, ankaŭ en Allenstein komenciĝas diskriminacio kontraŭpoloj kajjudoj.
La22an de januaro1945 al la urbo Allenstein enirisRuĝa Armeo kaj komencis la trijara restado de sovetiaj taĉmentoj kaj samtempa prirabado kaj bruligado fare de laSovet-Unio kajruĝa armeo, granda parto de loĝantaro deOrienta Prusio, inkluzive de Allenstein, forlasis tiun ĉi terenon.
La2an de aŭgusto1945 la urbo formale iĝas parto de Pollando kaj oficiale eknomiĝasOlsztyn (legu: olŝtin).
(*) laOrdeno de germanaj kavaliroj (germane: Deutscher Ritterorden) estas unu el la kristanaj kavaliraj ordenoj, kiuj estiĝis dum la 12a jarcento en la teritorio de la tiutempe mallonge ekzistanta kristanaJerusalema reĝlando. Ĝia memdifino estis "protekti la interesojn de la kristanismo per militaj rimedoj", komence en la ĵus konkeritaJerusalema reĝlando. Tamen ne temis pri teologio, sed nur pri kristanismaj simboloj: baze la ordeno estis firma alianco de militistoj, kiu celis konkeri kaj kontroli plejeble grandan teritorion. Dum pli postaj jarcentoj la ordeno provis realigi tiun celon precipe en nordorientaEŭropo, dumtempe tre sukcese.LaOrdeno de germanaj kavaliroj konatas ankaŭ sub la pli mallonga nomo Germana Ordeno (germane: Deutscher Orden,latine: Ordo Teutonicus), en lalitova ĝi nomiĝas Kryžiuočių Ordinas (Ordeno de la Kruc-kavaliroj) kaj en lapola Zakon Krzyżacki (Ordeno de la Kruc-portantoj), pli formale en lalatina ĝi titoliĝas Ordo Domus Sanctæ Mariæ Theutonicorum Ierosolimitanorum (Ordeno de la Domo de Sankta Maria de la Germanoj en Jerusalemo), sed la oficiala plena titolo estas Brüder vom Deutschen Haus St. Mariens in Jerusalem (Fratoj de la Germana Domo de Sankta Maria en Jerusalemo). Ĝiaj anoj rekoneblis pro elegantaj blankaj manteloj kun nigra kruco.
La plej granda muzeo de la urbo estas laMuzeo deVarmio-Mazurio. Ankaŭ la domo de la historia ĵurnalo "Gazeta Olsztyńska" (legu: olŝtinjska) gastigas muzeon, kaj ekzistas muzeoj pri naturo kaj sporto.
La pneŭmo-fabrikoStomil - estas branĉo de la franca firmaoMichelin. Troviĝas ankaŭ nutraĵ-fabrikoj (bierproduktejo ("Kormoran"), kokidaĵproduktejo ("Indykpol").
La radia kaj televida masto en Olsztyn-Pieczewo (legu: olŝtin-pjeĉevo), kiu altas 358,55 metrojn, ekde la disfalo de la radia masto deVarsovio estas la plej alta konstruaĵo de Pollando.
Bronza monumento priKoperniko ĉe la kastelo de Olsztyn
La astronomo kaj ekonomisto NikolaoKoperniko vivis en la kastelo de Olsztyn inter jaroj 1516 kaj 1521, kiam li estis administratoro de la kastelo en Olsztyn kaj Mehlsack (Pieniężno). En la jaro 1520 li organizis defendon de Olŝtino kontraŭ la teŭtonaj kavaliroj.
Lucas David (1503-1583) - historiisto skribanta pri historio dePrusio
Jan Antoni Blank-Białecki" (1785-1844) - pentristo,
August Trunz (1875-1963) estis fondinto de impona kolekto de prusiaj artaĵoj
Olŝtino apartenas al la federacio de Koperniko-urboj, kiu ligas urbojn, kie NikolaoKoperniko vivis kaj laboris – inter la urboj estasBologna /Bolonjo,Frombork / Fromborko,Krakovo /Kraków,Toruń /Toruno,Włocławek (legu: vŭocŭavek),Lidzbark Warmiński (legu: lidzbark varminjski) kajGrudziądz (legu: grudzjondz). La centro de la federacio situas en la astronomia observejo de Olŝtino.