LaOlivarba monto (hebrea: הר הזיתים, Har HaZeitim) troviĝas en lavalo Kidrono, oriente deJerusalemo. En ĝi, laŭ laBiblio,Jesuo ofte preĝis, kaj eĉ tie li troviĝis kiam oni arestis lin pro la perfido de la disĉiplo Judaso.
La monto prenas la nomon de la olivarboj kiuj tie kreskas. Ĉe la piedoj troviĝas la ĜardenoGetsemano, kie Jesuo restis dum la vizito al Jerusalemo, laŭ latradicio. La Olivarba monto estas loko de multaj gravaj bibliaj okazintaĵoj. La romiaj soldatoj de la Deka Legio kampadis en la monto dum la sieĝado al Jerusalemo en la jaro 70 p. K., kiu detruis la urbon kaj estigis la amasan foriron de judoj al diversaj tiamaj mondopartoj.Ĉi tie ankaŭ troviĝas juda tombejo kun proksimume 150.000 enterigitoj. Inter la mortintoj troviĝas plurajprofetoj de la antaŭkrista epoko,rabenoj,reĝoj,filozofoj,verkistoj,politikistoj kaj aliaj elstaruloj de la juda historio.
LaJuda Tombejo de la Olivarba Monto estas la plej malnova juda tombejo en la mondo. Ĝi estas ankaŭ la plej granda tombejo por judoj. La tombejo estas sur la Olivarba monto.