Oleosomo estas la nomo de grasa alpendaĵo dediasporoj (semoj) de plantoj. Plantoj, kiuj disvastigas siajn semojn per birdoj (birdoĥorio) aŭ formikoj (formikoĥorio) formas tiujn grasoriĉajn semojn.[1] En la tropikoj la oleosomo estas pli granda kaj brile kolora kaj allogas birdojn. En la moderklimataj regionoj la oleosomo estas pli malgranda kaj allogas formikojn.
Evolucihistorie la oleosomoj aperis unue en la tropikoj. La cirkonstancoj de la moderklimataj zonoj postulas signifan malgrandigon de la semoj. Tio ekskludas la birdoĥorion kaj ebligas nur la disvastigon pere de formikoj.[2]
Laŭ ilia loko la oleosomoj estas distingitaj encaruncula (lat., „karneca elkreskaĵo“) kajstrophiole (greka-latina, „kroneto“). La karunkulo, kiuj ekzistas ekzemple en la plantfamilio de laEŭforbiacoj (Euphorbiaceae) kaj ĉe la genroMoehringia[3], troviĝas ĉe la ĝermaperturo. La strofiolo ĉe lafunikulo respektive semsuturo.
Oleosomoj ĉe mirmekoĥoriaj plantoj enhavas precipe grasojn, sukeron kaj kelkfoje Vitaminon B, Vitaminon C, amelon kaj proteinon.[4] La oleosomo nur estas destinita por manĝo. Formikoj transportas la diasporojn pro la oleosoma alpendaĵo en iliaj konstruaĵoj, tie ili forprenas la oleosomon de la diasporo kaj poste transportas la semon, al kiu ili ne havas intereson, el la konstruaĵo.
Multaj plantoj, kiuj uzas tiun disvastigmeĥanismon kreskas en formikoriĉaj arbaroj. Blanka oleosomo kaj nigra semo havas ekzempleCorydalis. Ankaŭgalanto,arbara violo,Moehringia kajEuphorbia amygdaloides apartenas al plantoj en mezeŭropaj arbaroj, kiuj havas oleosomojn.
La sama principo troviĝas ankaŭ en varme sekaj regionoj ĉeherbaj plantoj kaj lignoplantoj, ĉar tie ankaŭ vivas multaj formikoj. Jenaj plantoj de tiuj regionoj havas oleosomojn:Anchusa,Centaŭreoj respektive la lignoplantoAkacio.