![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Okulvitra anaso ![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Speculanas specularis (King,1828) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
LaOkulvitra anaso aŭBronzflugila anaso (Speculanas specularis, iamAnas specularis) estas sudamerika birdospecio de la grupo deplaŭdanasoj kaj la ununura membro de siagenroSpeculanas. Ĝi estas ofte klasata en genroAnas kun aliaj plaŭdanasoj, sed ĝia plej proksima parenco estas ĉu laKrestanaso ĉu laBrazila anaso, kiuj formas samemonotipajn genrojn. Kune ili apartenas al stirpo deSudameriko kiu diverĝis frue el la aliaj plaŭdanasoj (Johnson & Sorenson, 1999) kaj povus inkludi lavaporanasojn.
Tiu anaso estas 54 cm longa, kaj estas 1 kg peza. La dorso estas nigreca kaj skameca. La kapobildo estas rimarkinda kun tre malhebruna kapo kie elstaras ege kontraste blankegaj ovalforma makulo inter la okulo kaj la bekobazo kaj duonluna makulo gorĝarea al gorĝoflankoj, kio faras nekonfuzebla la specion, kaj de la antaŭokula blanka makulo venas lakomuna nomo de “okulvitra”. Laspeguleto flugila estas brilege purpura (kun nigrablankaj bordoj) kaj de la bronzkoloraj nuancoj venas la alternativakomuna nomo de Bronzflugila anaso; simile en lalatinascienca nomo estas du aludoj al la speguleto.
Ventro estas malhebruna. Flankoj nigrece makulecaj. La kruroj estas flavecaj kaj la irisoj malhebrunaj. La junuloj ne havas la blankajn makulojn antaŭokulajn kaj gorĝareajn. Ambaŭ seksoj estas similaj, tio estas, ne ekzistasseksa dimorfismo.
Krom laŭ "bronzkolora"speguleto tiu specio estas ankaŭ konata kiel "pato perro" aŭ "hundanaso" laŭ la akra bojalvoko de la ino.
La Okulvitra anaso loĝas ĉe arbaraj riveroj kaj rapidaj rojoj (kaj ankaŭ ĉe lagoj, lagunoj kaj eĉ ĉe ebenaĵo) de malalta deklivaro de sudamerikajAndoj ĝis 1.800 msm., en centra kaj sudaĈilio kaj apudaj partoj deArgentino. Ili migras centren por vintrumi.
La ino demetas 5 al 7 ovojn, de 64 mm x 44 mm. Lakovado daŭras ĉirkaŭ 30 tagojn. La nesto estas granda kaj kovrata ellanugo, kaj same kiel faras lakaŭkenoj ankaŭ tiu ĉi kovras ĝin per herbo kiam oni lasas la neston sola.
Tiu specio estasĉiomanĝanta, ĉefe elsemoj,herboj kajsenvertebruloj; ĝi serĉas nutradon riverborde, sekvante la akvofluon, kaj ne eniras en malferma kamparo.
|